October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (5)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (4)
May 2009 (6)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (5)
November 2008 (4)
October 2008 (8)
September 2008 (6)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (8)
March 2008 (16)
February 2008 (3)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (1)

October 4, 2008

Kiu Mielo estas preferata ?

Jes. Mi estas tro "humorhomo". Hangulatember.
Eble, mi devus esti ĉiam gaja, kara, ridetema. La homoj ŝatas se virino ĉiam ridetas, se ŝi interparolas ĝentile kaj kare.

Sed estas problemo. Mia konduto dependas de miaj sentoj. Ankaŭ mi humoro. Se mi havas problemon pro kio me fartas malbone psike, mi estos tuj deprima. Kaj se la problemo ĉesas subite, ankaŭ mi estos gaja subite.

Estas alia problemo. Mi ne povas silenti. Mi devas paroli pri miaj sentoj. Ankaŭ tiam, kiam mi ĝojas kaj ankaŭ kontraŭe. Anstataŭe, ke mi montrus ĉiam, ke ĉio estas en ordo kaj gravas nenio.

Estas ankoraŭ alia problemo. Mi pensadas multfoje.....hmmm...ankaŭ nun.

Do, la konkludo estas: Mi devas silenti. Aŭ, mi ne devas silenti, sed mi devas inteparoli ĉiam pri nenio. ( Malgraŭ, ke mi abomenas interparoli pri nenio. La vivo estas mallonga, ni ne havas tempon por disipo.) Mi devas rideti, esti kara por ĉiuj kaj interparoli ĝentile.

Jes. Dankon, mi fartas bone. Ĉu kaj vi ?

Published at 06:23 / 15 comments / 690 visits
This post is public

October 9, 2008

hablo hablas habla...

Mi sidas en la aŭto en la plej granda premhora trafiko kaj skandas daŭrige: "hablo hablas habla hablamos, habláis, hablan...hablo, hablas..." Kiam mi estas jam en la lingvlernejo tute ne memoras pri ĝi. Ba ! Ruben !!!! Vi diris, se mi parolas Esperante mi parolas jam ankaŭ hispane..... Kion mi diru ? Kaj ĉefe kion mi faru ? Mi skandas la konjugacion ĉiam kaj ĉie. En mia laborejo, en la vendejo, en la restoracio, en la banujo...jes, ankaŭ en la lito... kvazaŭ ĉie ĉiam. Mielo !!! Vi ne rajtas esti tia stulta !!! Kiam vi lernis la anglan vi kredis ne ekzistas pli facila lingvo...hmmm...Lernu ! Lernu ! Lernu ! ( aŭ Lerni ! Lerni !... kiel jam ankaŭ Lenin diris, ĉu vi ne memoras ? )
Mi decidis, ke mi fiksos ĉien paperetojn. Sur la muron en mia laborejo, hejme en la kuirejo, en la banĉambro, apud mian liton...Mi devas legi kaj vidi ĉiam la hispanan gramatikon...hmmm..estas bona ideo...Ne gravas ke ĉiuj kredas mi ne estas normala. Miaj kolegoj vidas min iom strange. La vendisto ne komprenas kion mi balbutas en la vico. Ĉu mia familio ? hmmm... Ne gravas. Mi parolos hispane baldaŭ !!!!



Published at 04:38 / 40 comments / 1170 visits
This post is public

October 10, 2008

Hodiaŭ

Mi malfermis miajn okulojn kaj mi konstatis ke mi estas feliĉa. Kio okazis ekde hieraŭ ? Hmm... Mi estus bona klineto por la psikologistoj. Mia humoro estas tia kiel la vetero.
Hodiaŭ feliĉe sunas :-) Kaj kion mi faras kiam sunas ? Mi serĉis iom seksan strumpon en mia ŝranko kaj survestis jupon. Okuloj de la viroj elsaltu ! :-)
Kaj ! Tagemeze mi iros la florbazaro kaj aĉetos multajn florojn. Jes :-)
Kaj ! Eble, mi manĝos ĉokoladon ! Kial ne ? Estas prave, mi manĝis ĉokoladon ankaŭ hieraŭ kiam mi estis malfeliĉa, sed mi rajtas esti iom kaprica, ĉu ne ? Jes ja, mi estas virino. :-) Kaj hodiaŭ mi ĝuas ke mi estas virino. :-)





Published at 09:06 / 16 comments / 774 visits
This post is public

October 16, 2008

Mi gvatas min mire

Mi divenis ke mi fartas bone en la tombejo. Mi malkovras ĝin malrapide, mi ne vojeraras jam, mi memfide piediras inter la tomboj. Nia tombejo estas belega aŭtune. La tomboj estas en la fama Granda Arbaro, sub centjaraj kverkoj. Nun, aŭtune la arbaroj havas diversajn belajn kolorojn, ĉie estas multaj floroj. Kaj estas silento.Mi gvatas min kaj konstatas ke mi ne estas malgaja kaj ne timas la morton. Ĉio estas kalma. Hodiaŭ mi pentris la literojn sur tombejo de miaj geavoj. Mi promesis jam al Mama ekde jaroj, sed mi havis neniam tempon. Nun mi havas.... Dum mi pentris la literojn per nigra farbo sur la malnova ŝtono mi ensuĉas odorojn de la aŭtunaj floroj. Mi pensas pri miaj geavoj kiujn mi ne konis.....Apud multaj malnovaj tomboj estas eta benko. Inter ili estas jam kiuj renversiĝis, ili estas trouzitaj, rustaj. Antaŭ longe la homoj havis tempon sidi tie...nun ni kuras ĉiam ĉie. Mi ne estas malgaja, sed sentas grandan trankvilon. Mi kredis ĉiam ke nur la maljunulinoj vizitas la tombejon ofte. Eble mi ne devus ankoraŭ. Hmmm...



Published at 18:15 / 11 comments / 594 visits
This post is public

October 20, 2008

Foti

La jupo falis el mia mano sur la plankon....kie estas la fotilo ????...tuj, tuj !!!!.. ho ! tie.. sur la breto, sub kelkaj libroj.. Mi ŝaltis la fotilon per tremaj manoj ĉar mi estas tute nervoza ke la lumo kion mi ekvidis sur la muro malaperas baldaŭ. La vidaĵo estas nekredeble interesa, la suno kio nun vekiĝis lumas jem en mian ĉambron tra la manĝejo el la fenestro de kuirejo. La floroj, diversaj objetoj nun estas videblaj sur la muro. Kompreneble ili estas ombroj nun :-) Mi ne sicas kial, sed mi devas foti ilin. Estas vere nekredeble, ke ni tute ne devas foriri, ni povas trovi ĉiutage diversajn interesajn vidaĵojn ĉiutage ankaŭ hejme.

Jes, vi pravas.Mi tute forgesis la jupon. Ho ! :-) Mi ne devus foriri sen ĝi. Estas jam iomete malvarma vetero ....



Published at 10:47 / 7 comments / 554 visits
This post is public

October 25, 2008

Saluton el Prago

Jes, mi estas en Prago, kio estas vere mirinda urbo. Kaj mi pensas ke la duon Eŭropo estas ĉi tie ankoraŭ ĉar tre multaj turistoj estas ĉie en la tuturbo. Ne...la duon mondo estas ĉi tie...
Kompreneble ankaŭ mi fotas kiel ĉiuj turistoj, ankaŭ mi drinkas multajn bierojn kaj kompreneble ankaŭ miaj piedoj doloras jam. Sed gravas nenio doloro ĉar la urbo estas vere belega. Kiam mi alvenos, vi ne havos feliĉon kaj devas rigardi miajn fotojn.

Kaj nun vi imagu ke mi ridetas, sed mi ne sukcesas esprimi, ĉar mi tute ne sukcesas uzi bone la ĉehan klavaron...eble....>/).... jen, ĝi estas mia rideto por vi.

Kiseton ! >/)





Published at 15:46 / 11 comments / 629 visits
This post is public

October 27, 2008

Denove hejme

Post 900 kilometroj vojaĝo mi alvenis hejme. Ho ! :-) Mi denove povas rideti, dank' al la hungara klavaro. Ekzakte mi povus rideti se mi havus humoron. Mi atendis ke mi povu interparoli kun miaj geamikoj, kiuj mankis jam por mi. La interreto estas granda kaptilo. Ni ektrovas unu kun alian malgraŭ la distanco. Sed mi trovis neniun. Unu el miaj geamikoj ripozas ie sen interreto, alia ne volas interparoli kun mi plue ĉar mi estas tro kara por li...., interreto de alia ne funkicas bone..., alia tute malaperis sen mesaĝoj...Mi estas tute perdita... Kaj sentas iom ke mi estas gravas por neniu. Hahh ! Stultaĵo !!
Sur la fama ponto en Prago angla junulo genuis antaŭ lia amantino en lia mano ringo kaj konfesis amon. La sceno estis eble tro romantika sed kompreneble ĉiuj ridetis kaj kiam la knabino kriis feliĉe: "yes, yes !!" la homoj aplaŭdis. Mi pensis iom nostalige :-) Kiam mi estos denove tia grava por iu, ke li faru io ajn stultaĵon, frenezecon pro mi ?





Published at 08:21 / 14 comments / 747 visits
This post is public

October 28, 2008

Ĉu vi provis jam kuiri el la nenio ?

Jes. Laŭ mia familio ĉe ni, hejme estas nenio manĝaĵo. Do, ni devas morti pro la malsato. Hmmm... Mi diras al vi, kion mi trovis hejme.
Kokidviando (ĉu brusto, mamo ?), florbrasiko, 2 pecoj melongenoj, frostigita terpomo, rizo, acida kremo, frostigita verdapizo, pastoj.....hmmm...cepo, ajlo... bone, kaj multaj spicoj. Mi ne komprenas kial ili volis morti pro la malsato. Mi povus kuiri almenaŭ 12 specaj manĝaĵoj el la nenio. Sed nun mi kuiras nur unu vespermanĝon. Kaj kompreneble mi trinkas dume iom ruĝan vinon kion mi ankaŭ trovis inter la nenio. Je via sano ! :-)



Published at 17:27 / 8 comments / 680 visits
This post is public

( 8 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...