September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (5)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (4)
May 2009 (6)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (5)
November 2008 (4)
October 2008 (8)
September 2008 (6)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (8)
March 2008 (16)
February 2008 (3)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (1)

September 1st, 2008

Ĉu ĝi estas ebla, ke mi estas vera esperantisto jam ?

Miaj memoraĵoj estas tute malklaraj.Mi vidis nenion, estis ĉio nigra, malhela. Mi aŭdis ke mi parolis Esperante, sed mi tute ne memoras pri io. Mia Dio ! Kion mi diris al la kuracistoj post la opracio kiam mi estis duonvigla ??? Sed mi memoras klare, ke ili diris hungare, ke ili ne komprenas min.
Kaj iom poste mi memoras - mi vidis ankoraŭ nenion -, ke ni demandis de iu Esperante: "Kio estas via nomo ?" Li respondis hungare: "Mi ne komprenas vin" kaj mi ripetis hungare: "Hogy hívnak ?". Li respondis: "Gyulának" Mi pensas, mi trankviliĝis pro la respondo, ĉar mi dormis plue. :-)
Sed kiam mi vekiĝis kaj kuŝis en la lito mi ekmemoris kaj iom hontis. Eble, mi diris stultaĵojn, kaj eble mi devus pardonpeti de Gyula - kiu estis la malsanultransportisto - kaj ankaŭ de la kuracistoj. Mi esperas, mi ne malkaŝis mian tutan sekreton.:-)) Sed feliĉe - aŭ ne :-) - ili tute ne komprenis min.

Published at 11:12 / 67 comments / 1721 visits
This post is public

September 5, 2008

Mi ne rajtas

Mi ne rajtas esti tie, kie mi ŝatus.
Mi ne rajtas esti kun tiu, kun kiu mi ŝatus.
Mi ne rajtas aŭdi la sonon kio estas por mi plezuro.... kaj tuŝi la manon kio...


Mi rajtas memori.
Mi rajtas sopiri silente.
Ne, ne, mi ne rajtas ankaŭ memori kaj sopiri. Nek krii, plor kaj plendi. Mi ne rajtas malgajigi aliajn pro mia malgajo.

Mi rajtas vivi kaj montri ke ĉio estas en ordo.

Kaj finfine, ĉio estas en ordo.Vere, vere, vere :-)

Published at 07:46 / 26 comments / 859 visits
This post is public

September 8, 2008

Mi abomenas jam

Mi abomens jam manĝadi sane !!! Mi abomenas la jogurton. Se mi ekvidas la grenflokon (müzli ?) mi fartas malbone. Ĉu mi fartas malbone ? Min skuas la malvarmo !! Vomemo.. brrrr
La supoj.... Ĝenerale mi ne manĝas supon. Sed nun ĉiutage mi manĝas la bongustan kaj sanan viandsupon ! Kaj terpomsupon, florbrasiksupon.... supon kaj supon ĉiam !!! Terure !!

Ĉi vi scias kion mi ŝatus manĝi ? :-) Ho ! Tute malsanajn manĝaĵojn. Jes ! :-) Ekzemple... ekzemple.. jes ! :-) ... rostitan ungegon kaj multajn cepojn, rostitan lardon kaj terpomon....hmm...mmmm..

Ĉu kaj vi ? :-) Kion vi ŝatus manĝi sekrete, kio estas treege malsana, sed treege bongusta ? :-)

Published at 07:08 / 27 comments / 868 visits
This post is public

September 14, 2008

Mi legas

"Ili vivas kune, tagmanĝas kune, ili diras: "mia kara" kaj "mia amo", kiel antaŭe, sed la viro estas sola, ankaŭ la virino estas sola: sonĝo de la amo pasintis, kiel ĉiuj aliaj pasintas en la vivo, kiel pasintas la floro kaj la pasio, la malĝojo kaj la ĝojo."

(Wiiliam Makepeace Thackeray : Historio de Henry Esmond)

Ni naskiĝas kaj mortas sole. Kaj ni vivas ankaŭ sole en nia tutvivo. Malgraŭ ke ni ne estas solaj.

Published at 07:06 / 16 comments / 788 visits
This post is public

September 17, 2008

Mi legas denove

"Estas malfacile, esti poslasita. Mi atendas Henry-n kaj mi ne scias, kie li estas, mi ne scias, kiel li fartas. Estas malfacila esti tiu, kiu restas.

Mi okupas min. La tempo pasas pli rapide tiel.

Mi enlitiĝas sola, vekiĝas sola. Mi promenas. Mi laboras ĝis tiam, ĝis mi laciĝas.Mi rigardas, kiel vento ludas per la rubo, kiu kasiĝis sub la neĝo tutvintre. Ĉio ŝajnas simpla, ĝis oni pripensas ĝin. Kial la foresto intensigas la amon ?

Antaŭ longe la viroj foriris per ŝipoj kaj la virinoj atendis ilin, ili staris apud la marbordo, traserĉante la horizonton pro ekvidi al etas ŝipon. Nun, mi atendas Henry-n. Li malaperas kontraŭvole, senaverte. Mi atendas lin."

"Ĉiu momento de la atendado ŝajnas kiel unu jaro, eterneco. Ĉiu momento estas tiel malrapida kaj diafana kiel la vitro. Tra ĉiu momento mi vidas senfinajn momentojn enviciĝi,atendante. Kial li iris tien, kien mi ne rajtas sekvi lin ?"

Audrey Niffenegger: The Time Traveller's Wife - La edzino de la tempoekskursisto

Kaj mia dankesprimo estu de alia Henry kiu proponis al mi la libron. :-)

Published at 10:09 / 22 comments / 846 visits
This post is public

September 29, 2008

Miaj nunaj sentoj

Kelkaj miaj geamikoj inter vi scias jam, ke mia patrino mortis. La homoj ĝenerale ne ŝatas paroli pri la morto. Sed mi kredas, ke la morto estas normala stacio de nia vivo. Mi nun renkontiĝis kun la morto unue persone. Ankaŭ mi ploris dum tagoj pro la Mama, sed kiam mi devis akcepti ke neniu povas helpi al ŝi mi pensis, ke por ŝi estos pli bone se ne suferos plue. Ni entombigis ŝin antaŭ unu semajno. Mi vidis ŝin sola laste…. Mi ŝatus ke ankaŭ mi kaj ankaŭ mia familio memoru pri ŝi kiam ŝi estis bela, kara, gaja, ridetema.

Nun, mi iras al la tombejo kvazaŭ ĉiutage, estas bizara sento. Io altiras min tien. Kiam mi staras apud la tombo senpove, mi scias, ke la Mama ne estas jam tie…tamen….tie mi sentas pacon, trankvilon. Mi pensas, ke mia nuna sento forpasas malrapide kaj mia vivo daŭros normale.

Kial mi diras al vi ĉi tiujn ? Mi ne atendas kaj ne volas, ke vi bedaŭru min. Bone :-) Estas kompreneble, ke vi bedaŭras min pro la Mama. Sed al vi, kiuj ne sciis kio okazis kaj demanas de mi: „Kiel vi fartas ?„ mi ne volas diri la ŝablonan respondon, ke „Dankon, mi fartas bone.” Ne, mi tute ne fartas bone. :-) Sed la vivo estas tia. Kaj mi devas vivi nun. Mi devas ĝui aŭ suferi pro ĉion ĝojon kaj doloron de nia mallonga vivo nun.

La hodiaŭa tago ne estis tute alia ol la hieraŭa. Tamen, kiam mi promenis tagmeze sur la suna strato mi povis jam rideti. Kio okazis ? Kvazaŭ nenio. Mi interparolis kun iu, kiu mankis por mi jam antaŭ longe, mi aĉetis librojn, mi vidis kelkajn belajn florojn…kvazaŭ nenio interesa. Sed mia vivo ŝajnas pli bele.

Published at 17:02 / 35 comments / 1138 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...