August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (5)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (4)
May 2009 (6)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (5)
November 2008 (4)
October 2008 (8)
September 2008 (6)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (8)
March 2008 (16)
February 2008 (3)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (1)

August 8, 2008

Ĉu vi rigardas la malferman feston de la Olimpika Ĉampionado ?

Mi nun vidas la sportistojn, kiuj eniras en la Olimpikan Stadionon. Ĉiuj estas feliĉaj, ĉiuj ridetas, ĝojas. Inter ili ne ekzistas religia, rasa diferenco. Ankaŭ mi ridetas antaŭ la televidilo kaj mi povus plori.....

Published at 13:20 / 13 comments / 646 visits
This post is public

August 14, 2008

Mi ŝatus krii !!!!!

Ne, ne estas bona vorto: krii. Mi ŝatus ŝriki !!! Ŝriki en la nokton !!!! Mi abomenas ĉion kaj ĉiujn ! La tutan mondon, la tutan vivon !!! Ĉefe min mem...
Ĉu nia amo estas simpla ? Ĉu kaj ĉi tiu sento kontentigas vin ? Hahhh ! Tute ne ! Mi ne povas ami simple nur brule !
Kial mi povus nun vomi ? Kial mia stomako estas en mia gorĝo ? Mi estas terura laca kaj jes, mi scias, ke ankaŭ vi estas tia. Eble vi pravas. Nia amo estas simpla.....

Published at 00:01 / 26 comments / 810 visits
This post is public

August 18, 2008

Fobioj

Mi stiris la aŭton sur la vojo, ni flugis per 140 kilometra rapidumo inter lastaj ŝtonmuroj en Kroatio. Mi ŝatas stiri, ĉefe se mi aŭdas laŭtan rokmuzikon. Sed nun mia amiko dormis apud mi kaj ni vojaĝis silente. Jam en la tunelo mi havis strangajn pensojn, mi imagis, ke la tunelo - kio estas 6000 metroj - disfalas kaj ni povas elveni neniam. Sed poste, inter la ŝtonmuroj, mi sentis tiel, ke la muroj altiras min kaj mi ŝatus rapide aliri la muroj per la aŭto. La altiro estis tia granda, ke mi devis bremsi min. Mi pensis pri tiuj, kiujn mi amas. Mi devis diri al mi: "Mielo !!! Ne faru ! Kion vi volas ??? Pensadu !!!" La sento tenis ĉirkaŭ dum 10 minutoj, sed estis vere tre longa, terura tempo. :-)
Ĉu kaj kiam mi estas sur la alta konstruaĵo ? Mi volas desalti ĉiam. Mi tute ne kuraĝas jam rigardi malsupren ĉar la absimo altiras min terure. Eble, se mi amus neniun, mi disfalintus jam.

Published at 19:18 / 10 comments / 563 visits
This post is public

August 22, 2008

Hurrrraaaaaa ! La unua hungara ora medalo naskiĝis en Pekingo !

Jes ! :-) La tutlando atendis jam, sed niaj esperoj forflugis... Sed hodiaŭ Vajda Attila akiris la ĉampionadon en kanuo. Poste, ke antaŭ la Olimpika nia kanua ĉampiono Kolonics György forpasis tragike dum trajnado. Vajda Attila sian venkon proponis al Kolo...

Kaj ankaŭ la vira avkopilkado teamo kvalifikiĝis en la finalon ! Ankaŭ vi zelotu kun mi ! :-)

Published at 12:30 / 34 comments / 1089 visits
This post is public

August 22, 2008

Kie estas mia bela patrino ?

Mi kredis ke mi vidas nekonatulon en la lito. Estas neebla, ke la virino tie estas mia patrino. Mia patrino estas bela, gaja, ridema kaj ĉiam forta. La virino en la lito estas terure maldika, pala....malgranda...Mi vidis ŝin antaŭ dum semajnoj....Mi levas al ŝia buŝo la glason, la teo fluas malrapide ankaŭ apud ŝia buŝo...Mi deviŝas ĝin.. Mi provas interparoli kun ŝi sed mi ne vidas interesiĝon en ŝiaj okuloj. Mia gorĝo ŝtopiĝas: "Mama, ĉu vi scias, kiu mi estas ?" Mi fleksiĝas proksime al ŝia buŝo, ŝi parolas tre malrapide kaj mallaŭte: "Milyen szép vagy" -"Kia bela vi estas".....Ne, nun, mi ne rajtas plori..... Ŝi ridetas iom kaj prenas mian manon en ŝia mano, kio estas tre malgranda kaj malvarma. Mi karesas la vizaĝon, kiu estas nun mi patrino.
Ĉe la pordo mi revidas. "Mi enuas jam ĉion. Ĉu vi ne ?" - Mama demandas klare.... Kion mi povas diri ? .... "Mama gardu vin mem"

Published at 16:39 / 22 comments / 968 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...