| July 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
| July 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Vi plendis "Vidu mia bela, kion faris la frizisto ! Mi aspektas kiel soldato. Kaj vidu, kio estas tio..?"
Kaj vi montris senbridan buklon sur via kapo. Laŭ vi la frizisto fuŝigis vian hararon, vi havas korneton kaj vi aspektas kiel Diableto.
Se vi scius, ke mi adoras tion senbridan buklon. :-) Ĝi estas tre ĉarma en via hararo, kion mi tre ŝatas. Jes, mi adoras ludi per viaj bukloj, miaj fingroj ludetas per ili volonte, senpense. Mi adoras ankaŭ flari vian hararon, mi enforas mia nazon en ĝi kaj mi ensorbas vian viran odoron longe....Kaj mi karesas ĝin dum vi dormas en mia sino post la dimanĉa tagmanĝo, mi karesas ĝin malrapide kaj singarde ke vi ne vekiĝu.
La frizisto ne povas fuŝigi vian hararon. Mia Diableto, kredu al mi :-)
Ho ! Kian bruon mi aŭdas ??? Ĉu la horloĝo !!! Sed kial ??? Ankoraŭ estas nur 5 horoj aŭrore !!! Terura....Mi ne volas.....
Jes, mi ellitiĝis je la 5a frumatene, ke ni ne malfruigu la trajnon. Estis ĉio en ordo, ni alvenis en la stacidomo. Bone. Nu, ni vidu, kie estas la trajnbileto ? Mia Dio ! Stulta ! Stulta ! Stulta vi Mielo !
Mi tute forgesis mian monujon hejme, en ĝi la trajnbiletoj !! Mi estis tute nervoza kaj decidis ke ni vojaĝos per aŭto. Ni ekskursas almenaŭ. Jen, la pozitiva pensmaniero. :-)
Bone. La esenco. :-) Mi renkontiĝis kun karaj esperantistoj en la Junulara kaj Plenkreskula Esperanto-Festivalo, kio estas nun tutsemajne en urbo Szolnok. Mi renkontiĝis kun konatuloj kun kiuj mi renkontiĝis jam persone kaj kun retaj konatuloj. Tie estis 16 uzantoj de Ipernity, se mi memoras bone.
Mi partoprenis en kurso iomete, kio estis por komencatoj kaj poste aŭdis prelegojn de diversaj eskterlandoj. Mi ĝojas ke mi havis okazon esti tie iomete. Dankon al organizatoj ! :-)
Reen, mi serĉis domon kie naskiĝis mia patro kaj kie mi somerumis ofte kiam mi estis knabino. Mi havas ankaŭ nun nostalgian senton...:-)
En la tombejo, bedaŭrinde mi ne trovis tombon de miaj geavoj. Mi esperas, oni ne likvidis ĝin, nur la vegetaĵoj kovras ĝin tute. Poste mi devas serĉi solvon....
Jes, kaj nun vi dormas kaj dormas kaj dormas. Mi sidas ĉe mia skribotablo en mia laborejo, provas solvi miajn taskojn, sed miaj pensoj estas ĉiam kun vi. Vi ne malŝaltis la komputilon, mi vidas ke vi estas "online", mi povas sendi al vi kelkajn kisetojn. :-) Nur silente !!! Mi devas rideti (laŭ mi, niaj kolegoj kredas, ke mi ne estas tute normala - "kial ŝi ridetas en vi mem ??" ), ĉar mi imagas - ĉu imagi ? vidi !! - kiel vi kuŝas sur la lito. Vi dormas ĉiam nude, mia rigardo karesas vian korpon, kion vi ne hontas ankaŭ sonĝe. Viaj belaj okuloj estas nun fermitaj, ili movas kelkfoje. Mi esperas vi sonĝas kun mi. ( Ah ! Kia egoisma virino vi estas Mielo !!! Ĉu vi volas posedi ankaŭ de sonĝojn de la kompatinda viro ? :-) ) Mi karesas ankaŭ vian karan vizaĝon, nur milde, singarde. Dormu, dormu bele..
Dormu ankoraŭ iomete.
|
| Tribunj |
Kaj mi intencas tie naĝi, sunbaniĝi, promenadi, manĝi, drinki, - trinki :-) - legi, dormi, dormi kaj dormi..... hmmm.... kio mankas ankoraŭ ?....jes !!! danci :-)
Ripozi, ripozi, ripozi, ĝui la vivon, la sunon, la maron :-)
Kompreneble, vi, miaj karaj geamikoj mankos por mi. Mi esperas, ankaŭ vi havos agrablajn tagojn. Mi deziras al ĉiuj ĉion bonan ankaŭ ĝis tiam, dum ni ne renkontiĝos. :-)