march 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

july 2008 (5)
june 2008 (5)
may 2008 (5)
april 2008 (8)
march 2008 (16)
february 2008 (3)
january 2008 (2)
december 2007 (3)
november 2007 (1)

March 1st, 08

Ekstazo - ĉu aŭ frenezeco ?

La amo forprenis mian menson tute. (Hmmm.... por ĝi ne estis tro malfacile, ĝi  kontraŭbatalis kun miaj du cerbĉeloj facile)
Do. Vi imagu ! Mi ridetas ĉie, ĉiam, inter ĉiuj cirkonstancoj. Oni kredas, ke mi ne estas tute normala. Ekz. Mi sidas en mia aŭtomobilo en la perfekta premhora trafiko.(Vi devas scii, ke la hungaraj gvidistoj estas treege malĝentilaj sur la vojoj. Mi estas tre nervoza pro ili ĝenerale. Kiam mi estas normala :-) ) Nu, homoj venas dise-mise en iliaj aŭtomobiloj kaj donas al mi prioritaton neniam. Ĝenerale, mi diras mian monologon ..... "Hogy a jó .... anyádat !....Piszok gazember.....Nincs szemed Te állat ????" (Hmm... mi ne kuraĝas traduki, sed vi povas imagi, ĉu ne ? En mia monologo aktoras ankaŭ kara patrino de miaj gvidistkompanio, kiuj estas ĉiuspecaj bestoj.....) Sed kio okazas nun ???? Mi sidas en mia aŭto tolerema, pacienca. Kaj ! Kaj mi ridetas kontinue. La tempo flugas, mi sidas en mia aŭto kaj ne estas nervoza. Ĉu mi malfruiĝos ? Kiun interesas ? :-) Mi devas rideti. :-)
Poste, en mia laborejo, mi povas labori, sed ne tro rezulthave. Mi aŭdas romantikajn muzikojn (laŭ mi ankaŭ la klientoj aŭdas en la telefono) kaj mi ridetas al ĉiuj darŭre. Al miaj kolegoj, al klientoj, al mia estro (!!!!!!!).

Kaj mi ridetas sur la strato, en la vendejo, en la restoracio, en la sportejo.... ĉie, ĉiam.

Vi ne koleru ! Mi ridetas ankaŭ nun. Mi estas komplete idioto. :-)

 

 

© Published at 08:56 / 8 comments / 430 visits
This post is public

March 3rd, 08

Mia kulpo

Mi ne volas malfermi miajn okulojn,  tute ne… io krepuskas….mi vidas lumojn sub miaj fermitaj palperboj… cxu ? ….mi auxdas ankaux sonojn….ne, ne, ne !!!! …mi volas dormi ankoraux…..mi tiras mian kovron sur mian kapon….cxiuj lasu min….. mi volas  pacemon,  trankvilecon… kvietecon….cxefe mi VOLAS DORMI !!!!!! …. sed la sonoj…”Mielo…Mielo…..Mielo…”…. mi auxdas formortajn sonojn…kio ? kiu ????....cxu la plantoj ?????? Úristen !!!!! Mia Dio !!!!! Miaj okuloj malfermigxas rapide. Mi saltas el la lito.  Mia Dio ! Mi forgesis tute pri miaj karaj plantoj hieraux… Mi ne akvumis ilin. Kompantindaj miaj plantoj ! Mia kulpo estas tre granda ! Kiel mi povis forgesi ilin ? Cxu la amo forprenis mian menson tute ???? Ankaux la koboldetoj vidas al mi riprocxe inter la plantoj. Oh, mia kuplo estas treege granda ! Kiel mi povas repacigi vin, miaj karaj plantoj ? Kiam mi havas malbonan aux bonan humoron mi acxetas plantojn (ne nur vestajxojn aux cxokoladon :-)  ). Ili konsolas min, gxojas kun mi. (Cxu vi kutimis interparoli kun (ne per!!) viaj plantoj ? ) Nu bone. Vi ne koleru !Vi ricevas akvon, kareson, mian amon…..

 

Estas interese. Nuntempe mi povas pensadi Esperante, erare, sed Esperante…..

 

© Published at 08:41 / 20 comments / 484 visits
This post is public

March 9, 08

Silentaj noktoj

Mi aŭdas la silenton, kio ĉirkaŭas min ekde tagoj, de kiam vi ne estas kun mi. La horloĝo montras 03:20-n, en la ĉambro estas malhela kaj terura silento. Alifoje mi aŭdas vian spiron, kio estas por mi kiel la.... kie la......mi ne trovas komparon. Mi ne povas pensi, koncepti, mi nur aŭdas la silenton. Alifoje mi tuŝas vian korpon delikate......... mi ne volas vekigi vin.Vi senkonscie kaŝas al mi pli proksime, ĉirkaŭbrakas min, rideto flagretas en angulo de via bŭso. Mi scias, ke la dorma homo estas sendefenda, mi ne rajtus vidi vin. Sed via dorma vizaĝo fascinas min....jes :-) Mi vidas vian belan viran vizagxon, nozon, fermajn okulojn, lipojn. La mirindaj malhelaj okuloj, kiuj se vidas en mia okulojn ridetas ĉiam. Ili vidas saĝe se vi klarigas pro mi ion kaj fajro de ili flamigas min kiam vi amoradas min. Mi perdiĝis en profundo de ili...... Kaj la lipoj... :-) Kiam vi diras ion, parolas al mi aŭ interparolas unu kun aliaj, mi vidas ilin ĉiam sekrete. Ili estas seriozaj kelkfoje, sed gxenerale vi ridetas. Mi tre ŝatas viajn lipojn vidi, senti...Ili estas la plej belaj viraj lipoj. Kaj kiam ili karesas mian haŭton.....Mi scias, ke mi ne rajtas vidi vin kiam vi dormas. Vi diris al mi jam, ke mi vekigu vin, se mi ne povas dormi, sed mi bedaŭras vin. Vi devas dormi...Sed vi, estas suspektinda... laŭ mi, vi ne dormas jam :-) Mi sentas vian varman spiron pli rapida kaj pli proksime. Viajn manojn jam ne dorme karesas min.... ne, tute ne :-) Vi estas trompisto ! :-) Vi dormas nude ĉiam - mi ne scias - kaj nun, via mano komencas detiri mian pijxamon malrapide.... Ho ! Kion vi volas centre de la nokto ? :-)
 

Sed nun, mi aŭdas nur la silenton.
Kaj atendas vin.

 

 

© Published at 15:49 / 6 comments / 336 visits
This post is public

March 10, 08

La malica Mielo

Hodiaux mi estas treege malica.

Mi envias viajn kolegojn, cxar ili estas kun vi. Mi envias la kuiristinon kiu donas matenmagxon al vi. Mi envias vian vestajxojn, viajn laborilojn, vian segxon, cxefe vian liton !
Kaj mi abomenas mian aspekton. Kiam mi vidas min mem en la spegulo, mi volas vomi. Mi ne scias, eble pro la amo, la hormonoj laboras en mi tre, mia vizagxo estas tia kiel de adoleskantoj. Mi malamas la aknojn ! Kaj neniu diras al mi, ke mi ne estas dika !! Mi vidas ke mi estas terure, treege dika ! Mi ne komprenas kial vi amas min. Kial ajnulo sxatas min ??? :-/

Mi abomenas la jasmenojn, kiuj floras en mia cxambo, kial ili gxojas ? Ilia bonodoro estas narkota, mi kusxus en viaj brakoj narkotite… se vi estus kun mi…hahh…. mi abomenas revi..

Kaj kial la hundo sentas bone sur la strato ??? Li promenas treege malrapide, gxuas la printempajn bonodorojn, li observas la hundetinojn. Cxu ekzistas, ke li estos enamigxinta ???? Mia dio ! Ni ne povos dormi pro li dum semajnoj… li volas iri cxiam eksteren, li skrapas la pordon, hojlas cxiam….kvankam mi ne miras nun, ankaux mi povus hojli. Eh !

Mi esperas, neniu parolas al mi hodiaux. Kaj mi mangxos cxokoladon tuttage !

 

© Published at 07:57 / 6 comments / 313 visits
This post is public

March 11, 08

Kiu povas helpi al mi ?

Cxu iu povas traduki Esperante la sekvontan poemon ? Mi tre gxojus....Mi kuragxas provi traduki nur titolon de poemo: Dum amorado... eble...

Szeretkezés közben

Selymes húsa hozzád tapad, ölébe süpped
horgonyod,
körülvesz édes szőre,

csorgatott méz a pillanat, megszédülsz és
azt gondolod,
nem válsz el soha tőle,

nincs bánat, se gond, se fájdalom,
nincs múlt s jövő csupán jelen,
s száguldasz rajta, meztelen,

lovas, míg az élvezet ágyékodból
fejedbe száll,
s libabőr futkos hátadon,

szemet hunysz ; nyíló, illatos lótuszvirág
az életed s a mindenség tökéletes.

(Ismeretlen szanszkrit költő, fordította Faludy György)

 

© Published at 08:04 / 8 comments / 400 visits
This post is public

March 12, 08

Kial mi povas cxiam mangxi ?

Mi mangxas se mi gxojas, ke mi estas felicxa, enagximinta. Sed mi povas mangxi, se mi estas malgaja, malfelicxa, se mi volas morti. Kiam mi estis studento en la ekzamenperiodo - kiam cxiuj normalaj studentoj estis tre nervoza pro la ekzamenoj kaj ne povis mangxi - mi mangxis. Ne, mi ne mangxis, mi mangxegis, voris ! Nuntempe, kiam mi estas nervoza pro la laboro, pro miaj kolegoj, pro la klientoj, kiam mia stomako devus kunpremigxi, kion mi faras ? Voras ! Hodiaux mi estis deprima, malfelicxa. Do,  mi mangxis tutan nutrajxvendejon ! Kaj mi ne parolis pri montojn de la cxokoladoj. Hieraux vespere, dum mi rigardis la interreton mi mangxetis parojn segmentojn cxokoladtortojn kaj pomkukojn. Kaj mi estis tre enagximinta. Mia humoro varias rapsodike, sed mia apetito nur kreskigxas se mi estas pli malgaja. Mi ne devas miri, se mi estos ne nur 120 kilogramaj sed almenaux 130 !

 

© Published at 15:05 / 12 comments / 367 visits
This post is public

© Published at 08:19 / 2 comments / 214 visits
This post is public

© Published at 17:06 / 2 comments / 136 visits
This post is public

March 19, 08

Timego

Mi sentis denove, ke la lito estas malvama apud mi. Vi estas for jam tro longe...la timo ekiris al mia stomako.... mi ne ricevis sms-n de vi nokte....glacia teruro.... Se okazis io, mi ne scias. Mi volas esti kun vi ! Venu jam hejmen ! Ni povis interparoli per helpo de Msn jam antaux longe... de tiam pasintis 3 tagoj. Via kara vizagxo estis sur la ekrano, mi ridetis pro la gxojo ke mi vidas vin kaj plorintus pro la sopiro, cxar mi ne povas tusxi vin....Sed mi ne ploris,  mi devas esti forta, vi ne rajtas malgajigxi pro mi, vi devas labori kalme. Kaj mi estas fiera pro vi, pro via laboro. For de mi..Mi auxdis vian belan viran vocxon...Via vocxo plenigis mia kapon, mian koron....min tute....Mi volas, ke estu kun mi tuj !!! Mia amo....Ne kuragxu malsanigxi.....morti sen mi !!! Mia dio ! Helpu al ni !

© Published at 08:17 / 8 comments / 289 visits
This post is public

© Published at 10:12 / 11 comments / 348 visits
This post is public

© Published at 09:19 / 2 comments / 107 visits
This post is public

© Published at 14:11 / 8 comments / 176 visits
This post is public

© Published at 15:20 / 2 comments / 100 visits
This post is public

March 26, 08

Mi mortigas la hundon !

Nia hundo estas enamigxinta denove.Li vekis min je la 5a horo auxrore kiam mi dormis plej bone. Bone, li estas enamigxinta. Sed kiu ne ??? Cxu ? Cxu mi skrapas la pordon auxrore je la 5a ???? Cxu mi hojlas sxakale tuttage ? Cxu mi volas promeni tuttage ? Cxu promenado ??? Kurado sensenca ! Kaj mi kuras kun li auxrore - ho ! mia varma lito -, mi kuras tagmeze, posttagmeze, nokte. Auxrore, kiam ankoraux cxiuj normalaj homoj songxas plej dolcxe.Mi mortigas la hundon !!

Ne. Ne. Mi karesas lin, karesetas lin milde. Mia kompantinda hundeto. Li ne havas konkretan amatinon, li nur sentas ion, sentas la bonodorojn, lin vokas nekonatj hundetojn. Kaj li devas sercxi, li devas frenezigxi. Kaj li ne havas iun amatan, kiu atendus lin. Kiel vi min. Mia amo, cxu vi scias, ke mi amas vin tre ? Eble, mi ne diris al vi ankoraux.

© Published at 10:01 / 3 comments / 177 visits
This post is public

© Published at 08:00 / 7 comments / 188 visits
This post is public

March 31, 08

SMS

Mia telefono plenigxis,  mi devas visxi la mesagxojn. Mi bedauxras visxi precipe,  viajn mesagxojn mia amo. Vi estis treege malproksime de mi, en alia parto de la mondo. Viaj mesagxoj estis mia helpo, ke mi povu ekzisti sen vi.... sen vi mia knabeto :-)
Bone. Mi kolektas parojn de ili, cxi tie, en mia blogo. Ili estas por mi tre gravaj, cxar....cxar mi ne diras, vi scias, cxu vere ?  :-)

------------------------------------

Mi estas en la flughaveno. Cxion bonan al vi !! Kisetojn...

Tiu cxi stulta flughaveno ne havas senkablan interreton. Male ni estus parolantaj  nun. Sed mi povas ankoraux sendi al vi kisojn :-)

Seshora vojagxo.. Sed la plagxo belegas ! Venu vi ! Cxi tie estas la paradizo !

Jam en la auxtobuso mi pensadas pri mia princino. Kisetoj el la pacifika oceano...

Ebenajxoj, kampoj de palmoleo, la furioza kaj bela tropiko, sxoseo de la maro al la Andoj, varma pluvego. Kaj meze de cxio vi...

Oceanoj de arbaroj, gigantaj montoj, enormaj amgsoj de verdo. Etas la Cxielo. Etas la homoj. Gigantas nur tiuj cxi montoj... Kiel nia amo..

Tondragas. La pluvego marigas la sxoseon. Milkoloraj fisxoj nagxas en la aero. Riveroj de floroj falas sur la buso. Vi estas cxi tie..

Mi anakondo, mi tapiro, mi rozkolora delfino... fluas al vi, fluas en vi.. min vi subtenas, mia senfine gxangalo. Vi, mia amazono

Muroj de orkideoj. Gigantaj montoj vualitaj en denraj nebuloj. Alten, alten. La Andoj malgrandigas la maron. Alten, alten. Kaj vi cxi tie...

Mi jxus banigxis. Pri vi mi ade pensas. La boleron mi ade auxskultas, dum horoj. Kaj vin mi amas, intense..

Cxu vi scias, ke mi amas vin ?

Mia busxo estas tute via. Kion vi faros per gxi ? Mi sugestas ke vi uzu gxin por kisadoj, longaj, varmaj, humidaj, dolcxaj...sed ne nur...

-------
Bone :-) Nun ne plu... Mi pensas, mia blogo ne estas tro interesa por aliaj, cxefe miaj mesagxoj :-) Ili estas grava nur por mi. Sed eble, tamen iu legas. Mi sxparigas la leganton pro legado de la tro intimaj mesagxoj :-)

 

 

 

 

© Published at 07:16 / 17 comments / 314 visits
This post is public

( 16 posts )