February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (5)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (4)
May 2009 (6)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (5)
November 2008 (4)
October 2008 (8)
September 2008 (6)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (8)
March 2008 (16)
February 2008 (3)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (1)

February 14, 2008

Kelkaj grafitioj

Mi estas normala. Ankaux la sonoj diris.

Mi estos malsata pro la dormo. Mi estos dormema pro la mangxado. La vivo estas bela.

Mi volas vivi eterne. Gxis nun sukcesis.

Mia horoskopo diris, fingro de la sorto montros al mi. Bedauxrinde, tiu estis gxia meza fingro.

Konfuzu la mondon: ridetu lunde !

 

Published at 10:11 / 9 comments / 1757 visits
This post is public

February 26, 2008

Printempaj problemoj

Kiam, post la longa vintro, por vi  la gxinzo estas enuiga, vi decidas, ke vi survestas jupon hodiaux. Bone !  :-) Vi malfermas la sxrankon. Hmmm…. Ni vidu….unua jupo…. „Ne, ne estas bona, gxi estas nigra, mi ne volas vesti nigran hodiaux.„ La dua, hmmm… eble…vi surprovas gxin. „Terura ! Mi aspektas kiel porketo !” La tria… „Ne, ne ! Kiu vestas tian jupon nuntempe ? Eble, iu en la XVIII. jarcento.” Vi krias (kompreneble, hungare J ) „Úristen, nincs egy árva rongyom se ! Mit vegyek fel ???? „ (Mia Dio ! Mi havas nenian cxifonon ! Kion mi surhavos ????” ) Nu, ni vidu ! Eble, gxi estos bona. Gxi  havas tre belan brunan koloron, cxarman fazonon. Pli nova problemo, vi devas trovi ankaux bluzon, kiu konvenas al la jupo… Nu bone. Vi malfermas la komodon, unua sxtrumpo…gxi estas trua…. dua… trua…. tria… trua….”Mia Dio ! Mi restas hejme, ne volas labori, ne volas iri inter homojn..”

Published at 08:03 / 38 comments / 2111 visits
This post is public

February 29, 2008

Cxu vi volas ?

Cxu vi volas, kiam vi kusxas duonsongxe en via lito, ke mi veku vin ?
 
Cxu vi volas, ke mia blonda harareto karesadu vian nudan hauxton ? Cxu vi volas, ke  mia lipo tusxu delikate vian kolon, tie, kie mi sentas pulson de via koro ? Cxu vi volas, ke miaj fingroj pianu malrapide kaj milde, de via sxultro – tra via torako – gxis via ventro kaj returne ? Cxu vi volas ke mi kisetu mole vian frunton, viajn okulojn, vian nazon ?
 

Se vi ne volas, dormu plu :-)

 

Published at 06:57 / 41 comments / 2937 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...