Kelkaj miaj geamikoj inter vi scias jam, ke mia patrino mortis. La homoj ĝenerale ne ŝatas paroli pri la morto. Sed mi kredas, ke la morto estas normala stacio de nia vivo. Mi nun renkontiĝis kun la morto unue persone. Ankaŭ mi ploris dum tagoj pro la Mama, sed kiam mi devis akcepti ke neniu povas helpi al ŝi mi pensis, ke por ŝi estos pli bone se ne suferos plue. Ni entombigis ŝin antaŭ unu semajno. Mi vidis ŝin sola laste…. Mi ŝatus ke ankaŭ mi kaj ankaŭ mia familio memoru pri ŝi kiam ŝi estis bela, kara, gaja, ridetema.

Nun, mi iras al la tombejo kvazaŭ ĉiutage, estas bizara sento. Io altiras min tien. Kiam mi staras apud la tombo senpove, mi scias, ke la Mama ne estas jam tie…tamen….tie mi sentas pacon, trankvilon. Mi pensas, ke mia nuna sento forpasas malrapide kaj mia vivo daŭros normale.

Kial mi diras al vi ĉi tiujn ? Mi ne atendas kaj ne volas, ke vi bedaŭru min. Bone :-) Estas kompreneble, ke vi bedaŭras min pro la Mama. Sed al vi, kiuj ne sciis kio okazis kaj demanas de mi: „Kiel vi fartas ?„ mi ne volas diri la ŝablonan respondon, ke „Dankon, mi fartas bone.” Ne, mi tute ne fartas bone. :-) Sed la vivo estas tia. Kaj mi devas vivi nun. Mi devas ĝui aŭ suferi pro ĉion ĝojon kaj doloron de nia mallonga vivo nun.

La hodiaŭa tago ne estis tute alia ol la hieraŭa. Tamen, kiam mi promenis tagmeze sur la suna strato mi povis jam rideti. Kio okazis ? Kvazaŭ nenio. Mi interparolis kun iu, kiu mankis por mi jam antaŭ longe, mi aĉetis librojn, mi vidis kelkajn belajn florojn…kvazaŭ nenio interesa. Sed mia vivo ŝajnas pli bele.