Mi kredis ke mi vidas nekonatulon en la lito. Estas neebla, ke la virino tie estas mia patrino. Mia patrino estas bela, gaja, ridema kaj ĉiam forta. La virino en la lito estas terure maldika, pala....malgranda...Mi vidis ŝin antaŭ dum semajnoj....Mi levas al ŝia buŝo la glason, la teo fluas malrapide ankaŭ apud ŝia buŝo...Mi deviŝas ĝin.. Mi provas interparoli kun ŝi sed mi ne vidas interesiĝon en ŝiaj okuloj. Mia gorĝo ŝtopiĝas: "Mama, ĉu vi scias, kiu mi estas ?" Mi fleksiĝas proksime al ŝia buŝo, ŝi parolas tre malrapide kaj mallaŭte: "Milyen szép vagy" -"Kia bela vi estas".....Ne, nun, mi ne rajtas plori..... Ŝi ridetas iom kaj prenas mian manon en ŝia mano, kio estas tre malgranda kaj malvarma. Mi karesas la vizaĝon, kiu estas nun mi patrino.
Ĉe la pordo mi revidas. "Mi enuas jam ĉion. Ĉu vi ne ?" - Mama demandas klare.... Kion mi povas diri ? .... "Mama gardu vin mem"