Ho ! Kian bruon mi aŭdas ??? Ĉu la horloĝo !!! Sed kial ??? Ankoraŭ estas nur 5 horoj aŭrore !!! Terura....Mi ne volas.....

Jes, mi ellitiĝis je la 5a frumatene, ke ni ne malfruigu la trajnon. Estis ĉio en ordo, ni alvenis en la stacidomo. Bone. Nu, ni vidu, kie estas la trajnbileto ? Mia Dio ! Stulta ! Stulta ! Stulta vi Mielo !

Mi tute forgesis mian monujon hejme, en ĝi la trajnbiletoj !! Mi estis tute nervoza kaj decidis ke ni vojaĝos per aŭto. Ni ekskursas almenaŭ. Jen, la pozitiva pensmaniero. :-)

Bone. La esenco. :-) Mi renkontiĝis kun karaj esperantistoj en la Junulara kaj Plenkreskula Esperanto-Festivalo, kio estas nun tutsemajne en urbo Szolnok. Mi renkontiĝis kun konatuloj kun kiuj mi  renkontiĝis jam persone kaj kun retaj konatuloj. Tie estis 16 uzantoj de Ipernity, se mi memoras bone.
Mi partoprenis en kurso iomete, kio estis por komencatoj kaj poste aŭdis prelegojn de diversaj eskterlandoj. Mi ĝojas ke mi havis okazon esti tie iomete. Dankon al organizatoj ! :-)

Reen, mi serĉis domon kie naskiĝis mia patro kaj kie mi somerumis ofte kiam mi estis knabino. Mi havas ankaŭ nun nostalgian senton...:-)
En la tombejo, bedaŭrinde mi ne trovis tombon de miaj geavoj. Mi esperas, oni ne likvidis ĝin, nur la vegetaĵoj kovras ĝin tute. Poste mi devas serĉi solvon....