Mielo Published on June 27, 2008
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
Vi laboris dum du tagoj
Posted on July 20, 2008
5 comments (latest 4 months ago)
Vojaĝo al IRIS
Posted on July 12, 2008
7 comments (latest 4 months ago)
Post la frizisto
Posted on July 9, 2008
7 comments (latest 4 months ago)
Post la Piedpilka Eŭropo-Ĉampionado - ĉiuj volas ludi piedpilkon :-)
Posted on July 2nd, 2008
Kial mi ĝojas pro vi
16 comments (latest 4 months ago)
Nyers - Bírlak - Mi sxatas vin - I like You
Posted on June 27, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
Kiu estos la Eŭropo Ĉampiono ? Ĉu vi volas veti ?
Posted on June 23, 2008
43 comments (latest 5 months ago)
Se ankaŭ vi ne konas la Bluan Birdon
Posted on June 19, 2008
15 comments (latest 5 months ago)
Cxu vi timis jam vin mem ?
Posted on June 2nd, 2008
46 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 385 visits

Kial mi ĝojas pro vi

Friday June 27, 2008 at 10:45PM

Ni interparolis  telefone kaj mi diris, ke mi sentas ĝojon pro vi ĉiam. Vi demandis "kial" ? Kaj mi respondis, ke vi ricevos de min tuj vangofrapon. Ĉu vi memoras ? :-)
Mi respondis al vi, ke kial oni sentas ĝojon pro la suno, pro la aero, pro la flora kampo. Kaj vi diris, ke eble, por ili estas komprenebla la suno, la aero, la flora kampo. Eble... Sed.... Vi por mi estas ĉio. Mi ne troigas. Kaj ĉi tiu sento por mi estas komprenebla. Ĉar vi estas por mi vere alia parto de mia animo. Mi sentis al mi tia proksime neniun. Ĉio estas kompreble por mi kion vi volas, diras, faras. Por vi, mi devas klarigi nenion, ĉar vi scias, pri kio mi pensas. Kaj la sento estas reciproka.

Mi ekdormis dume kiam mi skribis ĉi tiun tekston.... :-)... poste...

 

16 Comments / add your comment?

Fernez Alter says:
Kara kuzineto, mi vidas ke vi povas facile paroli pri tiuj intimaj temoj.

Mi ĝojas ke vi esta en tiu stato de enamiĝo ka intimega rilato kun via parulo...

Ke tiu stato kontaĝu nin ĉiujn ĉiam!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Mia kuzo, mi ne komprenas viajn vortojn tute. Kial mia skribado kontaĝas vin ??? Ĉu kaj ĉiam ???

Eble, mi ne skribas pri miaj propraj historioj. Eble, mi skribas nur pri miaj pensoj. Eble, ne.....Eble mi havas "verkistan vejnon" kaj mi volas skribi novelojn, romanojn..... Kompreneble, nur hungare :-) Sed, se mi skribas pri io ajn kial ĝi kontaĝas vin ???

Ni vidas, mi ne rajtas skribi Esperante tute.

Kara Blazio, mi dankon pro via kara korektado denove.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Fernez Alter says:
MI diras ke vi kontaĝu min ĉar mi pensas ke tio pri kio vi parolas (ke iu sentu ke estas parto de la animo de alia persono), estas unu el la ĉefaj celoj de la vivo.

Kial vi kontaĝu nin? Ĉar mi volas ke via atingo (en medito, penso aŭ verko) estu ĉiutagaĵo por mi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Fernez Alter edited this comment 5 months ago.
Mielo replies:
Mi kara, vi estas nun por mi iomete mistera :-) Se vi volas legi kion mi skribas, kial mi kontaĝas vin ? Eble, mi ne komprenas la vorton bone.

Kaj mi esperas, ankaŭ vi sentas, ke vi estas alia parto de animo de iu. Jes, mi kredas, ke vi sentas, ĉar ankaŭ mi konas ŝin bone. :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
La teksto estas bela.
Ni ĉiuj falas en la kaptilon, ke ni volas scii, kion pensis la verkinto? Sed kial tio estas interesa? Parolu pri via duonparto! Ĉar vere nur per viaj sentoj kompletiĝas ĉiu penso. Verko estas nur semo, ĝi ekkreskas sur la humo de viaj sentoj. Ŝi estimas nin doni por momento sian duonanimon por kompletigi la nian. Ni dankas ŝin pro tio...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Imre, kara, ankaŭ vi estas sentema, sed vi povas esprimi vin mem pli bone, ĉar vi estas poeto. Mi nur skribas dise-mise, kaj malfeliĉe tute erare Esperante. Mi dankas pro via intereso kaj toleremo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Fernez Alter says:
Kara Mielo: En la malagasa lingvo la difino de amiko estas: mia koro en via brusto

Per via teksto oni povus difini, malagase, la vorton enamiĝinto: Via animo ene de mi.

(Kaj vi pravas, mi ankaŭ sentas kion vi sentas.)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Oh, dankon :-) Vi insturis min denove. Mia koro en via brusto...

(Jes, mi scias. :-) Kaj dankas pro ĉio. Mi estus sen vi duonhomo. )
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo replies:
Kaj hungaroj diras diras: Ŝi ŝtelis la koron de li. (Tio signifas: Ŝi enamigis lin al si!)
Posted 5 months ago. ( permalink )
maria lunopro says:
belege kara..la amo estas komplika afero.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Sed kial ni devas komplikiĝi nian tutan vivon ? :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Rideĉjo says:
Ĉar la vivo ne estus interesa, se ĝi estus simpla… :-)
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Fernez Alter says:
Dorno parfumita. Tio estas amo.

Pro tio oni devas komplikigi nian vivon. Por klopodi havigi al ni tiun dornon parfumitan...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Interesa esprimo, mi ne konis ĝin. Dankon ! :-) Kaj bela..... Ĉu ĝi estas madagaskara diraĵo ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Fernez Alter says:
Ne madagaskara, kuzineto.

Ĝi fakte estas brazila. Tiun ĉi belegan esprimon aŭdis mi de mia frato Geraldo Mattos iam, kiam li volis al mi instrui pri la signifo de la vorto "saŭdado". Li deklamis al mi nekredeble belan poemeton kaj en ĝi estis tiu esprimo kiu, laŭ mi, klarigas ankaŭ perfekte kio estas amo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, dankon denove, ke vi ekkonigis ankaŭ al mi ĝin. Kvankam, ke kio estas la amo, neniu scios neniam.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.