Ni promenis malrapide, ne devis rapidi. Ankaux la hundo flaresploris kalme en la fresxa printempa nokto. Mi sentis kuriozajn odorojn, ili tiklis mian nazon, miajn pensojn. La siringo.... gxia bondoro estas profunda... mi vidas antaux mi belan, maturan virinon, kiu floras kiel siringo...Kaj mia favorata floro, la majfloro, gxi estas fresxa kiel knabineto, kiu kuradas sur maja herbejo. Kvanakam, gxi sxatas flori apud bazo de maljunaj ombraj kverkarbaj... iomete kontrauxdiro :-)
Cxu floras jam anklaux la argxentarbo ? Nuntempe, mi ne povas elteni odoron de gxi, pro la stulta alergio.... mi bedauxras.... antaux longe floroj de gxi bonodoris en mia cxamro..

Ni promenis malrapide. La majaj bonodoraj noktoj estas aliaj ol la someraj..pli fresxa, mi havas humoron promeni kun mia hundeto kaj enspiri la aeron en plumo profunde. June, kiam la arero estos jam varma, la florodoraj noktoj alvokis min promeni kun mia amato man-en-mane...interkisi sur sekreta benko... ami, amoradi...:-)

Eble, mi estas reripareble romantika :-)