Mi dormis dum 10 horojn. Sen songxo. Mi vekigxis tre lace. Mi staris sub la dusxo longe kaj la varma akvo ne povis lavi miajn malbonajn sentojn. Mi klopodas ne pensadi. Sed mi ne sukcecas tute. :-) Ankaux ne, kiam mi sidis en mia auxto, en la auxtolavejo. Kiam mia pura auxto ruligxis, mi legis la tabulon: "Nun estas pli bone, cxu ne ?" Jes. :-) Tute !
Odamir pravas, kiam li diras al mi, ke mi devus ami min mem pli bone. Sed mi scias, mi havas multajn erarojn. Kial mi ne povas akcepti min mem senkondicxe ? Eble, mi renkontigxis gxis nun kun neniu, kiu akceptus min senkondicxe. Mi devas konveni cxiam. Mi estu bona laboristo, estro, patrino, amanto. Mi estu pacienca, tolerema, mi faru miajn taskojn silente, senplende. Dume mi estu kara, bela, dezirinta. Kaj kompreneble cxiam gaja. Mi ne estas ankaux senkulpa. Mi estas nur homo. Cxu homo ? Granda vorto ! Mi estas simpla virino. Kiel mi povu ami min mem se ekzistas neniu, kiu povas ami min senkondicxe ? Kiel, tiel mi ekzistas. Eble, mi ne meritas...