Inter miaj ajxoj fremdaj homoj sercxfosis. Ili penetris en mian intiman vivon, ili disjxetis miajn aktojn, librojn, skribadojn. Ili fusxpalpis miajn subvestojn, kiujn vidis nur mia amato gxis nun ... Mi kredis, ke eksistas loko, kiu estas nur mia, kion mi sxatis, kie mi ripozis, kie mi sentis bone, kien mi enlasis nur mia familio, miaj geamikoj. Sed ne. La sxtelrompistoj senigis min de mia hejmo, de mia trankvilo.

Laux la policistoj, la sxtelropmistoj sercxis nur monon kaj juvelon. Miaj belaj argxentjuvelojn  - kiujn mi tre sxatis - ne estis valoro por ili. Ili disjxetis... sed ili mangxis bonapetite miajn cxokoladojn.

Mi ne scias...dolcxaj oleoj vaporigxis tutnokte en la logxejo...Mi devas reakiri la fidon, la trankvilon.