Mielo Published on April 2nd, 08
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
MANU CHAO - Bienvenida A Tijuana (LIVE)
Posted on April 15, 08
7 comments (latest 2 months ago)
Salsa - Ni povas lerni ankoraux...
Posted on April 10, 08
14 comments (latest 2 months ago)
Ska-virino, Esperanto Desperado, www.vinilkosmo.com
Posted on April 7, 08
6 comments (latest 3 months ago)
Luciano Pavarotti - Nessun Dorma - Por Fernez
Posted on April 6, 08
3 comments (latest 3 months ago)
Nia hundo estas tipa viro
18 comments (latest 3 months ago)
SMS
Posted on March 31, 08
17 comments (latest 3 months ago)
Por mia kuzo Fernez - Floras la Hajnalka
Posted on March 28, 08
7 comments (latest 3 months ago)
Mi mortigas la hundon !
Posted on March 26, 08
3 comments (latest 3 months ago)
Ukrainian students
Posted on March 25, 08
2 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 314 visits

Nia hundo estas tipa viro

Wednesday April 2nd, 2008 at 09:07AM

Vi scias, la hundo volis frenezigi nin pro lia amo. Nun mi vidas, li trankviligxis – dank’ al Dio ! ankaux mi – kaj li kondutas kiel tipa viro. Li estis tre enamigxinta dum 2 semajnoj. Li ne mangxis, ne dormis, li volis renkontigxi cxiam kun lia amato. Laux mi, li skribis sekrete ankaux MSN-jn, kiam mi ne vidis, eble, li uzis ankaux la interreton kiam ni ne estis hejme. Mi povas imagi lian enagximintajn mesagxojn. „Oh, mia amo, mi volas esti cxiam kun vi ! „ Vi vekigis min. La plej plezuriga el cxiuj vekigoj. Kisas vian tutan korpon… Via eterna enamigxanto…”,  „Hmmmm…. Mia bela….. Hmmm…. Hmmm….”, kaj ktp.

Kiam li ekvidis kun la belan hundinon, li montris la plej belan aspekton de li, li flustris belajn vortojn al oerolojn de la hundino. Kiu ne volis okupigxi pri li. :-) Sed li estis treege insista. Ne rezignis ! Kaj finife li sukcesis. :-) La hundino kapitulacis, la granda amo konvinkis sxin. Kaj ankaux sxi estis enagximinta. :-) Oh, la vivo estas belega ! Cxiuj estas mirindaj, la aero, la floroj, la sunbrilo….. ankoraux la malica najbaro plibeligxis :-) Ili volis esti cxiam kune, ili ne povis ekzisti sen unu kun alia. Oh, la amo ! J


Cxu kaj nun ? Cxu post du semajno ? Nia hundo estas kontenta, la bela hundino estas lia. Li ricevis de sxi amon, animon kaj kompreneble sekson, Nia hundo estas tipa viro. Nun, li ne volas jam vekigxi auxore – felicxe ! :-)
. Laux mi, li ne skribas jam ankaux mesagxojn sekrete. Kiam ni renkontigxas kun kompantinda hundeto – kiu estas virino kaj estas treege enagximinta ankaux nun – li salutas, demandas: „Kiel vi fartas karulino ?” kaj kuras plu, sercxas novajn odorojn. Jes, li estas tipa viro.

 

18 Comments / add your comment?

Parisoserk says:
Ĉu vi havas tiajn spertojn pri viroj? Ĉu vere tiaj estas la tipaj viroj? En tiu kazo ekzistas ankaŭ maltipaj viroj. La demando estas ĉu via hundo vere estis enamiĝinta kaj bezonis edzinon aŭ simple serĉis kunulinon por fizika amo. Okaze pridiskutu tion kun ĝi (li).
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, laux mia sperto - kaj ankaux laux miaj amikinoj - viroj estas tiaj. :-) Kaj mi legis multajn librojn, rigardis filmojn, kaj mi vidas, ke viroj estas tiaj. Sed, nun, mi priparolis nia hundo ekskluzive. :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Xenia Rokocoko says:
Mia hundino malamas ĉiujn aliaj hundojn, kaj virajn, kaj inajn. Ĉu tipa virino? (Mi esperas, ke ne, ĉar tiam mi estas duoble kondamnata - mi estas virino, kaj mi estas ŝia mastro. Kia la hundo, tia la mastro - oni diras) :)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Xenia !!!!!!! :-) Mi tute ne estas tia, kia la hundo. Mi estas insista kaj fidela. Kiel estas la virinoj. Kaj mi ne malamas cxiujn aliajn hundojn, :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Fernez Alter says:
Proteston!

Viroj de cxiuj landoj... unuigxu!

La malica hundo do Mielo ne reprezentas nin!

Se tiu hundacxo estus viro kaj li konus mian belan Ildikó-n, li dauxre ambojus al sxi! Ne nur dum du semajnoj!!!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ah, kara mia kuzo, mi sxatas vin, sed ankaux vi estas nur viro. :-) Mi estas scivolema, kia insista vi estas. :-)
Kaj viaj viraj fratoj sidas nun antaux la televidilo, en iliaj manoj estas biero, dume ilia virino atendas ilin vane.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 3 months ago.
Mike59 says:
Kia senindulga vi ŝajnas pri viroj, karega Mielo!!! Ankaŭ ni povas resti fidelaj kaj amikemaj kaj amemaj... Ĉiu el ni ne estas kiel hundoj, eĉ se kelkaj elrevigis vin - bedaŭrinde !!! "Nobody's perfect!" (Neniu estas perfekta)... Sed ĉiam estas grandega plezuro legi vian humurplenan blogon, karulino!!! :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Michel, mi scias, ke vi estas romantika, amina viro. Kompreneble, mi ne pensas, ke vi estas tipa viro. Áááááááá ! Mi ne pensas tiel.... :-) Kompreneble, mi pensas, ke vi estas vera viro, sed ne tipa viro en figure senco de pejorítiva de la vorto. :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Nu, mi estas ja ne tute certa, sed mi pensas, ke ankaŭ mi konas tian banditon, ie mi jam vidis lin, li estas efektive kanajlo, nu, sed kion fari? Viro, kiu ne daŭre strabas al iuj inoj estas aŭ malsana aŭ ne viro, nura virimitato. Tiel ili estas ĉiuj, tiuj viroj. (Mi estas en la tuta vasta mondo la sola escepto:), ĉar mi estas poeto kun orelo por la malforta genro !) Tion kredu al mi, tion mi eĉ subskribus, se iu postulus tion de mi. Mi glate subskribus, sen tiki per palpebro. Tion mi ĵuras ĉe la honoro de mia bopatrino:)

Kiam mi vidis lin laste... tiun orgojlan knabon kiel vi Mielo priskribas lin. Ĉu hodiaŭ matene, kiam mi rigardis en la spegulon:)! Ne! Tio ne povas esti, mia spegulo montras ja ne al la korto, kie ĉeokaze bojas tia kanajlo-fripono, tia kapturnanto de la ina speco...Sed kara Mielo, kredu al spertulo: Por teni viron vi bezonus ŝnuron ligitan firme al la kolo de viro. Sed la inaj bestprotektantoj tuj ekhurlus: "Hehehe, finĝrojn for de la elmortanta speco de virviroj, kion fari se ili elmortus, tiam ni inoj ne plu havus kaŭzon plendi pri ili - kaj tio tute ne eblas, tiam ni devus ja plendi pri ni mem. Tute malakcepteble! Karulinoj!

Nu, Mielo, jen miaj spertoj pri tiu ĉi temo...Mi jam pripensis, ĉu mi ne prefere ŝanĝu mian sekson,sed mi timas,ke tiam la viroj pri mi plendus eĉ pli ol jam nun, do tiel, ke tute nenio ŝanĝiĝus, kaj por tio trairi tiun altan riskon de operacio kaj rezigni pri la ĝojoj de viro? ? Ne kaj ne, , prefere mi restas escepta inosolidara viro, kiel dirite la ununura en la tuta mondo, la aliajn vi povas ĉiujn forgesi, glate, - ili estas tipaj viroj, egale kion ili diras al vi, mia kara:)! Ĉu estus la papo aŭ hinda transvestito, ili ĉiuj nur tiel kondutas, kvazaŭ ili komprenas la zorgojn de ino, en vero ili pensas nur pri unu afero...konkeri kaj surrmatigi inojn:).

Via amiko, Cez!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Estas interesa, ke cxiuj viroj pensas, ke mi parolis pri li. :-) Kaj neniu volas surmeti al si, ke li estas tipa viro. Kompreneble, miaj cxiuj viraj konatoj estas simpatiaj, romantikaj, aminaj, atentemaj fiedelaj kaj insistaj. :-)
Kaj mi diras denove, mi priparolis mia bandito nur. :-)

Blacky

Sed Cezar !!! Cxu mi bezonas teni per sxnuroj viron ??? :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 3 months ago.
Karulo says:
Ĉe ni sonas jam iom arkaike kaj maljuste atribui al viroj senskrupulan malvirton. Ne malofte mi aŭdas lamentojn de (vir)amikoj miaj forlasataj kaj/aŭ mistraktataj de virinoj. Mi mem devis eksiĝi de la patrino de mia filo tre kordolore post turmenta rilato kiun mi plilongigis laŭ al mi estis eble.
La lasta amrilato kiun mi tenis kun amatino estis abrupte nuligita de ŝi, eĉ sen antaŭa averto! (ĉe reveno de ferivojaĝo ŝi ne plu volis havi kontakton iel ajn). Sed mi senprobleme akceptas la okazon ĉar vivo estas tia, kaj mi ne pensas ke virinoj estas malfidindaj pro tiu travivaĵo.
Konvenas klarigi ke oni ne povas taksi homojn pro siaj naturaj seksimpulsoj. Eventuale oni povus subpremi tiujn impulsojn (kion mi malrekomendas) sed tute ne regi ilin.
Revenante al la rakonto, indus scii kiel hundinoj perceptas tiujn travivaĵojn. Eble iŝia opinio ne plene koincidus kun Mielo (?)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
aha.....Mi devas pensadi iomete :-)
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Manfredo says:
Kredu min Ildikó, ne ekzistas nek "tipa viro" nek "tipa virino".
Ĉiuj homoj estas diferenca, ebla ankaŭ malsama.
Sed ankaŭ mi ne ŝatas tiujn virojn, kiuj nur sidas antaŭ la televidilo trinkante bieron.
Ekzemple, MI neniam faras tion! :) :)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes kara Manfredo, vi kutimas trinki kafon. :-)

Ne koleru kara mia amiko !!!!!! La pilko estis tro alta. :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Agrable mi legas vian blogon!
Mielo viaj verkoj estas tre bonhumoraj.! Vere ekzistas hundaj viroj, kaj multaj aliaj tipaj viroj, sed ankaux estas tipaj virinoj...
Mi preferas amikumi kun princino!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Cxz hundaj viroj ??? Huhh ! Mi ektimis iomete. :-) Jes, vi pravas. Ekizistas tipaj viroj kaj virinoj kaj kompreneble, ekzistas ankaux aliaj. Felicxe :-) La vivo povas esti ne enuiga pro ili, cxu ne ?
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo says:
Vi skribis tre amuzan rakonteton Mielo, gratulon.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
:-) Mi ne volis skribi amuzan rakonton. Mi volis skirbi neniam tian. Mi nur skribis pri kio mi pensis. Min nervozigis iomete konduto de la hundo, kaj li kondutis vere kiel tipa viro. :-) Kompreneble, li ne skribas mesagoxjn. Kvankam..... :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.