Hodiaux mi estas treege malica.
Mi envias viajn kolegojn, cxar ili estas kun vi. Mi envias la kuiristinon kiu donas matenmagxon al vi. Mi envias vian vestajxojn, viajn laborilojn, vian segxon, cxefe vian liton !
Kaj mi abomenas mian aspekton. Kiam mi vidas min mem en la spegulo, mi volas vomi. Mi ne scias, eble pro la amo, la hormonoj laboras en mi tre, mia vizagxo estas tia kiel de adoleskantoj. Mi malamas la aknojn ! Kaj neniu diras al mi, ke mi ne estas dika !! Mi vidas ke mi estas terure, treege dika ! Mi ne komprenas kial vi amas min. Kial ajnulo sxatas min ??? :-/
Mi abomenas la jasmenojn, kiuj floras en mia cxambo, kial ili gxojas ? Ilia bonodoro estas narkota, mi kusxus en viaj brakoj narkotite… se vi estus kun mi…hahh…. mi abomenas revi..
Kaj kial la hundo sentas bone sur la strato ??? Li promenas treege malrapide, gxuas la printempajn bonodorojn, li observas la hundetinojn. Cxu ekzistas, ke li estos enamigxinta ???? Mia dio ! Ni ne povos dormi pro li dum semajnoj… li volas iri cxiam eksteren, li skrapas la pordon, hojlas cxiam….kvankam mi ne miras nun, ankaux mi povus hojli. Eh !
Mi esperas, neniu parolas al mi hodiaux. Kaj mi mangxos cxokoladon tuttage !
Send a message
Search for members
Dorina says:
Mielo replies:
Mi iros al futbalmatcxo vespere kaj krios kaj krios !!! En la sportejo neniu miros :-)
(Cxu kaj la eraroj ?)
Anĝela KANTO says:
Mielo replies:
Jes, mia grupo venkis, sed la matcxo..... ?
Terurcxjo says:
Cxu la hundo vin adoras? Cxu gxi fidelas? Cxu gxi ne suferas pro bonodoro, cxirkauxanta vin?
La mia, ajn-okaze, ne.
Tial trankviligxu, kara, forlasu vaporon el la brusto. Cxiuj amas vin, almenaux en Dua Vivo.
Interalie, mi entute forgesis lunde viziti la lecionon, imagu, mi estis tiutempe treege okupita, tamen mi ne plendas.
Manunja sendas saluton al Blacky.
Mielo replies:
Sed vi devas scii, kiam mi skribas cxi tie, en mia blogo, mi skribas nur pri momentaj sentoj, kiuj trakuras sur mia menso.... pri..... ahh ! a francba !.... mi ne povas esprimi min mem ankaux nun Esperante bone, pardonon...Do, mi gxuas la vivon kaj mi esperas, mi povos gxui ankoraux pli bone :-)
Mi kara, vi ne malfruigis, ne estis kurso lunde, cxar Lariko estas for. Kurso estos nur la dua lunde.
Dankon ! Ankaux Blacky (Nigrcxjo ?) diras, ke li salutas Manjunan. Eble, ili devus renkontigxi iufoje, cxu ne ? :-)
Mielo edited this comment 8 months ago.