Mi ne volas malfermi miajn okulojn,  tute ne… io krepuskas….mi vidas lumojn sub miaj fermitaj palperboj… cxu ? ….mi auxdas ankaux sonojn….ne, ne, ne !!!! …mi volas dormi ankoraux…..mi tiras mian kovron sur mian kapon….cxiuj lasu min….. mi volas  pacemon,  trankvilecon… kvietecon….cxefe mi VOLAS DORMI !!!!!! …. sed la sonoj…”Mielo…Mielo…..Mielo…”…. mi auxdas formortajn sonojn…kio ? kiu ????....cxu la plantoj ?????? Úristen !!!!! Mia Dio !!!!! Miaj okuloj malfermigxas rapide. Mi saltas el la lito.  Mia Dio ! Mi forgesis tute pri miaj karaj plantoj hieraux… Mi ne akvumis ilin. Kompantindaj miaj plantoj ! Mia kulpo estas tre granda ! Kiel mi povis forgesi ilin ? Cxu la amo forprenis mian menson tute ???? Ankaux la koboldetoj vidas al mi riprocxe inter la plantoj. Oh, mia kuplo estas treege granda ! Kiel mi povas repacigi vin, miaj karaj plantoj ? Kiam mi havas malbonan aux bonan humoron mi acxetas plantojn (ne nur vestajxojn aux cxokoladon :-)  ). Ili konsolas min, gxojas kun mi. (Cxu vi kutimis interparoli kun (ne per!!) viaj plantoj ? ) Nu bone. Vi ne koleru !Vi ricevas akvon, kareson, mian amon…..

 

Estas interese. Nuntempe mi povas pensadi Esperante, erare, sed Esperante…..