La amo forprenis mian menson tute. (Hmmm.... por ĝi ne estis tro malfacile, ĝi  kontraŭbatalis kun miaj du cerbĉeloj facile)
Do. Vi imagu ! Mi ridetas ĉie, ĉiam, inter ĉiuj cirkonstancoj. Oni kredas, ke mi ne estas tute normala. Ekz. Mi sidas en mia aŭtomobilo en la perfekta premhora trafiko.(Vi devas scii, ke la hungaraj gvidistoj estas treege malĝentilaj sur la vojoj. Mi estas tre nervoza pro ili ĝenerale. Kiam mi estas normala :-) ) Nu, homoj venas dise-mise en iliaj aŭtomobiloj kaj donas al mi prioritaton neniam. Ĝenerale, mi diras mian monologon ..... "Hogy a jó .... anyádat !....Piszok gazember.....Nincs szemed Te állat ????" (Hmm... mi ne kuraĝas traduki, sed vi povas imagi, ĉu ne ? En mia monologo aktoras ankaŭ kara patrino de miaj gvidistkompanio, kiuj estas ĉiuspecaj bestoj.....) Sed kio okazas nun ???? Mi sidas en mia aŭto tolerema, pacienca. Kaj ! Kaj mi ridetas kontinue. La tempo flugas, mi sidas en mia aŭto kaj ne estas nervoza. Ĉu mi malfruiĝos ? Kiun interesas ? :-) Mi devas rideti. :-)
Poste, en mia laborejo, mi povas labori, sed ne tro rezulthave. Mi aŭdas romantikajn muzikojn (laŭ mi ankaŭ la klientoj aŭdas en la telefono) kaj mi ridetas al ĉiuj darŭre. Al miaj kolegoj, al klientoj, al mia estro (!!!!!!!).

Kaj mi ridetas sur la strato, en la vendejo, en la restoracio, en la sportejo.... ĉie, ĉiam.

Vi ne koleru ! Mi ridetas ankaŭ nun. Mi estas komplete idioto. :-)