Mi el tempo al tempo klopodas lerni angle. Ĉefe kiam mi veturas eksterlande kaj mi spertas ke preskaŭ ĉie mi povas aranĝi ion se mi uzas la anglan. Sed io estas en mia cerbo kontraŭ la angla lingvo. Malgraŭ ke mi havas ankaŭ ŝtatan lingvekzamenon mi kuraĝas diri nenion.
Mi forgesas ĉion tro rapide, do, se mi volus esti "anglalingva" mi ĉiutage devus praktiki la lingvon. Kiel mi ĉiutage praktikas la Esperanton. Kvankam mi ne nomus ĉi tiun aferon kiel praktikado ĉar mi simple volonte legas Esperante en la reto kaj interparolas kun miaj geamikoj. Kaj malgraŭ ke mi ne estas ankaŭ perfekta esperantisto kaj mi ofte eraras, mi neniam timis interparoli, mi ne hontis ankaŭ pro mia prononco. Se mi ne konas iujn vortojn mi simple povas ĉirkaŭskribi la temon aŭ montradi "per manoj-piedoj" :-) Kial mi ne povas fari same angle ??

Mi lernas la anglan kiel infano, sed tio ne estas bona komparo ĉar la infanoj estas tute pli saĝaj ol mi.