Estas somero. Kion mi adoras. Kiel mi adoras la malpezajn virinajn somerajn robojn, ŝuojn. Mi ĝuas la sunbrilon, la venton sur mia haŭto.
Nuntempe mi ofte trafikas per biciklo. Mi ŝatas bicikli kaj estas ankaŭ praktika uzi ĝin pro problemoj de parkado, ĉefe kiam mi iras labori . Ĉe mia laborejo preskaŭ estas neebla trovi liberan parkejon.
Sed pro la biciklado mi ne volas forgesi la someran virinan senton :-) Mi uzas "city bike"-n, urban biciklon, mi povas survesti sur ĝi ankaŭ jupon.( Kion mi tute ne povis imagi antaŭ kelkaj jaroj :-) ) Sed konduto de la ŝoforoj estas tuta alia se mi aspektas kiel "virino". Ili estas tute ĝentilaj, ĉiam donas al mi prioritaton, ili ridetas afable kaj helpas volonte se al mi bezonas.

Sed kial ili ne kondutas same kiam mi survestas sportvestaĵojn sur la biciklo ????