Mi legis demandon ie en la interreto. Se estus mondofino kaj vi havus jam unu eblecon voki iun per telefono, kiun vi vokus ?
Mi jam pensadis plurfoje pri la demando. Kaj mi envias mian filinon kiu tuj respondis sen pensado: mian patrinon. Kompreneble min emociis ŝia respondo. Vere :-) Ekde kiam ŝi naskiĝis ŝi estas la plej proksime al mi. Sed estas normala ke ni ĉiuj plenkreskiĝas kaj deŝiriĝas de niaj gepatroj. Kial mi hezitas kaj pensadas pri la respondo ? Kiun mi vokus ?

Kaj kiun vi vokus ?