Mi neniam vivis sole kaj mi ne devis okupiĝi pri multaj aferoj. Sed en la lastaj monatoj mi praktikis multe da '"virajn taskojn". Mi jam povas fari preskaŭ ĉion, pri kio normalaj virinoj ne okupiĝas. Mi reparas akvotubon, biciklon, mi povas verŝi oleon al mian aŭton. Mi portis kelkajn cent kilogramojn ŝtonplatojn sur la kvaran etaĝon kaj pentris muron. Mi estas forta.

Kion mi ne povas ? Mi ne povas ami ankoraŭ min mem. Kredi ke mi povas fari ion bone. Malgraŭ ke mi povas repari akvotubon .... Ami min. Ke ankaŭ aliaj povu ami min.