Nuntempe mi ricevas multe da bonkonsilon. Jes. Ĉiuj scias kio estas ĝusta, kiel oni - ĉefe mi - devas konduti ke la vivo estu feliĉa kaj la futuro ĝojplena. Mi ĉiam aprobas, konsentas, jes, jes. Tamen, la bonkonsiloj estas sufiĉe ĝeneralaj. Ekzemple: Kondutu kiel plenkreskulo ! Jujjj ! Kiel la plenkreskuloj kondutas ? Mi povas diri honeste, mi ne krias sur la strato kaj ankaŭ la rubon mi ne forĵetas.
Do, sen ŝerco. Eble mi ne volas konduti kiel plenkreskulo. Aŭ kiam la situacio deziras mi kondutas kiel plenkreskulo sed mi ne volas esti "vera" plenkreskulo.
Miajn pensojn tre bone esprimas la vortoj kiujn mi legis en libro de Ildikó von Kürthy (Blaue Wunder).

Mi provas citi la tekston Esperante, certe ne tro bone, pardonon :-) Jen:

"Kiel mi abomenas ĉi tiujn vortojn: "Ni kondutu kiel la plenkreskuloj." Kion signifas tio ke vi estas plenkreskulo ? Ĉu ke vi estis jam indiferenta ? Ĉu ke vi ĉirkaŭis vian animon per kiraso de la suspektado ? Ĉu ke via animo estas tia kiel malmolhaŭta, faltita kaj raspa kalkano, kio neniam ĝuis pedikuron ? Ĉu vi povas paŝi sur dornan branĉon kaj vi ne sentas ĝin ? Via amo povas disropmi al pecoj sed kiam vi kolektas la romperojn vi ne vundiĝas ? Ĉu nenio vundo, nenio sango, nenio doloro ? Ĉu vi pro tio estas fiera ? Ĉu tion vi nomas kiel plenkreskuleco ? Ĉu vi jam ridas pro tio ke vi suferis kiam via unua granda amato forlasis vin en via adoleskantaĝo ? Kaj vi ploris en la lernejo dum la horoj......... Hodiaŭ vi ridas pro tio, ke vi kredis tiam, via vivo finiĝis. Hodiaŭ vi estas plenkreskulo. Hodiaŭ vi aranĝas viajn aferojn kiel la plenkreskuloj.

Mi ne ! La doloro ne sanĝiĝis dum la jaroj. Mi ne volas kutimiĝi al la malĝojo ......Mi estas plenkreskulo, ĉi tiu fakto estas en mia legitimilo, sed mia perikardio estas ankaŭ nun maldika kiel ĉiam. "

Do. Kaj mi jam sencitaĵo povus diri ankaŭ tion, ke mia menso estas ankaŭ sama kiel ĝi estis en mia adoleskantaĝo. Bedaŭrinde aŭ ne :-)