Mi aŭdis en la televidilo. Vi ne demandu kiu diris, mi ne observis la programon, mi nur estis atenta kiam mi aŭdis la sekvontajn frazojn:

"Mi nostalgias, kio signifas ke mi havas belan pasintecon.Mi neniam estos sola. La memoroj ĉiam estos kun mi."

Nun, mi vidas mian pasintecon amare. Kio pasis, ne revenos. Sed kial mi ne vidas la belecojn kiuj certe okazis ? Ĉar mi ĝenerale bonfartis. Laŭ la citaĵo, se mi ne povas agrable nostalgii signifas ke mi estos sola ?

Mi volis skribi jam antaŭ longe ĉi tie. Mi ne suksecis ĝis nun. Mia diraĵo ne estas tro gaja ankaŭ nun :-)