Hieraŭ komencis neĝi. Kaj ekde tiam preskaŭ daŭre neĝas. Por mi nun tute ne mankas la neĝo. Mi rekonas belecon de la neĝo sed nun mi vidas nur la malagrablaĵojn. Ĉefe pro la trafiko.
Neĝas jam dum du tagoj sed neniu purigas la vojojn, stratojn. Mi ĉiam aŭdas en la radio ke oni estas preparitaj, ĉio estos en ordo se neĝos. Do .....

Ĝenerale mi iras al mia laborejo per aŭto. Se mi piediras por mi bezonas 30 minutoj. Nun mi ne kuraĝas uzi la aŭton pro la danĝeroj, la vojoj estas ege glitigaj. Bone, mi provu la autobuson.
Mi atendis la buson dum 30 minutoj (piedirinte mi jam estus tie !!!). La buso iris 3 haltejon dum 20 minutoj. En la buso ĉ. 150 homoj.... eble pli multe :-). Mi renkontiĝis kun mia konatulo kiu diris ke li sentas ege malvarmon kaj komencis demeti vestaĵojn. Unue la mantelon, poste la puloveron ... Ĉiuj homoj rigardis lin iom strange ... Mi diris al li ke eble li ne daŭru jam, li respondis: estas ege grava la komforto. Ĉiam, ĉie ! Ba ! Ankaŭ en granda amaso :-)

Post 3 haltejo mi ne povis jam elteni la situacion kaj elbusiĝis, mi piediris dum 20 minutoj kaj mi estis jam tuj en mia laborejo :-)