Mi promenis sur la strato kaj ne volis kredi al miaj okuloj. Antaŭ la papervendejo juna knabo sidis sur la tero kaj almozpetis. Unu el siaj gamboj estis bulpiedo kaj ĝi estis videbla ĉar tubo de la pantalono estis suprentirinta. Nekredeble :-( En la malvarma novembra tago kompatinda knabo sidas sur la strato kaj lia piedo estas nuda ..... Mi scias ke ekzistas almozulmafio, kiuj sendas malfeliĉajn homojn sur la straton almozpeti. Terura :-( Sed kiuj povas movdifektitan infanon sidigi sur la starton ??
Mi vidis lin antaŭ tri tagoj sed ofte pensas pri li. Kian vivon li havas ? Kun kiuj li vivas kiuj ne admonas kaj helpas lin sed humiligas. Kaj mi kulpigas ankaŭ min mem. Mi devintus fari ion. Mi ne scias .... eble paroli al policisto ke ili faru ion.
Mi denove ne estas fiera pro la homaro.