Mi aĉetis lin en Irlando. Estis kiu diris al mi ke li estas malica, ne estas bona ideo havi lin. Sed mi ne kredis. :-) Kia stultaĵo, li estas nur objekto, artefarita gnomo. Li ne havas personecon, animon, konscion. (Sed kial mi parolas pri la koboldo kial "li" ? Kial ne ĝi ???)

Ridinda afero. :-) Mi diris al ĉiuj kiuj vidis lin sur mia skribotablo. "Li estas nur senkulpa, eta koboldo. Kial li estus kruela ? Li estas iom petola, sed sendube kara, bona. Li amas min."

Bone, mi devas rekoni, li ne aspektas tro bele, afable. Kaj mi ne estas superstiĉa. Tute ne ! :-)

Sed .....la malbonaj aferoj, malsanoj komenciĝis de kiam li vidas min el la skribotablo. Sur lia vizaĝo rido, eble moko.

Malgraŭ ĉio, mi ne povas elĵeti lin.