Mielo Published on November 3rd, 2009
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
new Indignigaĵo !
Posted on November 29, 2009
3 comments (latest 6 hours ago)
Leprechaun
Posted on November 16, 2009
19 comments (latest 8 hours ago)
Pri mia Feo
Posted on November 13, 2009
12 comments (latest 6 hours ago)
Por vi ĉiuj kiuj pensas pri mi
Posted on November 12, 2009
20 comments (latest 8 hours ago)
La Plenluno kaj mi
23 comments (latest 2 weeks ago)
Ambaŭ
Posted on October 16, 2009
7 comments (latest 2 weeks ago)
Bela aŭtuno
Posted on September 23, 2009
18 comments (latest 2 weeks ago)
Kial vi amas min ?
Posted on September 8, 2009
47 comments (latest 3 weeks ago)
Futbalteamo de Debrecen en Ligo de Ĉampionoj !
Posted on August 27, 2009
38 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 180 times

La Plenluno kaj mi

Tuesday November 3rd, 2009 at 11:11AM

Lumo de la Plenluno vekis min subite je la tria horo. Estis stranga sento. Kaj mi sciis ke mi duondormas. Mi rigardis la arĝentan lumon sur mia litotuko kio estis la unusola lumo en la malhela ĉambro kaj sentis ke nun komenciĝas mia nova vivo.
La nova Luno kaj mi..... Mi devas lerni kiel mi faru multe da aferojn, sed - vi ridetu trankvile :-) - mi sentis ke la Luno estos ĉiam apud mi kaj forlasas min neniam. Hmm.. kiel la Luno povas subteni min ?
Mi ne memoras pri kio mi pensis ankoraŭ. Mi ekdormis denove.





23 Comments / add your comment?

Bebson Hochfeld says:
> Lumo de la plenluno vekis min subite je la tria horo.
Ka vu ne divenis (farighis) vulpohomo (lupohomo)?
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kiu scias ? :-) ....grrrr.......
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Kari Uimipro says:
... lupumulo ....
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Fred Machaon says:
Fermu la fenestron nokte ke la luno ne eniras.
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
Mi ne timas la Lunon :-) Kaj mi ne kredas ke estas protekto kontraŭ la lumo.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Viktoro says:
"La knabino kun vizaĝo de luno memoris nur tion, ke en ŝian infanan manplaton iam dum la nokto falis splito de stelo."
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
El kio vi citis ?
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Viktoro replies:
Hmm, memoru, memoru…
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi memoras, memoras .... sed nenio ... :-/

Víctor !!!!!
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )
Mielo edited this comment 3 weeks ago.
Szabi says:
Pro la plenluno mi kutimas havi problemojn pri ekdormado.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
Eble nun ankaŭ mi. Sed certe pro aliaj problemoj.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
Espereble, viaj dentoj ne kreskiĝas :-)
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Szabi replies:
He-he :)
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )
xxx says:
-:))
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Bojana, mi tre ŝatas vian rideton :-)

Mi intencis skribi nun ege serioze, sed mi ne povis esprimi miajn noktajn entojn. Kiuj estis iom misteraj, iom timigas, sed samtempe ankaŭ trankviligaj.

Mi dankas al vi ĉiuj ke mi ankaŭ mi povas rideti kun vi :-)
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
xxx replies:
Mia rideto ne signifas ke mi mokas al vi. Ne. Kontaŭe, sed mi atendas la komentojn de ĉionsciituloj.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
xxx edited this comment 3 weeks ago.
Mielo replies:
Mi scias kara :-)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Noel Lecomte says:
Bone dormu, kara Mielo, kun la luno, kial ne ?
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Odamir says:
Mi esperas ke la lumluno renovigos viajn pensojn kaj helpu vin esti pli felicha!!!
Plachas al mi rigardi la plenlunon kaj miri ghian lumon :-))
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Kyutaro says:
Mielo kara,
tre interesaj okazaĵo kaj maniero rakonti ĝin. Jenan parton pli interesiĝis al mi: "Mi (...) sentis ke nun komenciĝas mia nova vivo. (...) Mi devas lerni kiel mi faru multe da aferojn" Ankau mi teege bezonas lerni tion. Do kiam vi lernos tion, bv, nepre instruu min! Dankon!
Kisetojn.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
Se mi scius, kara..... Mi povus legi multe de vi. Vi ĉiam estas tre saĝa. Mi miras vian trankvilecon, kiel vi rigardas la vivon. Mi ĝojas pro tio ke mi konas vin. :-)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Mielo
mi ne konas specialajn rilatojn, kiuj ekzistas inter vi kaj luno; tamen mi povas diri al vi ke de multaj jaroj mi dormas tre malmulte kaj maltrankvile. Nokto portas al mi ĉiam iom da tristeco kaj melankolio, sed ankaŭ nokte venas al mi plej bonaj ideoj por ion inventi, por skribi aŭ legi. la nokto estas nur mia, kaj iufoje ŝajnas al mi aŭdi muzikon de luno kaj de steloj, dume dumtage oni sentas nur mekanikajn bruojn. Tamen estas ankaŭ vere ke post tiaj noktoj mi estas zombio...:-(())
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Helena, estas mirinda kion vi skribis. Vere :-) Kaj tre bela. Aŭdi muzikon de luno kaj steloj...Mi esperas la tristeco kaj melankolio ne estas tro malbona por vi. Kelkfoje mi ŝatas senti melankolion.
Kaj mi ne kredas ke vi estus zombio :-) Vi estas tre ĉarma virino kaj mi ĝojas pro tio ke vi skribis al mi :-)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...