La vetero estas preskaŭ somera sed io jam estas en la aero. Matene nebulo flugas sur la kampo kaj vespere estas 10 gradoj C. Sed tage sunas belege, ankaŭ mi promenas volonte iomete manĝopauze rigardante la aŭtonajn florojn. Sur la ĉefplaco multe da homoj (ĉu neniu laboras ???), en la fontanoj kolomboj banas kaj infanoj ludas.
Sur la benko paro sidas. Mi iomete envias ilin. Certe enamiĝinta paro ĝuas la belan veteron kaj kompanion de unu la alia. Ho, romantiko ! :-)
Kiam mi iras antaŭ ili la virino diris ion kion mi ne komprenis kaj la viro respondis: "Lófaszt ! Mindenhová a férjeddel mégy, baszki ! " Hm.... romantiko... La esprimoj kiujn li uzis ne estas tro belaj kaj karaj. La "lófasz" estas parto de la ĉevalo, kion....hmm... la besto uzas kiam ĝi volas ekzemple urini... mi ne provas traduki ĝin nun. La esenco: "Vi iras kun via edzo ĉien." La lastan vorton de lia frazo mi tute ne ŝatus traduki, ĝi estas vulgara, malbela esprimo rilate al la seksa akto.
Nu, mi ekskuis mian kapon kaj iris pluen sed mia antaŭa sento forflugis iomete.
Send a message
Search for members
Cxio pasas says:
Via kapalblo priskribi bele kaj elegante la vivon kaj cxion estas pli ol mirinda, kuzineto...
Mielo replies:
Fred Machaon says:
Cxio pasas replies:
Mielo replies:
Viktoro says:
Mielo replies:
Szabi says:
Mi komprenas la interparolon! Ĝi tute perdigis ankaŭ el mi la senton!
Szabi edited this comment 2 months ago.
Mielo replies:
Mi ŝatus vidi fotojn el via nuna vivloko. Bonvolu foti.
Szabi says:
František Horáčekpro says:
Mielo replies:
Mike59pro says:
Mielo replies:
Wel says:
Mielo replies:
Dankon pro via atento :-)
Kyutaro says:
Bedaŭrinde tiun fiviro malhelpis la daŭrigon de la tiel bela sento, kiun vi havis en via menso.
Vidu eĉ mia tradukilo tute ne volis traduki la unuan vorton de lia frazo en mian lingvon - ĝi skribis en alia lingvo, eble angle, tiel ke mi ne trovu ĝin nek en mia simpla vortaro - Bullshit! :-))
Brakumon!
Kyu
Mielo replies:
Dankon pro viaj afablaj vortoj :-)