Mielo Published on July 8, 2009
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
Futbalteamo de Debrecen en Ligo de Ĉampionoj !
Posted on August 27, 2009
38 comments (latest 2 months ago)
Pafklik
Posted on August 23, 2009
20 comments (latest 3 months ago)
Ĉu laŭ vi ....
Posted on August 3rd, 2009
64 comments (latest 7 weeks ago)
Mi estas en la SES
Posted on July 14, 2009
36 comments (latest 4 months ago)
Mi volis jam demandi antaŭ longe
37 comments (latest 4 months ago)
Kial ni ne havas tempon por niaj geamikoj ?
Posted on July 6, 2009
41 comments (latest 4 months ago)
Kio estas via opinio ?
Posted on June 19, 2009
73 comments (latest 5 months ago)
La mano
Posted on June 9, 2009
42 comments (latest 5 months ago)
Hol van az a nyár ? - Kie estas tiu somero ?
Posted on June 4, 2009
4 comments (latest 6 months ago)

Member tags

Iuf!

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 545 times

Mi volis jam demandi antaŭ longe

Wednesday July 8, 2009 at 06:10PM

Kio estas via plej malnova memoraĵo ?

Mi memoras pri urso kiu murmuris kaj venis al mi kaj mi ege ektimis. Poste mi jam ne timis la ludurseton kiun mi ricevis Kristnaske kiam mi estis ĉ. 3 jaraĝa. Sed tiam ĝi ŝajnis kiel granda monstro al mi.
Mi havas ankoraŭ kelkajn malklarajn memoraĵojn. (Mi memoras pri kuba jupo, mi kredas ke ĝi estis mia.) Sed ili estas nur ĉifonaĵoj.



37 Comments / add your comment?

Vladimír Türk*pro says:
Jen mia unua rememoro: mi sidas surkorte ĉe nia dometo, aŭdas, ke mia panjo vokas min vespermanĝi, dum mi maĉas skrapgumon. Laŭ mia opinio mi estis tiam kvarjara.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Estas strange, ĉu ne ? Kial ni memoras pri ĉi tiuj memoraĵoj ? Kial ne pri aliaj ?
Posted 4 months ago. ( permalink )
GiTa says:
Mia patrino kaj mi estis en malsanulejo por viziti mian fratineton, kiu kuŝis en kovilo, ĉar ŝi naskiĝis 2 monatojn tro frue kaj devis resti en la hospitalo kelkajn semajnojn. (Ŝia ĝemelfrato mortis, kiam li havis nur 2 tagojn.) Mi vidis strangajn blankvestitajn personojn kun bendoj ĉirkaŭ la buŝoj (antaŭbuŝaj maskoj). Tra vitra pordo mi vidis dormantan infanon kaj sur la planko estis ludelefanto el ligno, ekzakte simila al mia propra.
Mi ĵus iĝis 2-jara.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ankaŭ vi memoro ne estas tro agrabla. Certe ni memoras pli bone pri la malagrablaj aferoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cxio pasas says:
Mi surgenuas en la lito de miaj gepatroj kaj rigardas la internan korton de mia domo. Iu venas kaj diras ke oni mortpafis la prezidenton Kennedy. "Diable!", mi diras al mi. "Se oni mortpafas tiun gravan personon, la mondo ne estas tiel bela kiel mi pensas!". Mi havas tri jarojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cxio pasas edited this comment 4 months ago.
Mielo replies:
Ĉu ??? Ĉu vi pensis samajn kiam vi estis tri jaraĝaj ? Estas nekredeble :-) Mi estis pli malsaĝa tri jaraĝa ol vi.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cxio pasas replies:
Kaj kiam mi estis okjaragxa mi komencis studi Esperanton per dupagxa artikolo de enciklopedio cxar tie mi legis ke la lingvo estas tre facila... Mi cxiam havis strangajn pensojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
La kuba jupo eble estis kvadratita. Ĉiuokaze, kubo estas tridimensia...
Ĉu oni povas ĉifi jupon je kubo?

Certe ne temas pri Kuba jupo kvadratita...

Kiel vi opiniis pri Sankta Nikolao, se vi havis tian "kamuflitan" donacanton?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Tiam mi opiniis nenion nek pri la Sankta Nikolao nek pri la "Jézuska". Mi ne konis ilin. Mi nur memoras pri la urso kiel ĝi alprokismiĝis al mi. Kaj mi memoras pri la timo kion mi sentis.

Nun, mi jam havas opinion, sed tio estas alia temo :-)

Dankon pro la noto pri la kvadratita jupo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic says:
Vi ĉiam havas interesajn demandojn :))
Hm, mi ne certas se ĉi tio estas mia plej malnova memoraĵo, sed mi spektis iun filmon pri Indianoj (mi ankaŭ memoris kelkajn scenojn), kompreninte nenion, kaj mi ne sciis legi. Mi estis ĉagrenita ĉar miaj gepatroj ne volis legi subtitolojn al mi... Eble ke en tiu momento mi decidis ke mi lernu legi :)) Ankaŭ miaj gepatroj diris ke mi scipovis legi kiam mi estis 3 jaraĝa...
Mi pensas ke memoraĵoj estas ĉefe artefaritaj, ĉar dum spektante malnovajn fotojn kaj aŭskultante rankontojn de gepatroj pri tiaj fotoj, nia cerbo kreadas memoraĵojn... Aŭ ĝi nur vekigas tiajn memoraĵojn?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi ne scias, vi certe pravas. Mi nur provis memori, pri kio mi memoras ankoraŭ. Mia memoraĵo pri la urso estas tute klara sed mi ne "vidas" alian bildon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Haru Kova says:
Mia plej malnova memoraĵo estas mi en la malsanulejo kiam mi naskiĝis kaj la kuracistino purigas min o_O.
Posted 4 months ago. ( permalink )
ninoviktoro replies:
haha, ĉu vi ne memoras kiam viaj gepatroj interkonatiĝis?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi memoras, sed nur pro iliaj rakontoj :-) Kaj mi ne memoras same pri la vojo kie mi vojaĝis en ili. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
ninoviktoro replies:
ĉu ankaŭ en Hungario la cikonioj alportas la bebojn ĝis la domo?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kompreneble :-)
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
Ho ! :-) Kiel mia eksedzo. Kiu diras ke li petis tuj pispoton. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
ninoviktoro says:
Mia plej malnova memoraĵo temas pri mia avo. Mi forgesis jam multe el miaj unuaj jaroj sed kvankam malklare, li estis tre kara persono por mi. Li mortis tro frue, kiam mi estis 4 jaraĝa...Tamen kelkfoje ankoraŭ li mankas al mi.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ankaŭ mi memoras pri mia avino, kiu mortis kiam mi estis 3 jaraĝa. Tamen, mi kredas, mi memoras pri ŝi nur pro la fotoj. Neniu bildo en mi...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cxio pasas replies:
Pri mia avino mi havas jenan memorajxon: Mi havas tri aux kvar jarojn kaj eniras al la domo post ludego en la strato. Mi svitegas kaj estas tre soifa. Mi kuras al akvujo kaj komencas sucxi akvon rektre el la krano de la tubo. Mia avino diras al mi "Ne sucxu akvon el la tubo! Al mi iam aperis lumbriko en iu el tiuj tuboj!". Mi ne obeas sed dauxre trinkas kaj poste pensadas pri la afero kaj konkludas ke mia avino deziras mian bonfarton, sed eble sxi estas iom mensogema.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ŝi certe volis nur tion, ke vi estu "ordema" knabo kaj trinku el taso :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bonulo says:
Tiam mi estis du aŭ tri jaraĝa, kaj mi vestiĝas min per novaj belaj vestaĵoj, kaj mi estis saltonta elfluejeton, sed bedaŭrinde mi ne memoras ĉu mi sukcesis salti la elflujeton. (SED!! En mia dua malnova memoraĵo mi estis ploranta, ĉar la novaj kaj belaj vestaĵoj jam ne estis belaj!!)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Do, ankaŭ vi memoras pri malagrabla afero. Kial ni ne povas memori nur pri la bonaj ?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Iuf! says:
Hmm... Ĉu mia plej malnova memoraĵo? Estas pluraj kaj variaj... Sed mi ne forgesas la sekvajn aĵojn:
1- Mian unuan bekfluton, donacita de mia patro al mi;
2- mian unuan baz-lernejan instruistinon, kiu estis monaĥino;
3- miajn unuajn estim-bestetojn, kiujn mi amegis multe!;
4- kiam mi estis perforte batpuŝita de aŭtomobilo, 4-jaraĝe;
5- la unuan porno-filmon, kiun mi spektis, kiam mi estis 16-jaraĝa junulo, hehehe! Mi eliris de la kinejo tute fajra kaj soifa pri virinoj, hahahaha!

Ĉiu el ni havas neforgeseblajn okazojn por memori, ĉu ne?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mia memoro estas tre malbona. Mi forgesas ĉion tre rapide. Mi memoras precize nur pri - pro mi -gravaj aferoj.

Sed mi ne volis stiri aŭton kiam mi estis 4 jaraĝa kaj ne memoras kiam mi vidis pornfilmon unufoje. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
ninoviktoro says:
Mia onklino multaj fojoj jam rakontis al mi ke kiam mi estis 3 jaraĝa, ŝi konis al sia estonta edzo. Al mi tute ne plaĉis la afero, kaj sekrete mi ĉiutage diris al ŝi: "ni skapu kune ĝis Australio, mi kontruos ruĝan aŭton por fari ĝin". Mi estis lerta pri la virinoj, bedaŭride poste iom post iom mi mallertiĝis ĝis la stulteco :D
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
:-)) Eble vi devus esti ankaŭ nun sincera, kiam vi estis infano, ĉu ne ? Aŭ ne pripensadu multe :-))
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Iuf! replies:
Mielo, mi ne stiris la aŭtomobilon; iu aŭtomobilo batpuŝis min, hehe! Mi ludis kun amiketoj kaj havis la ideon trakuri la straton. Do, taksio atingis min, hehehe! Mi estis 4-jaraĝa sed hiper-aktiva knabeto. Mia patrino malesperiĝis, lasis for la aĉetitaĵojn kaj, kriante, kuris ĝis mi, hahaha! Kia diabla knabeto mi estis! La perforta frapo forĵetis min ĝis post 4 aŭ 5 metroj! La taksiisto mem helpis mian patrinon konduki min al la hospitalo. Post la fakto, la tuta najbararo trokaresis min, hehehe...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Iuf! edited this comment 4 months ago.
Raŝi says:
Inter la nekalkuleblaj filmetoj kiu vivas en mia menso mi ne sukcesas diri kiu estas la pli malnova sed la plej profunda estas kiam mi vidis mian patrinon portante ĉe sia brakoj mia plej nova fratino forirante de nia hejmo por iri al la hospitalo. Mi neniam plu vidis mian fratinon. Mi estis nur kvinjaraĝa, mia fratino vivadis nur tri tagoj kaj mi, sen ia ajn logika motivo, saŭdadas ĝis hodiaŭ...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 4 months ago.
Gerardopro says:
Mia unua memoraĵo estis du aŭ tri jaroj post la fino de la dua mond-milito, en la jaro 1947, la lastaj kuponoj por kontroli la aĉetojn de manĝaĵoj.. Unu aŭ du jarojn poste du teruraĵoj, mia renkonto kun avo frosto, kaj la murdo de porko. Mi evidente ne certas nun pri la reala dato de tiuj eventoj.. Fakuloj pri psikologio asertas ke la unuaj memoraĵoj datumas de la tria jaro. Ŝajnas ke viaj atestoj estas koheraj kun tiu scienca aserto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, ni ĉiuj rakontis ankaŭ ĉi tie pri travivaĵoj kiuj okazis ĉ. en nia 3. jaraĝo. Sed estas interesa kial ni memoras nur pri kelkaj momentoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Tio pri avofrosto memorigas min ke mi teruriĝis dum la festo de la Tri (reĝo)magiistoj kiuj portas donacojn al infanoj tra la hejma balkono. Mi timegis la nigrahaŭtan paĝion kiu eniris la domon kun pakaĵo-donaco. Tiam mi estis eble 3-4 jara.
Sed mi ankoraŭ provas decidi ĉu temas pri "memoraĵo" mia timo (vertiĝo) pri staro ĉe grandaj altecoj. Kiam mi estis bebo, iam post la naskiĝo, mi estis en bebĉaro preta por malsupreniri la etaĝojn de nia apartamento tra ŝtuparo. Mia patrino dum momento perdis la regon de la ĉaro kaj ĝi falis malsupren trotante sur la ŝtupoj ĝis la sekvanta malsupra etaĝo, kie la ĉaro frakasiĝis kontraŭ muro.
Ankaŭ mi memoras ke mi plantis arbon, eble kiam mi 8-jaris.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 4 months ago.
Mielo replies:
Ĉu vi memoras kio okazis iom post via naskiĝo ?? Aŭ vi nur pensas ke viaj timoj devenas el la akcidento ?
Oni diras ke la gravedaj virinoj devas paroli kaj kanti al la beboj. Do, ankaŭ mi ĉiam fabelis al miaj beboj sed ili tute ne memoras nun :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Intertempe mia memoro delonge paneas kaj malregulas, Mi memoras la aferon de la ĉaro sed plej versajne ĉar gepatroj iam klarigis al mi au publike pri la akcidento.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
Unquande (iam) yo have un impression que yo memeora quelc factes de tempore ante mi nascentie. Forsan (eble) existe reircarnantion ... ?
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Valdi (Elbik) edited this comment 4 months ago.
Mielo replies:
Huhh ! Pardonon ! Mi ne komprenas vian demandon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
Valdi dicas ke lu memoras kelka fakti ante ke lu naskis.
Do lu questionas vu kad existus ri'inkarnaco (?).

Certe kelka vivi turnas cirkum nasko e morto.
Ma oni generale ne savas pri la ri'inkarnaco.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...