Mielo Published on July 6, 2009
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
Pafklik
Posted on August 23, 2009
20 comments (latest 3 months ago)
Ĉu laŭ vi ....
Posted on August 3rd, 2009
64 comments (latest 2 months ago)
Mi estas en la SES
Posted on July 14, 2009
36 comments (latest 4 months ago)
Mi volis jam demandi antaŭ longe
Posted on July 8, 2009
37 comments (latest 4 months ago)
Kial ni ne havas tempon por niaj geamikoj ?
41 comments (latest 4 months ago)
Kio estas via opinio ?
Posted on June 19, 2009
73 comments (latest 5 months ago)
La mano
Posted on June 9, 2009
42 comments (latest 5 months ago)
Hol van az a nyár ? - Kie estas tiu somero ?
Posted on June 4, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Édes - Dolĉa - Kaj mia hodiaŭa tago (por la psikologistoj)
Posted on June 3rd, 2009
8 comments (latest 6 months ago)

Member tags

Iuf!

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 690 times

Kial ni ne havas tempon por niaj geamikoj ?

Monday July 6, 2009 at 04:12PM

Kaj kial ni havas tempon por neniu kaj nenio ?

Nuntempe mi komencas kredi, ke nur mi havas liberan tempon. Se mi "plendas" - ĉar mi plendas laŭ miaj geamiko - ke kial ili ne serĉas min aŭ kial ili ne respondas pro miaj mesaĝoj mi ricevas la sekvontan frazon: "Mi estas(estis,estos) okupita". Kial nur mi ne estas okupita ??? Kio tute ne estas prava, ĉar mi laboras malmole en mia laborejo, poste ankaŭ hejme sed mi ĉiam havas sufiĉan tempon penis pri miaj geamikoj. Nuntempe, mi jam sentas min malkomforte kiam mi serĉas ilin. Ĉu eble mi ne estas jam la malnova ? Ĉu mi estas enuiga, ĉangrena ? Ĉu mia persono ne estas jam interesa ? Kion mi faris ? Kio sanĝiĝis ? Ĉio estas nekredeble por mi.
Mia juna kolegino antaŭ tri semajno naskis belegan bebon. Ŝi nun estas depresia. Ŝi pensas ke ŝi ne estas bona patrino, ŝi ne estas taŭga okupiĝi pri la bebo. Nun ŝi iras al ĉiu tage al la hospitalo, al la psikologisto kaj sia patrino okupiĝas pri la bebo kiun ŝi tute forgesis. Mi legis, ke la depresio estas kemia, genetika malsano. Do, ŝi estas senkulpa. Mi bedaŭras la bebon, mi bedaŭras ŝin. Mi pensadas kiel mi povus helpi al ŝi. Mi demandis ankaŭ miajn kolegojn kiel ni povus helpi al ŝi, sed ĉiuj estis tute indiferentaj.

En kiu mondo ni vivas ? Kaj kial ni vivas ?

41 Comments / add your comment?

Fred Machaon says:
Prenu la paletro kaj kolorigu mondon. Eble ni vivas por plibeligi la mondon. Vi faras tion ĉiun tagon, sed neniu diris pri viaj koloroj... Plejofte oni rigardas pentradojn silente.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi ne scias kara .... nun mi hezitas ...

Stranga, mi ĉiam skribas ĉi tie, kiam mi havas problemon, ĝojon. Ĉiam devas okazi io. Áááááááá !!!! :-)

Dankon. Eble, ni vere devus interparoli kelkfoje. Ni konas unu la alian almenaŭ dum unu jaro kaj ni "interparolis" neniam.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 5 months ago.
xxx says:
Kara mia Mielo,
Delonge mi demandas min - en kiu mondo ni vivas? Verŝajne vi estas emociema. Tio estas kvalito sed kun ĝi estas malfacile vivi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Eble jes. Do, ni vivu plue :-)
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Kari Uimipro says:
... pensi* ....
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
... aŭ ne pensi .....
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Mike59pro says:
Karega Amikino Mielo... Ne estu trista ĉar vi ne ĉiam havas respondon tuj post via vizito aŭ komento! Ofte mi mem sentas min kulpa pro la prokrasto de respondoj sed la vivo ne estas nur ĉi tie ĉe Ipernity, eĉ se la geamikoj (ĉefe la gesamideanoj!) estas tiel amikemaj kiel vi! Ĉiu el ni havas ĉu sian laboron, ĉu sian familion - aŭ plej ofte ambaŭ!... Sed bonvolu ne timi ĉar viaj geamikoj ne forgesas vin! ... En nia "moderna" vivo ekzistas multe da okupoj; ni ĉiam rapidegas malgraŭ niaj aŭtomobiloj; ni ofte plendas pro manko da tempo...
Bojana certe pravas ; vi havas belegan kvaliton, kun kiu ne estas facile vivi - vi estas emociema... ĉar vi vidas per via koro vi havas orkoron!
Multe el viaj "geamikoj" ĉi tie certe povas aldoni sian voĉon al la mia por diri al vi, karega Mielo : "Jes, ni amas vin!"
RUĜA ROZO EN NIA ĜARDENO
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Michel, mi ne pensis pri la Ipernity. Sed dankon pro via eterna afebleco :-)
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Cxio pasas replies:
Kiel Mike diras: "Jes, ni amas vin!". Se ni ne havas multe da tempo por diri tion al vi, tio estas tute alia afero. Kison kuzineto!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Certe mi estis miskomprenebla. Eble, ankaŭ mi aŭskultus volonte ĉiu tage 100-foje la frazon, ke "Mi amas vin". Sed mi pli bone ĝojus se la homoj pri kiuj mi pensas ke ili estas miaj geamikoj havus pli multe da tempo okupiĝi pri mi. Kaj okupiĝi pri la "vivo".
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Hola, Mielo depresio gvatus vin ? Mi tamen pensis vin tre okupita pro la nombro de viaj amikoj.. tro emociema vi estas.. kaj ĝis certa punkto la ne fideleco relative facile klarigeblas.. Mi preparas artikolon pri la leĝo de Pareto : 20% nur el la kaŭzoj [aŭ homoj] produktas 80% el la rezultoj [aŭ amikeco] Aplikata al amikumado en sociaj retoj, tio signifas ke ni devus koncentriĝi nur ĉe kelkaj bonaj amikoj, kiam fakte la sistemo puŝas nin al kreado de retoj kun pluraj centoj da homoj nur supraĵe konataj.. Jen eble unu el la ŝlosiloj de tiu malesto kiun vi spertas.. Sed mi verku la artikolon kaj ni eble povu diskuti pri la temo.. Ĝis baldaŭ
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ne, Gerardo, mi ne estas depresia. Kaj mi scias, kiam kelkfoje mi pensas ke mi estas depresia mi nur simple estas laca, malbonhumora. La vera depresio estas terura malsano. Kaj kiuj suferas pro ĝi povas vivi nur kun medikamentoj. Do, eble mi estas tro emociema. Tamen, laŭ mi, mia konduto estas tute normala. Mi bedaŭras tiujn, kiuj havas problemoj kaj ĝojas kun tiuj, kiuj estas felĉaj. Ĉu mi estas stranga ?
Ĉu koncentriĝi nur ĉe kelkaj bonaj amikoj ? Do, mi ne atendas ke la tutmondo estu mia amiko, sed mi ne ŝatus perdi ilin kiuj estas jam miaj geamikoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardopro replies:
Mi tute ne uzis la vorton depresio en la faka psikologia senso.. estus tro forta !! Mi eble estis influita de mia gepatra lingvo kie oni uzas "déprimé" por signifi lacega

Mi ankaŭ ne supozas ke vi volus kapti la tutan mondon.. Simple, niaj tre ŝatataj sociaj retoj puŝas al pli kaj pli da kontaktoj do neeviteble al supraĵaj rilatoj.. Pri vi mi tute konscias ke vi estas ekvilibrigita persono !!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Iuf! says:
Estas la ofta demando de mi: Kial oni plendas pro manko de tempo rilate la geamikojn? Ŝajnas al mi, ke estas pli facile al ĉiuj kulpigi la tempon ol honeste diri ke estas pura senintereso, ĉu ne? Eĉ mia malpliaĝa fratino koleriĝis kaŭze de mia plendo pro ŝia ofta respondo: "Mi ne havas tempon!" Mi eĉ havas komputilon hejme, sed mi penas ĉiam respondi al miaj geamikoj, uzante la ret-kafejon. Mielo, gratulon pro tio, ke vi lanĉis bonan aferon, kiu elmontras kuraĝon de vi. Ankaŭ mi faras la saman demandon. Mi ne komprenas kial ĉiuj ŝajnas sen tempo. La tutan tempon sen tempo? Brakumon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Clayton, mi ne pensas ke niaj konatuloj, geamikoj estus tute seninteresemaj. Ĉu aŭ ili ne ŝatus, amus jam nin. Nur la tempo..... Ankaŭ mi laboras, kuradas, okupiĝas pri multe da afero kaj mi sentas mi havos neniam sufiĉan tempon. Kaj jes, kelkoje ankaŭ mi hontas pro tio ke mi ne okupiĝas pri miaj parencoj, amikoj. Mi diras al mi: "morgaŭ...". Kaj morgaŭ mi denove ne havas tempon. Oni diras, ke ni havas tempon pro tio, pro kio ni volas. Do, ni certe devas taksi, kio estas grava por ni. Estus bona vivi sen taksado. Aŭ sen pensado. :-)
Brakumon :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Kara Amikino, certe kun vi ĉio enordas, sed ne nur vi tiel sentas en nuna mondo, ofte mi ankau pensas ke ĝenas amikojn vizitante, sed se mi iom pli longe ne alvenas ili ofendas ke mi forgesis ilin; kompreneble ili neniam havas tempon... Bonaj amikojĉiam trovos tempon kiam vi vere bezonas ilin. Ĝis...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi pensas, ke rilate al amikoj ne ekzistas la vorto "ĝeni". Kompreneble ĉiuj povas esti okupitaj, sed se ili diras al vi ke ili ne havas nun tempon, vi ne devas senti vin malagrable. Nu, kelkfoje okazas, ke mi tute ne havas humoron iri ien kaj ankaŭ mi diras ke "nun mi ne havas tempon". Tamen, mi havus tempon, nur emon ne. Eble, ni devus esti pli sinceraj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Tio estas post-akuŝa deprimiĝo. Ĝi estas tre konata malsano, kies kuracado estas certa; pacienco estas la ĉefa kuracilo, mi kredas, sed eble psiĥiatroj konas jam aliajn rimedojn.

Do, estu komprenema, afabla kaj karesa al ŝi, ĝis kiam ŝi resaniĝos.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi ne scias Manolo. Sed nun ŝi tute ne okupiĝas pri la bebo, nur pri si mem. La kompatinda bebo estas nun ĉe sia patrino - kiu ne estas jam tro juna kaj ne vivas inter tro bonaj cirkostancoj. Kaj ŝi diras, ke ŝin tute ne interesas la bebo, certe ŝi ne estas taŭga esti patrino. Ŝi estas 30 jaraĝa sed kondutas kiel knabino, kiu ricevis pupeton kaj post kelkaj tagoj forĵetas ĝin ĉar ŝi jam enuas pro ĝi. Ni devas akcepti, ke ŝi estas malsana ĉar mi ne volas kredi ke sen malsano normala virino povas konduti same.
Jes, ni ĉiuj provas esti al ŝi afabla kaj komprenebla. Espereble, ŝi baldaŭ saniĝos.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Haru Kova says:
Mielo pardonu min pro 2 aferoj;Unue pro diri multe da fojoj ke mi estas okupita aŭ dormi kun la dua vivon malfermita sed KOMPRENEBLE MI ŜATAS BABILI KUN VI :) kompreneble kara sed ne Angle kiel en tiu "japana loko" sed esperante kompreneble :) ĉiumaniere pardonu min. Kaj due:Mi bedaŭras legi tiun tekston (kaj ankaŭ ĉar devas esti tre personalaj aferoj...) batalu! montru viajn dentojn! mi ĉiam pensas ke la vivo defias vin ĉiam do oni devas batali kun ĉiuj dentoj kaj trovi la belajn kaj amuzajn aĵojn de la vivo :) ankaŭ mi ĉiam pensas ke ni estas ĉi tie por helpi unu al la aliajn (ĉar malhelpi estas tre facila sed ¿helpi? ;) )kaj mi volas vidi vin ĝoja ĉar unue:Mi vere sed VERE ne povas vidi unu virino plori kaj esti trankvila. kaj due:Ĉar la virinoj estas pli bela kiam ili ĝojas ;) (Kaj ep! mi vere komprenas pri tiu kiel VIRO kaj frizisto ;) do ridetu! :D).

Valor y al toro! agarra tu alma y plantale cara a la vida ;).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara mia amiko :-) Vi ĉiam estas kara kaj ĝentila kaj afabla. Mi tre amas vin kaj mi devas pardonpeti ĉar mi tro ofte estas "okupita" kiam vi invitas min ien. Ankaŭ mi faras plurajn aferoj samptempe hejme, mi kuradas en la loĝejo kaj dume kuiras, lavas, purigas, ktp. Kaj dume mi volas uzi ankaŭ la komputilon. Kaj kompreneble dume mi volas legi, rigardi filmojn, lerni lingvojn. Do, ankaŭ mi sentas ke por mi bezonus almenaŭ 48 horoj po ĉiutago. Ni devus lerni pli malrapide vivi. Hmmm... Vi estas tre juna sed mi kredas, ni ĉiuj povus lerni de vi. Kiel ni devas vivi.

Dankon kara mia pro via mesaĝo :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Ĉu mia persono ne estas jam interesa?


Ne, ne, kara Mielo, vi estas tre interesa virino.
La homoj, kiuj NE havas tempon por vi estas malinteresaj.
Ĉiu tago daŭras 24 horojn. Ĉiu homo havas 24 horojn po tago. Do, la frazo "mi ne havas tempon" estas sensencaĵo.
Kiam oni diras al ni "mi ne havas tempon", ni devus demandi "ĉu vi ne havas tempon POR MI?", aŭ "ĉu vi ne havas tempon POR VIZITI VIA MALSANAN AMIKINON?"

La minehavastempuloj nur interesiĝas pri ili mem. Do, ni ne interesus plu pri ili.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Vi pravas. Kaj bedaŭrinde, tro ofte ankaŭ ni estas "minehavastempuloj", ĉu ne ? Ni devas malrapidiĝi. Vivi pli malrapide sed pli profunde. La tutmondo ne povas esti nia.
Posted 5 months ago. ( permalink )
ninoviktoro says:
vi estas hungarulino
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes. Kaj ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Ha ha, Mielo, vi pravas ke kelkaj esperantistoj lasas misterajn mesaĝojn. Tiu de Ninoviktoro aspektas metafizika :DDD
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Aŭ simple konstatado. :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic says:
Mi rimarkis ke homoj kiuj enturniĝas min, kaj mi ankaŭ, havas pli da tempo se iu estas malsana. Par ekzemple, mi necesas fari ion, kaj se mia amikino vokus min ke ni trinku kafon, mi dirus 'Ne, mi ne havas tempon'. Sed, se ŝi dirus ke ŝi sentas malbone, ke ŝi ploras pro io, kompreneble, mi tuj kuras por ke ni nin vidu. Oni ĉiam elektas pli gravajn aferojn en vivo por ke ni dediĉas nian tempon al ili. Estas triste kiam homoj pensas ke ili mem estas ĉiam la plej gravaj, kaj ke ili ne faras ion por iliaj proksimuloj...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, ankaŭ vi pravas Milica. :-) Sed ne ĉiuj kuras ankaŭ tiam, kiam sia amiko fartas malbone aŭ malsanas. Ĉu kaj plendi kaj plori ke niaj amikoj rimarku nin ? Tamen mi kredas ni rajtas plendi kaj plori al niaj amikoj. Do ili tial estas niaj amikoj ĉar ili komprenas nin ĉiam, ĉu ne ?

Nu, mi skribis ĉi tie rapide tro multe da "saĝeco" :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Saluton, konsentante kun Mike59 (pri iama prokrasto de respondoj) mi volas aldone demandi pri la patro de tiu kompatinda bebo. Ĉu li ne povas iomete gajigi kaj trankviligi la povran virinon?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Verŝajne li ne sukcesas. La depresio vere estas terura malsano. Oni povas sanigi ĝin nur per medikamentoj. Sed mi kredas ke ankaŭ estas grava la amo, amikeco, afableco.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
A friend asked Nasruddin, "Why do you have a book tied to your leg?"
- "So I won't lose it," replied Nasruddin.
"But you can't read it if it's tied to your leg!"
- "I can't read it if I lose it either."


Amiko questionis Nasreddin: Pro quo tu portas libro ligata sur tua gambo?
Nasreddin respondis a l'amiko perplexa: Yen pro ke me ne perdez la libro.
L'amiko replikis: Ma tu ne povas lektar olu dum ke olu esas sur la gambo.
Nasreddin lore klamis: Me nek povas lektar olu pos ke me perdus la libro!


Moyshe Yehuda HOCHFELD tote ne komprenis ca fola rakonteto kande lu audis
olu unesmafoye. Ma yel nokto dil dio lu dormis e havis tre stranja sonjo.

En la sonjo' Nasreddin'ens akuta cerebro imperis a la gambo kun la libro:
He, gambo! La libro esas por me, inteligenta cerebro. Me volas havar olu.
La gambo respondis: Ma anke ni gambi bezonas kelka savi. Lasez ni lektar.
Lore la cerebro klamis al gambi: Qua maxim importas del membri dil korpo?
Kompreneble, co esas me' ta qua esas la maxim granda inter ni. Donez olu.

La gambi devis abandonar la libro a la cerebro, qua esas superba e forta.
Kelka dii pose la gambi mortis pro lo' e do la cerebro mortis pro hungro.


------------------------


Moyshe vizitis la Zen-mastro Koudou "la sen'hema" e questionis lu pri co.
Audinte la rakonteto ed la sonjo di Moyshe, la mastro respondis a Moyshe:

Ka tu remarkis ke ca rakonteto esas un del maxim bela rakonteti Sufismal?

Ka tu havis la sonjo quale .....
La gambi devis abandonar la libro a la cerebro, qua esas superba e forta.
Kelka dii pose la gambi mortis pro lo' e do la cerebro mortis pro hungro?
Lore tu havas posibleso por tua nirvano .... Ul'die tu vere esos apud me.

Co esas ma pro ke la gambi portadis la cerebro ad'ube la manjajo existis.
Nulu savabas ke la gambi anke vivas sur kelka vitamini de savi del libro.

La korpo darfas vivar sub la kondiciono ke l'omna membri di korpo laborus
harmonioze. Anke la cerebro mem superba ne povas vivar sen la kondiciono.

Japonia prosperas pro ke onu vere tendencas respektar mem porteri' nur se
li laboras honeste. Cerebri multe importas, ma anke gambi egale importas.
Hike en multa kompanii fakte trovesas prezidanti qui ne recevis autentika
edukado en universitati. Tamen lo ne esas probabla en la socii Ocidental.
La socio esas vere forta e sana nur kande l'omna membri recevas respekti.

La gambi anke vivas sur respekti, quo esas la vitamini de savi del libro.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Mielo says:
Kara Bebson, nun mi devas konfesi sincere ion. Por mi ne ĉio estas nun klara kion vi skribas ĉi tie.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
> Kara Bebson, nun mi devas konfesi sincere ion.
Kara Bebson, nun me devas sincere konfesar ulo.
> Por mi ne ĉio estas nun klara kion vi skribas ĉi tie
Por me' ne omno esas nun suficante klara pri to quon vu skribas hike.

Ups! Pardonez me pliz!
Quankam Esperanto ed Ido esas parenta ( familiale relatanta) lingui,
oni ne komprenas reciproke kande li(oni) paroleskas pri serioza temi.
Me deziris montrar ca kolda fakto. Ma vi Esperantisti tote ne bezonas
komprenar Ido, pro ke Ido esas extreme minoritatal linguo, ka No?
Do ni Idisti esforcez skribar Ido tam facile komprenebla por Esperantisti
kam posibla, tale ke ni povez apartenar ad'minime a la komuna kulturo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cxio pasas says:
Mi havas la saman problemon de mia kuzino Mielo. Mi ne komprenas komplete kion Bebson diras. Bedauxrinde...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Bedaŭrinde, ankaŭ mi...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Mielo... tia diskuto agrablas al mi ĉar vi parolas laŭ la agordo de via koro. Estas ĉiam bela kiam ni eltrovas ke iu loĝas en nia koro. Estas tiel same bela kiam ni sukcesas vivi en la koro de iu. Estas duoble bela kiam tiu vivado okazas egale en la koroj de du personoj samtempe. La vera amikeco naskiĝas ĉiam de natura elekto de du liberaj pesonoj por libere vivi kaj kunvivi sen ia ajn altrudo, eĉ rilate al la tempo.
La vera amo postulas nenion... la vera amikeco postulas nur la amo kio vivas en nia kor'...
Mi esperas ke miaj vortoj trovu vian koron plena je paco kaj feliĉo.... amike, pitagore, RAŜI
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Raŝi vi skribis pri grandaj verojj. :-) Jes, la vera amo postulas nenion, sed malgraŭ la vero ni ĉiam ŝatus havi interesiĝon de nia amato. Ĉu ne ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Jes Mielo! Ni ŝatus... sed la vera amo ne esperas la interesiĝon de la alia flanko, ĝi nur vivas malgraŭ la kontraŭaĵoj.... La problemo estas ke ni ordinare forgesas ke la alies amo ne estas kiel la nia kaj ni devas ĉiam respekti la manieron ke la aliulo amas. Vere ni povas suferi por la nereciproka sento en tia grado kia ni kelkefoje deziras.... La vivo estas tiel.... Nia respekto ĉiam rikoltas bonajn fruktojn!
La mondo estas giganta, la vera amo... senfina!
Ne ĉagrenu vin por ke vi ne havas la tempon, kiun vi volus, por viaj geamikoj. Kiam vi trovos ĝin viaj veraj amikoj scios ke tio estas "la plej bono de vi"! Vi Mielo, kiu ordinare parolas el via koro, ne trovos malfacilecon por tuŝi la koron de iu, soifanta animo, el viaj amrilatoj! Eĉ se tiu tempo sekundas.
Mi adiaŭas vin amike, pitagore, dankeme ĉar ĉiam, post viaj vortoj, oni vidas rideton :-). Ĝis alia minuto via tempo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Dankon kara Raŝi :-) Mi ŝatas viajn mesaĝon vere.

Mi demandis jam iam, bonvolu klarigi al mi: kia estas la pitagora saluto ? Mi estas vere scivolema :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Esta nur kutimo mia! Mi estas instruisto pri matematiko kaj en mia profesia agado mi akiris admiron al tiu matematikisto kiun la mondo konas kiel PITAGOROn. Kiam mi salutas pitagore mi nur reliefas la gravecon de la logiko, universaleco kaj la filozofio en mia vivo. Mia partopreno en la edukado de infanoj, adoleskantoj, ktp vekas, en mia koro, sento de feliĉo por labori por konstruado al pli bona homaro. Mi ŝatas vivi laŭ la Pitagora devizo "Eduku viaj infanoj kaj vi ne bezonos puni viajn adoltojn" Bona semajno por vi Mielo! Estu feliĉa! Ĝis alia momento.....
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...