Mielo Published on June 9, 2009
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
Mi estas en la SES
Posted on July 14, 2009
36 comments (latest 4 months ago)
Mi volis jam demandi antaŭ longe
Posted on July 8, 2009
37 comments (latest 4 months ago)
Kial ni ne havas tempon por niaj geamikoj ?
Posted on July 6, 2009
41 comments (latest 4 months ago)
Kio estas via opinio ?
Posted on June 19, 2009
73 comments (latest 5 months ago)
La mano
42 comments (latest 5 months ago)
Hol van az a nyár ? - Kie estas tiu somero ?
Posted on June 4, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Édes - Dolĉa - Kaj mia hodiaŭa tago (por la psikologistoj)
Posted on June 3rd, 2009
8 comments (latest 6 months ago)
Vi helpu verki ! Bonvolu :-)
Posted on May 31, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Mókus és a 40+: Dunántúli sláger (Prilaborado)
Posted on May 29, 2009
8 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 595 times

La mano

Tuesday June 9, 2009 at 10:50AM

La longaj, blankaj virfingroj sur la foto inspiras min. Miaj pensoj flagras, fluetas kiel papilioj. Mi imagas, kiel la belaj fringroj ludas sur mia kolo... Miaj okuloj estas fermitaj kaj mi sentas kiel ili milde karesas mian kolon, ŝultron, orelojn .....ha ....... Ili malrapide migras sur miajn lipojn, mi scias ke ili sentas la sopiron. La sopiron kio estas videbla kaj sentebla .....

42 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
belaj frazoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
:-)

Ĉu belaj ?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 6 months ago.
Viktoro says:
kie estas tiu foto?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
sur mia ekrano :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Haa, finfine vi malkaŝis la sekreton...

Ĉu vi povas komputile labori rigardante tiun sugestian bildon?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
:-)))

Jes. Estas pli bone labori inter agrablaj cirkostancoj, ĉu ne ? :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas streĉi la nervojn de viroj. Mi havis tian samklasulinon, kiu fakte tamen havis nenian amrilaton ĝis la abiturientiĝo...

Ŝi estis aminde ruza, neakirebla amantino por ĉiu knabo en la klaso...

Eĉ nun mi havas kontakton kun ŝi, kompreneble platone... :-) :-) :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kial mi volus streĉi nervojn de la viroj ? Mi nur skribas senkulpe ĉi tie en mia blogo. :P

Laci, ĉu vi pensas ke mi ne povas havi amrilaton ? :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Tute ne! Ankaŭ mia samklasanino estus povinta, sed ŝi ŝatis eksciti knabojn. Mi tre amis ŝin, ŝi estis (-as) kara kaj petola, kiel vi. :-) :-) :-)

Tion mi pensis en senco ŝerca...

Knabinoj kelkfoje por ŝerco vekas la dezirojn de knaboj. Ekde la antikvo... :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi ne estas tia (tiu?) knabino. Mi estas tute serioza, plenkreska virino. :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Nu, kompreneble. Vi nur vekis en mi memoron pri mia junaĝo. :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Lacikám, vi estas junulo :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Ankaŭ mi pensis tion, ĝis la junulinoj, ĝuste konvenaj por mi, ne komencis nomi min "oĉjo". :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
á ! :-) Mi tuj estis "onjo" kiam mia filo nakiĝis. Niaj gefiloj maljuniĝas kaj ili majunigas ankaŭ nin :-))
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 6 months ago.
V I Z I László* replies:
Tamen, ne la junuloj, konvenaj por vi, diris al vi, ke "onjo", nur la infanoj. Al mi diras "oĉjo" dek-ok jaraj junulinoj, kiujn mi tute povus imagi kiel miajn fianĉinojn. :-) :-) :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
:-))))))

Kaj ili tute povos bedaŭri tion ke ili ne volis vin nun :-) La junuloj ne alte taksas la verajn valorojn :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Uff! Tiu noveleto vekas la animon (kaj tion, kio ne estas animo...) Krome, por hispanlingvanoj, "lipoj" estas incite dubsenca...
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Same por hungaroj... :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
ejnye-bejnye :-)
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Viktoro replies:
kara Manolo,

Ŝajnas al mi ke ne necesas esti hispanlingvano por kapti la metaforon, ĉu ne? ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Sed en la hispana, la metaforo estas multe pli evidenta ĉar temas pri unu sola vorto: unu vorto, du konceptoj metafore similaj... ;-)

En esperanto kaj en la angla temas pri du malsamaj vortoj. Do, mi ne certas pri la efiko de la metaforo en aliaj lingvoj, he, he...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
he, he

Nekredeble ! :-) Mi skribas ĉi tie simple pri miaj impresoj kiujn mi havis rigardante la foton. Kaj vi parolas jam metaforoj.
Nu, mi ne povas sekreti ke mi havis kelkajn senkulpajn erotikajn pensojn. Sed metaforoj ! Bah ! :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Nu, la lingvo embarasis min...

Kurioze, por "lingvo" kaj "lango" ni uzas saman vorton en la hispana... ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ankaŭ ni, en la hungara. Ĉu eble ni estas lingvparencoj ? :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Ne kurioze! Same en la hungara!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
V I Z I László* edited this comment 6 months ago.
Mielo replies:
Estis neniu metaforo !!!!!!!!!!

Do :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Sed Manolo ! Mi pensis simple pri miaj lipoj kiuj estas sur mia vizaĝo kaj mi uzas ilin manĝi.

Viroj ! :-)))
Posted 6 months ago. ( permalink )
Fred Machaon says:
Belan tekston .
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
Feliĉe, kara mia lernantkunulo vi komprenas min :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Kari Uimipro says:
... amina acido ....
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
ĉu acida vinbero ?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dolors says:
Mi sxatas via artikolon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Dankon :-) Ankaŭ mi ŝatas viajn fotoj, vian paĝon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cxio pasas says:
Mi tradukis vian belan tekston en la malagasan kaj montris gxin al mia amiko la bestkuracisto de Manakara. Li lauxdis vin, sed rimarkis ke tiujn samajn vortojn povus diri la bubalinoj kiam li auxskultumas ilin...

Sen ia dubo lia profesio enmetigxis tiel interne en sia cerbo ke li cxion tradukas auxtomate al la bestkuracista lingvo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cxio pasas edited this comment 6 months ago.
Mielo says:
ĉu bestkuracisto ? ......ĉu bubalinoj ?...... dankon :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Jen, vi tute konfuzis cetere prudentajn "virbovojn", ili ne komprenas platonajn sentojn... :-) :-) :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ĉefe la manakaraj virbovoj :-))))

Nu, mia kuzo sukcesis fuŝi mian etoson :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 6 months ago.
Cxio pasas replies:
Kuzineto tre kara la mia: Via etoso ne estas fuŝebla, kaj malpli per stultaĵoj de kamparano.
Nenio povas fuŝi la freŝecon de viaj pensoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Belan tekston, kiu certe ne ekestos sen erotikaj pensoj... kaj eble ankau intencoj...
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Fakte. Sed mi absolute ne komprenas vian akuzativon (BelaN tekstoN)..
Ĉu ĝi estas "akuzativo de postulo", kiel en elipsaj frazoj similaj al ĉi tiuj:

Panon! (Oni donu panon!)
Pacon! (Ni postulas pacon, faru pacon!)
Monon aŭ vivon! (Cedu vian monon aŭ vian vivon!)

Mi pensas, ke vi volis nur aserti, ke (tio estas, tiu teksto estas) bela teksto.
Por tio sufiĉas nominativo. Kaj subjekto, kaj predikativo (nomvorta parto de la predikato)
staras en nominativo, ankaŭ se la frazo estas elipsa (nekompleta).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 5 months ago.
Ivica Truto replies:
Dankon!
Verŝajne mi estis laca: temas ne pri intenco sed simple eraro. Devus akribi : bela teksto..
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ankaŭ mi dankas vin kaj petas vian pardonon pro mia harfendado.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...