Hieraŭ mi estis en kunveno kion oni organizis pro naskiĝtago de Zamnhof. La orgaznisitoj sendis ĉ. 200 invitojn. Krome mi partoprenis 10 homoj la plej juna partoprenanto estis ĉ. 75 jaraĝa. Mi reprezentis la junularon...hmm...Do, la esperantistoj kiujn mi ekkonis hieraŭ estis tre karaj kaj simpatiaj kaj mi aŭskultis kiel ili interparolis pri la malnovaj eventoj, renkontiĝoj, ekskursoj.

Mi bedaŭras ke ĉi tie, en mia urbo kvazaŭ ĉesis la Esperanta vivo. Kion ni povus fari ? Ankaŭ mi ne havas nek tempon nek forton ke mi komencu organizi ion. Ĉiuj kuras, la vivo estis akcelita. Kaj finfine, eble la celo, ke ni povu renkontiĝi kaj interparoli kun eskterlandoj Esperante plenumiĝis. Kial mi devus renkontiĝi hejme kun samlandanoj ke ni interparolu pri la Esperanto gepatrlingve ?

Tamen, mi estis malgaja.