Mi staris apud la aŭto kaj sentis teruran malvarmon. En la Grandarbaro estis malhela kaj granda silento. Mi aŭdis nur kelkajn bruojn kiujn Péter kaŭzis dum li entombigis la hundon. Mi rigardis la brilpuran ĉielon kaj pensis pri la Mama kiu kuŝas ĉi tie, ne tro malproksime.... Mi kuris tre multfoje en ĉi tiu arbaro, sed okupiĝis pri la tombejo neniam. Kiel mi kurus poste ĉi tie ?

Ankaŭ en la loĝejo estas silento. .... kie estas la hundo ?... Kaj matene....mi ofte deziris, ke finfine mi ne devu promeni ĉiumatene, ankaŭ tiam se neĝas, pluvas aŭ mi simple ne havas humoron....

Nun, ĉio estas bizara.