Mi vivas simple, ne malfeliĉe, ĉe mi ĝojas pro diversaj aferoj. Mi ĝuas la vivon vere. Mi laboras, renkontiĝas kun miaj geamikoj, promenas kun la hundo, kuiras, vizitas la hispanan kurson (jujjjjj !!! hodiaŭ mi devas lerni vere !!). Do, mia vivo estas normala. Sed io mankas. Estas granda diferenco inter miaj sentoj. Kiam mi renkontiĝas kun vi, mi sentas....kvazaŭ mi alvenus hejme.......... Jes. Provu imagi ! Vi estas infano kaj devojiĝis en la arbaro. Vi sentas malvarmon, timas en la fremda, malhela medio. Vi serĉas la vojon. Vi estas malsata, soifa, laca. Kaj finfine vi ektrovas la elirejon. Post longa tempo vi alvenas hejme. Viaj gepatroj atendas vin jam, brakumas, kisas vin kaj ili tre ĝojas pro vi. Vi sentas nekredeblan trankvilon. Ĉio estas en ordo. Vi ne devas timi, vi sentas vin mem sekure, povas okazi nenio problemo. Vi scias ke oni amas vin kaj vi estas amata. Vi ne devas esti singarda, ekzistas iu kiu admonas vin. Nu, la sento estas sama, kiam mi estas kun vi. Forlasu min neniam.