Mi divenis ke mi fartas bone en la tombejo. Mi malkovras ĝin malrapide, mi ne vojeraras jam, mi memfide piediras inter la tomboj. Nia tombejo estas belega aŭtune. La tomboj estas en la fama Granda Arbaro, sub centjaraj kverkoj. Nun, aŭtune la arbaroj havas diversajn belajn kolorojn, ĉie estas multaj floroj. Kaj estas silento.Mi gvatas min kaj konstatas ke mi ne estas malgaja kaj ne timas la morton. Ĉio estas kalma. Hodiaŭ mi pentris la literojn sur tombejo de miaj geavoj. Mi promesis jam al Mama ekde jaroj, sed mi havis neniam tempon. Nun mi havas.... Dum mi pentris la literojn per nigra farbo sur la malnova ŝtono mi ensuĉas odorojn de la aŭtunaj floroj. Mi pensas pri miaj geavoj kiujn mi ne konis.....Apud multaj malnovaj tomboj estas eta benko. Inter ili estas jam kiuj renversiĝis, ili estas trouzitaj, rustaj. Antaŭ longe la homoj havis tempon sidi tie...nun ni kuras ĉiam ĉie. Mi ne estas malgaja, sed sentas grandan trankvilon. Mi kredis ĉiam ke nur la maljunulinoj vizitas la tombejon ofte. Eble mi ne devus ankoraŭ. Hmmm...