About this blog

  • 104 posts
  • 32 166 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 3rd, 2009

La Plenluno kaj mi

Lumo de la Plenluno vekis min subite je la tria horo. Estis stranga sento. Kaj mi sciis ke mi duondormas. Mi rigardis la arĝentan lumon sur mia litotuko kio estis la unusola lumo en la malhela ĉambro kaj sentis ke nun komenciĝas mia nova vivo.
La nova Luno kaj mi..... Mi devas lerni kiel mi faru multe da aferojn, sed - vi ridetu trankvile :-) - mi sentis ke la Luno estos ĉiam apud mi kaj forlasas min neniam. Hmm.. kiel la Luno povas subteni min ?
Mi ne memoras pri kio mi pensis ankoraŭ. Mi ekdormis denove.





Published at 11:11 ( 19 comments / 101 visits )
This post is public

October 16, 2009

Ambaŭ

"Mindketten csak téged szeretünk - én is, te is."
(Fodor Ákos)

Ni ambaŭ nur amas vin - kaj mi, kaj vi.







Published at 06:50 ( 4 comments / 184 visits )
This post is public

September 23, 2009

Bela aŭtuno

La vetero estas preskaŭ somera sed io jam estas en la aero. Matene nebulo flugas sur la kampo kaj vespere estas 10 gradoj C. Sed tage sunas belege, ankaŭ mi promenas volonte iomete manĝopauze rigardante la aŭtonajn florojn. Sur la ĉefplaco multe da homoj (ĉu neniu laboras ???), en la fontanoj kolomboj banas kaj infanoj ludas.
Sur la benko paro sidas. Mi iomete envias ilin. Certe enamiĝinta paro ĝuas la belan veteron kaj kompanion de unu la alia. Ho, romantiko ! :-)
Kiam mi iras antaŭ ili la virino diris ion kion mi ne komprenis kaj la viro respondis: "Lófaszt ! Mindenhová a férjeddel mégy, baszki ! " Hm.... romantiko... La esprimoj kiujn li uzis ne estas tro belaj kaj karaj. La "lófasz" estas parto de la ĉevalo, kion....hmm... la besto uzas kiam ĝi volas ekzemple urini... mi ne provas traduki ĝin nun. La esenco: "Vi iras kun via edzo ĉien." La lastan vorton de lia frazo mi tute ne ŝatus traduki, ĝi estas vulgara, malbela esprimo rilate al la seksa akto.
Nu, mi ekskuis mian kapon kaj iris pluen sed mia antaŭa sento forflugis iomete.







Published at 11:06 ( 15 comments / 258 visits )
This post is public

September 8, 2009

Kial vi amas min ?

"Mi ne scias. Mi neniam pensadis kial mi amas vin." Vi respondis sufiĉe rapide. Kaj mi iris al la banĉambro kontente.
Kompreneble, ankaŭ mi ŝatus aŭskulti kiel ĉiuj virinoj ke mi estas bela, ŝaĝa, ĉarma. Jes, aminda :-) Kaj mi ofte ŝatus se vi estus iomete pli romantika. Sed mi vere estis kontenta pro via respondo. Se vi respondintus alie mi ne amus vin. Vi ne estus vi. Jes, mi povus vicigi dum horoj kial mi amas vin. Kaj mi ĉiumomente povus diri al vi romantikajn, amajn frazojn. Sed vin ne interesus. Vi estas tia, kia. Kaj mi amas vin pro tio.

La vivo estas simpla, ĉu ne ?





Published at 08:13 ( 47 comments / 383 visits )
This post is public

August 27, 2009

Futbalteamo de Debrecen en Ligo de Ĉampionoj !

Post 14 jaroj denove estas hungara futbalteamo en la Ligo de Ĉampionoj ! Kaj ĝi estas teamo de mia urbo Debrecen. :-) Marde la tutlando zelotis al la teamo en Budapeŝto ke ili venku ankaŭ la bulgaran ĉampionon post la svedaj kaj estonoj . ( En nia urbo - kie ludas jam dum 5 jaroj la hungara ĉampiono ne ekzistas tauĝa stadiono ludi laŭ postuloj de la UEFA.) 18.000 zelotoj vojaĝis al Budapeŝto el Debrecen. Inter ili ankaŭ mi, kiu diris ankoraŭ lunde ke mi ne estas stulta vojaĝi tutnokte. :-) La atmosfero estis tre bona, vere la tutlando ĝojis pro la sukceso. Zelotoj de la diversaj futbalteamoj nun forgesis ilian teamon kaj honeste zelotis pro la hungara ĉampiono.



Hodiaŭ estos la loto kie ni ekscios ke nia teamo en kiu grupo daŭrigos la ludon. Kompreneble neniu atendas ke ili venkos ekzemple la Barcelonon. :-) Ni ne povas aĉeti famajn internaciajn ludistojn, la klubo estas malriĉa. Por ni jam estas vere granda sukceso ke la teamo estas inter la plej bona 32 teamoj. Ni atendas ke ni vidos bonajn futbalmatĉojn kun la plej bonaj futbalteamoj. (Espereble Víctor zelotos apud mi se ni fifine ludos kun la Barcelono :-) )

Nu, ek nu Loki ! :-)

La grupoj:

1. FC Barcelona (ESP)
2. Liverpool FC (ENG)
3. Chelsea FC (ENG)
4. Manchester United FC (ENG)
5. Sevilla FC (ESP)
6. AC Milan (ITA)
7. Arsenal FC (ENG)
8. FC Bayern München (GER)
-------------------------------------------
9. Olympique Lyonnais (FRA)
10. FC Internazionale Milano (ITA)
11. Real Madrid CF (ESP)
12. PFC CSKA Moskva (RUS)
13. FC Porto (POR)
14. AZ Alkmaar (NED)
15. Juventus (ITA)
16. Rangers FC (SCO)
-------------------------------------------
17. Olympiacos CFP (GRE)
18. Olympique de Marseille (FRA)
19. FC Dynamo Kyiv (UKR)
20. VfB Stuttgart (GER)
21. ACF Fiorentina (ITA)
22. Club Atlético de Madrid (SPA)
23. FC Girondins de Bordeaŭ (FRA)
24. Beşiktaş JK (TUR)
--------------------------------------------
25. VfL Wolfsburg (GER)
26. R. Standard de Liège (BEL)
27. Maccabi Haifa FC (ISR)
28. FC Zürich (SUI)
29. FC Rubin Kazan (RUS)
30. AFC Unirea Urziceni (ROU)
31. APOEL FC (CYP)
32. Debreceni VSC (HUN)
Published at 11:34 ( 38 comments / 314 visits )
This post is public

August 23, 2009

Pafklik

Do, mi dankas ankaŭ ĉi tie,pro tio ke mi havis okazon partopreni iomete en laboro de la Pafklik. Mia tasko estis eta sed la rezulto plaĉas ankaŭ por mi :-) Mi gratulas al la knaboj kaj deziras al ili ĉion bonan kaj multajn sukcesojn.

http://www.ipernity.com/doc/39805/5757592





Published at 23:19 ( 20 comments / 200 visits )
This post is public

August 3rd, 2009

Ĉu laŭ vi ....

... ekzistas tipa nacia konduko ? Aŭ eco. Oni diras ke la germanaj estas malvarmaj,sobraj, ĝisfundaj kaj raciaj, la anglaj estas malvarmsangaj, la italaj, hispanaj estas ardaj, la orientaj estas ĝentilaj kaj karaj. La usonaj estas memfidaj. Mi ne scias kion oni diras pri la hungaraj. Sed mi pensas ni estas gastamoj, nin interesas multe da aferoj. Ne estas hazarde ke multe da famaj hungaraj investistoj ekzistis kaj ekzistas. Ni estas amikemaj, rektaj, sinceraj. Do, mi ne volas laŭdi mian nacion. :-) Certe ankaŭ ĉi tie ekzistas multe da diversaj homoj, kiel ĉie. Sed mi kredas ke vere ekzistas tipaj naciaj kondutoj kiuj karakterizas la homojn. Do, mi devus esti simila kiel estas la germanaj. :-)





Published at 18:43 ( 64 comments / 644 visits )
This post is public

July 14, 2009

Mi estas en la SES

Somera Esperanto Semajno. Ankaŭ por mi estas iomete nekredeble, sed mi estas en Esperanto renkontiĝo en Slovakio. Mi interparolas jam dum 5 tagoj nur Esperante. Mi sciis ankaŭ ĝis nun ke la Esperanto vivas, sed ĉi tie mi ĉiutage uzas ĝin ne nur virtuale.

Do, se mi ne misvojaĝos tute en Bratislavo - kiel tiam, kiam mi veturis ĉi tien - mi rakontos al vi ankoraŭ pri miaj travivaĵoj.

Nun, mi iros al rapkoncerto ..... hmmm.... :-)





Published at 18:33 ( 36 comments / 524 visits )
This post is public

July 8, 2009

Mi volis jam demandi antaŭ longe

Kio estas via plej malnova memoraĵo ?

Mi memoras pri urso kiu murmuris kaj venis al mi kaj mi ege ektimis. Poste mi jam ne timis la ludurseton kiun mi ricevis Kristnaske kiam mi estis ĉ. 3 jaraĝa. Sed tiam ĝi ŝajnis kiel granda monstro al mi.
Mi havas ankoraŭ kelkajn malklarajn memoraĵojn. (Mi memoras pri kuba jupo, mi kredas ke ĝi estis mia.) Sed ili estas nur ĉifonaĵoj.



Published at 18:10 ( 37 comments / 472 visits )
This post is public

July 6, 2009

Kial ni ne havas tempon por niaj geamikoj ?

Kaj kial ni havas tempon por neniu kaj nenio ?

Nuntempe mi komencas kredi, ke nur mi havas liberan tempon. Se mi "plendas" - ĉar mi plendas laŭ miaj geamiko - ke kial ili ne serĉas min aŭ kial ili ne respondas pro miaj mesaĝoj mi ricevas la sekvontan frazon: "Mi estas(estis,estos) okupita". Kial nur mi ne estas okupita ??? Kio tute ne estas prava, ĉar mi laboras malmole en mia laborejo, poste ankaŭ hejme sed mi ĉiam havas sufiĉan tempon penis pri miaj geamikoj. Nuntempe, mi jam sentas min malkomforte kiam mi serĉas ilin. Ĉu eble mi ne estas jam la malnova ? Ĉu mi estas enuiga, ĉangrena ? Ĉu mia persono ne estas jam interesa ? Kion mi faris ? Kio sanĝiĝis ? Ĉio estas nekredeble por mi.
Mia juna kolegino antaŭ tri semajno naskis belegan bebon. Ŝi nun estas depresia. Ŝi pensas ke ŝi ne estas bona patrino, ŝi ne estas taŭga okupiĝi pri la bebo. Nun ŝi iras al ĉiu tage al la hospitalo, al la psikologisto kaj sia patrino okupiĝas pri la bebo kiun ŝi tute forgesis. Mi legis, ke la depresio estas kemia, genetika malsano. Do, ŝi estas senkulpa. Mi bedaŭras la bebon, mi bedaŭras ŝin. Mi pensadas kiel mi povus helpi al ŝi. Mi demandis ankaŭ miajn kolegojn kiel ni povus helpi al ŝi, sed ĉiuj estis tute indiferentaj.

En kiu mondo ni vivas ? Kaj kial ni vivas ?

Published at 16:12 ( 41 comments / 581 visits )
This post is public

June 19, 2009

Kio estas via opinio ?

Ĉu ekkoni lingvon perfekte kaj poste uzi ĝin aŭ kiam vi konas jam iomete la regulojn kaj kelkajn vortojn uzi ĝin tuj ?

Hieraŭ mi interparolis kun mia kara amiko pri la lingvlernado. Li diris, ke laŭ li, li malŝparis jam multe da tempo por lerni lingvojn aŭtodidakte. Nun li sentas ke li devas trovi instruiston kiu instruus por li la Esperanton perfekte - kompreneble, legante dume esperantlingvajn librojn - kaj poste okupiĝi pri la nacia kaj internacia Esperanto-vivo, partopreni en kongresoj, esti ano en la Pasporta Servo, ktp. Mi diris al li, ke ankaŭ laŭ mi estas grave ke ni studu la gramatikon kaj a vortojn sed dume ni daŭre devas uzi la "vivan" lingvon. Laŭ mi, la plej bona praktio estas se vi uzas ĝin ĉiutage kaj ĉefe se vi parolas voĉe kun aliaj.
Kiam mi lernis lingvojn - rusa, angla, hispana - neniam sukcesis al mi tio, kio nun sukcesas. Post kelkaj monato de lernado mi kuraĝis skribi on internaciaj retpaĝoj kaj ĉefe ke mi kuraĝis interparoli voĉe kun eksterlandoj. Kompreneble, mi havas ankaŭ nun multe da eraro. Mi devus okupiĝi pri la gramatiko ĉar mi ofte forgesas regulojn aŭ miksas ilin. Sed mi pensas ke mi lernis multe dum la vivaj interparoladoj. Kaj mi volas ofendi neniun kiu entuziasmas pro la movado kaj samideaneco, sed por mi la plej grava estas tio, ke mi libere kaj facile povas komuniki kun iu ajn esperantisto en la tutmondo. Mi ne diras ke sen eraroj, sed kompreneble. Mi estas dankema pro tio ke mi havis okazon paroli voĉe en la Dua Vivo, ke mi povas partopreni en la lingvkursoj kie ni daŭre interparolas pri diversaj temoj.

Do, ni ne konsentis. :-)

Published at 05:35 ( 73 comments / 1192 visits )
This post is public

June 9, 2009

La mano

La longaj, blankaj virfingroj sur la foto inspiras min. Miaj pensoj flagras, fluetas kiel papilioj. Mi imagas, kiel la belaj fringroj ludas sur mia kolo... Miaj okuloj estas fermitaj kaj mi sentas kiel ili milde karesas mian kolon, ŝultron, orelojn .....ha ....... Ili malrapide migras sur miajn lipojn, mi scias ke ili sentas la sopiron. La sopiron kio estas videbla kaj sentebla .....

Published at 10:50 ( 42 comments / 548 visits )
This post is public

June 4, 2009

Hol van az a nyár ? - Kie estas tiu somero ?

Simple, nur por mi :-) Mi kantis ĝin en la aŭto hodiaŭ matene. Estis granda trafiko.



Kimnowak: Hol van az a nyár

Hol van az a nyár, hol van a szerelem drágám?
Szárnyaid már a zaciban, angyalkám.
Baj van, baj van hajba kaptál rajtam,
Hát lelépek,
Nem találok szavakat hidd el,
S már nem is keresek.

Mit jöhet még?
Te kezeidből etetsz, ha gyűlölsz
S pokoli szép, ahogy szerelmesen hátba szúrsz

Baj van, baj van, tejben-vajban a kés,
Én ebből nem kérek
Nem találok szavakat, hidd el
S már nem is keresek

Tudom, a szíved vérzik értem
S a könnyed partot mos

Mikor egy startpisztollyal könnyedén lő belém a sportos sors

Baj van, baj van, a torta habbal,
Meg a mesék, na ég veled
Nem találok szavakat hidd el
S már nem is keresek

Baj van, baj van, már a hajnal
Nem melletted kelt fel
Nem találok szavakat, hidd el
S már nem is keresek!

Hol van az a nyár,
Hol van az a szerelem drágám?



Published at 06:09 ( 4 comments / 357 visits )
This post is public

June 3rd, 2009

Édes - Dolĉa - Kaj mia hodiaŭa tago (por la psikologistoj)



Kimnowak: Édes

Megőrjít a hangod a telefonban, kiszárad a szám.
Egy szívroham, ahogy nyílik az ajtó, és kattan a zár.
Siess, siess, siess! Érzem, hogy elönt a láz.
Ügyes, ügyes, ügyes. Elindul velem a ház.

Kés a nyelved, szakítsd fel bőröm bársonyát!
Érzem, a vér mézédes illata a fejembe szállt.
Gyere vegyél, vegyél, vegyél! Ma éjjel a tiéd vagyok.
Gyere egyél, egyél, egyél, ma mindent neked adok!

Édes, gyere és sodorj a mélybe!
Édes, hát meríts a fénybe!
Talán csak egy pont a mindenség,
S egy pillanat az öröklét.
Édes, hát kérlek, most ne törd szét!

Forró eső vagy, lassú méreg, éhség a neved.
Megszökni késő, leszokni rólad nem lehet.
Egy ölelés, ölelés, ölelés - ma mindenem neked adom.
Egy lövés, lövés, lövés hasít át a hajnalon.

Édes, gyere és sodorj a mélybe!
Édes, hát meríts a fénybe!
Talán csak egy pont a mindenség,
S egy pillanat az öröklét.
Édes, hát kérlek, most ne törd
Kérlek, most ne törd,
Kérlek, most ne törd szét!
Csak egy pillanat az öröklét.
Gyere és sodorj a mélybe!
Gyere és meríts a fénybe!
Édes, hát kérlek, most ne törd szét.
Gyere és sodorj, gyere és sodorj,
Gyere és taszítsd a fénybe!
Édes, csak egy pillanat, csak egy pillanat,
Csak egy pillanat az öröklét.
Gyere, kérlek, most ne törd szét!

Published at 11:37 ( 8 comments / 265 visits )
This post is public

May 31, 2009

Vi helpu verki ! Bonvolu :-)

Vi, miaj karaj geamikoj ĉiuj estas lertaj, saĝaj kaj bonhumoraj. Vi venu kaj daŭrigu verkon de nia kato Milokula. Nun, mia kapo estas iom malplena sed mi fidas vin :-) La tasko estas eksterordinare grava ! Nu, nur serioze !

http://www.ipernity.com/blog/57082/155327/comment/5853616#comment5853616



Published at 15:19 ( 4 comments / 267 visits )
This post is public

Published at 04:52 ( 8 comments / 262 visits )
This post is public

May 27, 2009

Mi jár a fejedben ?- hmmm.. Pri kio vi pensas ?

Se vi konas la paĝon Facebook, vi scias ke tie estas demando en via paĝo: "Mi jár a fejedben ? Do, hungare. Mi ne povas traduki laŭvorte, eble ĝi signifas Esperante: "Pri kio vi pensas ? Kio estas en via kapo ?" Tie vi povas dividi kun aliaj viajn pensojn. Ankaŭ mi pensadis: kio estas en mia kapo ?, pri kio mi pensas hodiaŭ ? Estas malfacile esprimi :-) "Kő van a gyomromban." Ĝi ne estas bona ("En mia stomako estas ŝtono.") Ili demandis kio estas en mia kapo, menso. Do, se mi sentas ke estas ŝtono en mia stomako signifas ke io ne estas en ordo en mia kapo. :-) .....hmmm...."Mindenki félreért. A barátaim is. Hogyan magyarázzam meg, ha senki sem ért ?Semmi sem sikerül ma. Megbántottam akit legjobban szeretek. Megbántottam akiket legjobban szeretek. Miért nem értenek ők meg engem ?...blablabla..." Kompreneble, vi ne komprenas min. Kial ?? Kiam la hungara estas mondlingvo ! :-) Nu. "Ĉiuj miskomprenas min. Ankaŭ miaj geamikoj. Kiel mi klarigu, se neniu komprenas min ? Hodiaŭ sukcesas nenio. Mi ofendis la homon, kiun mi amas la plej bone. Mi ofendis ĉiujn, kiujn mi amas la plej bone. Kial ili ne komprenas min ?" Do, estas granda kaoso en mia kapo. La eta diablo diras en mia kapo: "Mielo ! Ne okupiĝu pri ili ! Ili ne komprenas vin. Ili serĉu vin se ili volas ion..." Sed mi scias ke mi ne pravis tute. Sed ankaŭ ili ne ! Kial la vivo estas tia malfacila ? Kaj kial ili demandis pri kio mi pensas ? :-)

Misfortuna tago - neatenditaj aferoj
Misfortuna tago - neatenditaj…

Mi drinkos ruĝan vinon.

Published at 17:13 ( 19 comments / 266 visits )
This post is public

May 19, 2009

Mi estas naiva ankoraŭ

Malgraŭ mia 89 jaraĝa mi estas naiva. Mi fidas al ĉiuj. Mi estas tro malfermita. Ne eble, sed certe. Mi kredas ke ĉiuj estas fidinda. Se iu estas jam iomete kara mi tuj kredas ke estas sincera sia interesiĝo. Ĉefe se iu serĉas min komence ĉiam, ĉie. Mi fidas al amikecon tro frue. Mi devas esti pli suspektema kaj ne cedi al ĉiuj ke estu tro proksime al mi. Mi povus eviti multajn seniluziigojn. Sed...ĉu vivi ĉiam suspekteme ? Ĉu kredi ke ne ekzistas homoj kies amikeco vere estas sincere kaj seninterese ? (Alia demando, ke ĉiuj homoj volas ion. Amon, amikecon, materiaĵojn...do neniu estas seniteresema..ankaŭ mi ne..) Hmmm.....Mi ne povas esti alia. Nek pli saĝa nek pli suspektema. Do, mi devas scii, ke mi desapontiĝos kelkfoje kaj neniam suferi poste. Malbonfarti pro neniu. F.diris al mi ofte ke mi estu nervoza pro neniu kaj mi okupiĝu pri neniu. F pravas ĝenerale ĉar li estas saĝa kaj li amas min. :-) Mi povas jam rideti. La konkludo estas ke mi devas plurfoje pensadi pri F. :-)



Published at 14:01 ( 53 comments / 733 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 next →

( 104 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Mielo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...