Mi devas presenti min al la samideana komunumo de Ipernity. Mi nomiĝas Majka (angle "Micah") kaj estas origine de la usona ŝtato Kansaso, kvankam mi loĝas aktuale en la ŝtato Indiano, kie mi studas ĉe kvakera religia seminario, en ĝia programo de "MDiv" (Majstro de Dieco).

Mi estas kvakera ministro, vojaĝante precipe en usono ankoraŭ, inter kvakeroj tie ĉi. Post' ĉi tiu semestro ĉe la seminario, mi planas reeniri al Kansaso (kaj la najbaraj ŝtatoj de Oklahomo kaj Nebrasko) por servi al la kvakeraj eklezioj de tiu regiono, kiel ministro "nomada." Mia plano je ĉi tiu momento estas akiri biciklon de vojaĝo kaj bicikli per la regiono, malrapide vizitante la diversajn ekleziojn kaj homojn de la regiono Grandaj Ebenaĵoj.

Mi ekscitiĝas pri la ebleco de partopreni kun esperantistoj de la tuta mondo, interŝanĝonte ideojn, spertojn kaj amikecon. Mi loĝas en parto de la mondo kie preskaŭ ne estas aliaj verdaj homoj, kaj kiel esperantisto mi sentiĝas iom izolata. Do, bonvolu skribi al mi el via, eble pli loĝantarplena parto de esperantujo!