"La Mondo Staras Kiel Unu Sola" - Prelego en Berlino - Esperanto version of Obama's speech in Berlin, Comments have been translated into English By Jes Ja Eblas - Jul 26th, 2008 at 3:53 am EDT

"La mondo staras kiel unu sola" - Barack Obama - Berlino, Germanio 24a de Julio, 2008

Dankon al la civitanoj de Berlino kaj al la popolo de Germanio. Mi dankas al Kanceliero Merkel kaj al Ministro de Eksterlandaj Aferoj Steinmeier pro iliaj bonvenigoj hodiaŭ pli frue. Dankon al Urbestro Wowereit, al la Berlina Senato, al la polico, kaj precipe al vi ĉiuj mi dankas pro tiu bonvenigo.Mi venas al Berlino same kiel multaj el miaj samlandanoj venis antaŭe. Ĉi-vespere mi parolas al vi ne kiel prezidentkandidato, sed kiel civitano - fiera civitano de Usono, kaj de la mondo. Mi konscias, ke mi ne similas la usonanojn, kiuj antaŭe parolis en ĉi tiu urbego. La vojaĝo, kiu kondukis min ĉi tien, estas apenaŭ kredebla. Mia patrino naskiĝis en la koro de Usono, sed mia patro pasigis sian junaĝon prizorgante kaprojn en Kenjo. Lia patro - mia avo - estis kuiristo, domservanto por Britoj. Je la pinto de la malvarma milito, mia patro decidis, kiel tiom da aliaj en la forgesitaj anguloj de la mondo, ke lia sopiro - lia revo - postulis la liberecon kaj ŝancon promesatajn de la okcidento.

Sekve li verkis leteron post letero al universitatoj tra Usono ĝis iu ie respondis lian preĝon por pli bona vivo. Tial mi estas tie ĉi. Kaj vi estas tie ĉi ĉar ankaŭ vi scias tiun sopiron. Ĉi tiu urbo, el ĉiuj urboj, scias la revojn pri libereco. Kaj vi scias ke la nura kialo, pro kiu ni staras tie ĉi ĉivespere estas, ĉar viroj kaj virinoj el niaj nacioj renkontiĝis por labori, por strebi, kaj por suferi por tiu pli bona vivo. Nia estas partnereco, kiu vere komenciĝis ĉisomere antaŭ sesdek jaroj, je la tago, kiam la unua usona aviadilo alteriĝis ĉe Tempelhof. Tiun tagon, la plejparto de ĉi tiu kontinento ankoraŭ restis en ruinoj. La rubo de ĉi tiu urbo ankoraŭ ne estis uzata por konstrui muron. La sovetia ombro blovis tra Orienta Eŭropo, dum en la okcidento Usono, Britio kaj Francio kalkulis siajn perdojn, kaj pripensis, kiel la mondo povus esti refarota. Ĉi tie estas, kie la du flankoj renkontiĝis. Kaj je la 24ª de junio en 1948 la komunistoj elektis blokadi la okcidentan parton de la urbo. Ili blokis manĝaĵojn kaj provizojn al pli ol du milionoj da germanoj provante estingi la finan flamon de libereco en Berlino.

La grandeco de niaj fortoj ne estis matĉo por la multe pli granda sovetia armeo. Kaj tamen retiriĝo ebligus komunismon marŝi tra Eŭropo. Kie la lasta milito finiĝis, alia mondmilito povus facile komenciĝi. Estis nur Berlino, kiu malhelpis tion.Kaj ĝuste tiam la aertransporto komenciĝis - kiam la plej granda kaj la plej neverŝajna savo en la homa historio alportis manĝaĵon kaj esperon al la popolo de ĉi tiu urbo. La sorto malfavoris sukceson. Dum la vintro, densa nebulo plenigis la ĉielon, kaj multaj aviadiloj estis devigataj reveni nefaligintaj la bezonatajn provizojn. La stratoj, kie ni staras, estis plenaj je malsataj familioj malhavantaj komforton pro la malvarmo. Sed en la plej mallumaj horoj la popolo de Berlino tenadis la flamon de la espero brulanta. La popolo de Berlino rifuzis rezigni. Kaj iun aŭtunan tagon centmiloj da Berlinanoj venis tien ĉi, al Tiergarten, kaj aŭdis la urbestron petegi al la mondo ne rezigni pri libereco. “ Estas nur unu eblo,” li diris. “ Ni staru kune unuigitaj ĝis kiam ĉi tiu batalo estos gajnita... La homoj de Berlino parolis. Ni faris nian devon, kaj ni volas daŭre fari nian devon. Homoj de la mondo: nun vi faru vian devon… Homoj de la mondo, rigardu Berlinon!” Homoj de la mondo - rigardu Berlinon! Rigardu Berlinon, kie germanoj kaj usonanoj lernis kunlabori kaj fidi unu la alian malpli ol tri jarojn post kiam ambaŭ renkontiĝis sur la batalkampo.

Rigardu Berlinon, kie la persistemo de la popolo renkontis la donacemon de Marshall-plano kaj kreis germanan miraklon; kie venko kontraŭ tiraneco estigis NATOn, la plej grandan aliancon iam ajn formatan por defendi nian komunan sekurecon. Rigardu Berlinon, kie la kuglaj truoj en la konstruaĵoj kaj la malfestaj ŝtonoj kaj kolonoj apud Brandenburga Pordego insistas, ke ni neniam forgesu nian komunan homecon. Homoj de la mondo - rigardu Berlinon, kie muro malkonstruiĝis, kontinento unuiĝis, kaj historio pruvis, ke neniu defio estas tro granda por mondo, kiu staras kiel unu sola. Sesdek jaroj post la aertransporto, ni estas denove alvokataj. Historio kondukis nin al nova krucovojo, kun nova promeso kaj nova danĝero. Kiam vi, germanoj, malkonstruis tiun muron - muro kiu dividis Orienton kaj Okcidenton; liberecon kaj tiranecon; timon kaj esperon - muroj falis tutmonde. Ekde Kievo ĝis Kaburbo, prizonaj barakaroj estis fermataj, kaj la pordoj de demokratio estis malfermataj. Merkatoj malfermiĝis ankaŭ, kaj la disvastigo de informoj kaj teknologio reduktis barierojn al ŝanco kaj prospero. Dum la 20a jarcento instruis nin, ke ni kundividas komunan destinon, la 21a rivelis mondon pli interplektitan ol iam en la homa historio. La disfalo de la Berlina muro alportis novan esperon. Sed tiu sama proksimeco estigis novajn danĝerojn - danĝeroj, kiuj ne povas esti haltigataj de landlimoj aŭ pro distanco trans oceanon. La teroristoj de la 11a de septembro 2001 komplotis en Hamburgo kaj trejniĝis en Kandaharo kaj Karaĉio antaŭ ol mortigi milojn en ĉiuj partoj de la terglobo kaj sur la teritorio de Usono.

Jam nun, aŭtoj en Bostono kaj fabrikoj en Pekino degeligas la glaciojn en La Arkto, trafante marbordojn en la Atlantiko, kaj alportante senpluvecon al bienoj de Kansas ĝis Kenjo. Nebone sekurigita atommaterialo en la eksa Sovetunio, aŭ sekretoj de sciencisto en Pakistano povus helpi por konstrui bombon, kiu eksplodus en Parizo. La papavoj en Afganio fariĝas la heroin-drogo en Berlino. La malriĉeco kaj perforto en Somalio bredas la morgaŭan terorismon. La genocido en Darfur hontigas la konsciencon de ni ĉiuj. En ĉi tiu nova mondo, tiaj danĝeraj fluoj flugas pli rapide ol niaj penoj por haltigi ilin. Pro tio ni ne povas toleri esti dividataj. Neniu nacio, sendepende de sia grando aŭ potenco, kapablas sola venki tiajn defiojn. Neniu el ni povas nei ĉi tiujn minacojn, aŭ eviti respondecon kontraŭbatali ilin. Tamen, ĉe la foresto de sovetiaj armeaj veturiloj kaj de terura muro, jam fariĝis facile forgesi ĉi tiun veron. Kaj se ni estas honestaj inter ni, ni scias ke foje, ĉe ambaŭ flankoj de Atlantiko, ni iom post iom disiĝis, kaj forgesis nian kundividitan destinon. En Eŭropo, la vido ke Usono estas parto de io, kio misiĝis en nia mondo, anstataŭ esti forto, kiu helpas ĝustigi ĝin, iĝis bedaŭrinde tro ofta. En Usono estas voĉoj, kiuj mokas kaj neas la gravecon de la Eŭropa rolo en nia sekureco kaj en nia estonteco. Ambaŭ vidoj maltrafas la veron - ke eŭropanoj hodiaŭ havas novajn taskojn kaj prenas pli da respondeco en kritaj mondopartoj; ĝuste kiel usonaj militbazoj konstruitaj en la pasinta jarcento ankoraŭ helpas defendi la sekurecon de ĉi tiu kontinento, tiel nia lando ankoraŭ multe oferadas por libereco ĉirkaŭ la terglobo.

Jes, estis diferencoj inter Usono kaj Eŭropo. Sendube estos ankoraŭ diferencoj. Sed la taskoj de tutmonda civitaneco daŭre kunigas nin. Ŝanĝiĝo de gvidantaro en Vaŝingtono ne forigos ĉi tiun taskon. En ĉi tiu nova jarcento, usonanoj kaj eŭropanoj egale devos fari pli - ne malpli. Partnereco kaj kunlaboro inter nacioj ne estas elekto; estas unu vojo, la sola vojo, por protekti nian komunan sekurecon kaj antaŭenigi nian komunan homecon. Tial la plej granda danĝero el ĉiuj estas permesi, ke novaj muroj apartigu nin. La muroj inter malnovaj alianculoj ambaŭflanke de Atlantiko ne povas resti. La muroj inter la landoj kun la plej multon kaj tiuj, kiuj havas la malplej multon ne povas staradi. La muroj inter rasoj kaj triboj; indiĝenoj kaj enmigrintoj; kristanoj kaj islamanoj kaj judoj ne povas staradi. Ĉi tiuj nun estas la muroj, kiujn ni devas malkonstrui. Ni scias, ke ili falis antaŭe. Post jarcentoj da tumulto, la popoloj de Eŭropo formis Union de promeso kaj prospero. Tie ĉi, ĉe la bazo de kolono konstruita por marki venkon en milito, ni renkontiĝas meze de Eŭropo paca. Muroj disfalis ne nur en Berlino, sed ankaŭ en Belfasto, kie protestantoj kaj katolikoj trovis manieron kunvivi; en Balkanoj, kie nia Atlantika alianco finis militojn kaj alportis sovaĝajn militkrimulojn al justico; kaj en Sud-Afriko, kie la strebo de kuraĝaj homoj venkis rasapartismon. Do historio memorigas nin, ke muroj povas esti malkonstruataj. Sed la tasko neniam estas facila.

Vera partnereco kaj vera progreso bezonas konstantan laboron kaj daŭran oferon. Ili postulas kundividi la taskojn de evoluigado kaj diplomatio; de progreso kaj paco. Ili postulas alianculojn, kiuj volas aŭskulti unu la alian, lerni unu de la alia kaj, antaŭ ĉio, fidi unu la alian. Tial Usono ne povas turniĝi internen. Tial Eŭropo ne povas turniĝi internen. Usono ne havas pli bonan partneron ol Eŭropon. Jam estas tempo por konstruadi novajn pontojn tutmonde tiel fortajn kiel tiuj, kiuj ligas nin trans la Atlantiko. Jam estas tempo por kuniĝi, per konstanta kunlaboro, fortaj institucioj, kundividita ofero, kaj tutmonda sindevontigo al progreso, por plenumi la defiojn de la 21a jarcento. Estis ĉi tiu spirito, kiu igis aertransportajn aviadilojn aperi en la ĉielo super niaj kapoj, kaj homojn kunveni ĝuste kie ni staras hodiaŭ. Kaj ĉi tiu estas la momento, kiam niaj nacioj - kaj ĉiuj nacioj - devas alvoki tiun spiriton denove. Jen la momento, kiam ni devas venki terorismon kaj elsekigi la fonton de ekstremismo, kiu subtenas ĝin. Ĉi tiu minaco estas reala kaj ni ne rajtas nei nian respondecon kontraŭbatali ĝin. Se ni sukcesis estigi NATOn por submetigi Sovetunion, ni povas aliĝi al nova kaj tutmonda partnereco por malmunti la retojn, kiuj atencis en Madrido kaj Amman; en Londono kaj Balio; en Vaŝingtono kaj NovJorko. Se ni sukcesis venki en batalo de ideoj kontraŭ la komunismo, ni kapablas stari kun la plejmulto de islamanoj, kiuj malakceptas la ekstremismon, kiu kondukas al malamo anstataŭ al espero. Jen la momento, kiam ni devas renovigi nian deziron venki la teroristojn, kiuj minacas nian sekurecon en Afganio, kaj la ŝakristojn, kiuj vendas drogojn en viaj stratoj. Neniu bonvenigas militon.

Mi agnoskas la grandegajn malfacilaĵojn en Afganio. Sed mia lando kaj viaj havas intereson, ke la unua celo de NATO preter eŭropaj landlimoj estu sukceso. Por la popolo de Afganio, kaj por nia kundividata sekureco, la laboro devas esti farata. Usono ne kapablas fari ĉi tiun sole. La afganaj homoj bezonas niajn trupojn kaj viajn trupojn; nian subtenon kaj vian subtenon por venki Talibanon kaj Al-Kaedon, por evoluigi sian ekonomion, kaj helpi ilin rekonstrui sian nacion. Ni tro multon riskas kaj ne eblas foriri nun. Jen la momento, kiam ni devas renovigi la celon de mondo sen atomarmiloj. La du superpotencoj, kiuj alfrontis unu la alian trans la muro de ĉi tiu urbo venis tro ofte tro proksime al detruo de ĉio, kion ni konstruadis kaj ĉio, kion ni amas. Foriginte tiun muron ni ne devas stari neniofarante kaj rigardi la antaŭenigon de la disvastigo de mortigaj atomarmiloj. Jam venis la tempo sekurigi ĉiujn nesekurajn atommaterialojn; haltigi la disvastigon de atomarmiloj; kaj redukti la provizojn da armiloj el alia epoko. Ĉi tiu estas la momento por komenci la laboron konstrui la pacon de mondo sen atomaj armiloj. Jen la momento, kiam ĉiu nacio en Eŭropo devas havi la ŝancon elekti sian propran estontecon sen la ombroj de la pasinteco. En ĉi tiu jarcento, ni bezonas fortan Eŭropunion, kiu profundigas la sekurecon kaj prosperon de ĉi tiu kontinento, dum ĝi etendas sian manon eksterlanden.

En ĉi tiu jarcento - en ĉi tiu urbo el ĉiuj urboj - ni devas malakcepti la pensmanieron el la malvarma milito de la pasinteco, kaj provi kunlabori kun Rusio, kiam ni povas, defendante niajn valorojn, kiam ni devas, kaj serĉante partnerecon, kiu etendiĝas tra ĉi tiu tuta kontinento. Jen la momento, kiam ni devas konstrui sur la riĉeco, kiun malfermataj merkatoj kreis, kaj kundividi ties avantaĝojn pli juste. Komerco estas fundamento de nia kresko kaj tutmonda evoluado. Sed ni ne povos daŭrigi ĉi tiun kreskon, se ĝi favoras la malmultajn, kaj ne la multajn. Kune, ni devas forĝi komercon, kiu vere rekompencas la laboron, kiu kreas riĉecon, per seriozaj protektoj por nia popolo kaj nia planedo. Jen la momento por komerco, kiu estas libera kaj justa por ĉiuj. Jen la momento, kiam ni devas helpi respondi la alvokon al nova tagiĝo en Mezoriento. Mia lando devas stari kun via kaj kun Eŭropo sendante rektan mesaĝon al Irano, ke ĝi devas rezigni siajn atomajn ambiciojn. Ni devas aprobi la libananojn, kiuj marŝis kaj sangis por demokratio, kaj la israelanojn kaj palestinanojn, kiuj serĉas sekuran kaj daŭrantan pacon.

Kaj malgraŭ pasintaj diferencoj nun estas la momento, kiam la mondo devus subteni la milionojn da irakanoj, kiuj provas rekonstrui sian vivon, ĝuste kiam ni transdonas respondecon al la iraka registaro kaj fine ĉesigi ĉi tiun militon. Jen la momento, kiam ni devas renkontiĝi por savi ĉi tiun planedon. Ni decidu, ke ni ne lasos al niaj infanoj mondon, kie la oceanoj altiĝas kaj malsatego disvastiĝas kaj teruraj ŝtormoj ruinigas niajn landojn. Ni decidu, ke ĉiuj nacioj - interalie mia propra - agos kun la sama graveco de celo kiel via nacio, kaj reduktos la karbonon, kiun ni eligas en nian atmosferon. Jen la momento por redoni al niaj infanoj ilian estontecon. Ĉi tiu estas la momento stari kiel unu sola. Kaj jen la momento, kiam ni devas doni esperon al tiuj postlasitaj en tutmondiĝinta mondo. Ni memoru, ke la malvarma milito naskiĝinta en ĉi tiu urbo ne estis batalo por lando aŭ trezoro. Antaŭ sesdek jaroj la aviadiloj, kiuj flugis super Berlino ne faligis bombojn; male ilin liveris manĝaĵon, kaj karbon, kaj sukeraĵojn al dankemaj infanoj. Kaj en tiu montro de solidareco, tiuj pilotoj gajnis pli multon ol militistan venkon. Ili gajnis korojn kaj mensojn; amon kaj lojalecon kaj fidon - ne nur de la homoj en ĉi tiu urbo, sed de ĉiuj, kiuj aŭdis la historion pri tio, kion ili faris ĉi tie. Nun la mondo rigardos kaj memoros tion, kion ni faras tie ĉi - tion, kion ni faras ĉi-momente. Ĉu ni etendos nian manon al la homoj en la forgesitaj anguloj de ĉi tiu mondo, kiuj sopiras pri vivo markata de digno kaj ŝanco; de sekureco kaj justeco? Ĉu ni liberigos la infanon en Bangladeŝo el malriĉeco, ŝirmos la rifuĝinton en Ĉado, kaj elpelos la skurĝon de AIDOSO en nia tempo? Ĉu ni subtenos la homajn rajtojn de la disidento en Birmo, la bloganto en Irano, aŭ la voĉdonanto en Zimbabvo? Ĉu ni donos signifon al la vortoj “ neniam plu” en Darfuro? Ĉu ni agnoskos, ke ne estas pli potenca ekzemplo ol tiu, kiun ĉiu el niaj nacioj projektas por la mondo? Ĉu ni malakceptos torturon kaj subtenos la principon de la jurŝtato? Ĉu ni bonvenigos enmigrintojn el diversaj landoj, kaj deturniĝos de diskriminacio kontraŭ tiuj, kiuj ne similas nin aŭ havas alian religion ol ni, kaj tenos la promeson de egaleco kaj la oportuneco por ĉiuj niaj homoj?

Homoj de Berlino - homoj de la mondo - Jen nia momento! Jen nia tempo! Mi scias, ke mia lando ne perfektigis sin mem. Foje, ni klopodas subteni la promeson de libereco kaj egaleco por ĉiuj niaj popoloj. Ni faris erarojn, kaj estas tempoj, kiam niaj agoj tutmonde ne respondis niajn plej bonajn intencojn.Sed mi ankaŭ scias, kiom multe mi amas Usonon. Mi scias, ke dum pli ol du jarcentoj, ni penas - kontraŭ granda kosto kaj grandaj oferoj - formi pli perfektan union; serĉi, kun aliaj nacioj, pli esperplenan mondon. Nia fideleco neniam estis al iu aparta tribo aŭ reĝlando - efektive, ĉiu lingvo estas parolata en nia lando; ĉiu kulturo lasas ĝian impreson sur la nia; ĉiu vidpunkto estas esprimata en nia publikaj placoj. Tio, kio ĉiam unuigas nin - kio ĉiam kuraĝigas nian popolon; kio logis mian patron al usonaj marbordoj - estas aro da idealoj, kiuj parolas pri aspiroj kundividataj de ĉiuj homoj: ke ni povu vivi sen timo; ke ni povas paroli kaj kunveni kun iu ajn, ke ni voĉdonas kaj elektas religion laŭ nia deziro. Ĉi tiuj estas la aspiroj, kiuj ligis la destinojn de ĉiuj nacioj en ĉi tiu urbo. Ĉi tiuj aspiroj estas pli grandaj ol io ajn, kio apartigas nin. Estas pro ĉi tiuj aspiroj, ke la aertransporto komenciĝis. Estas pro ĉi tiuj aspiroj, ke ĉiuj liberaj homoj - ĉie - fariĝis civitanoj de Berlino. Estas en la serĉo de ĉi tiuj aspiroj, ke nova generacio - nia generacio - devas fari sian markon sur la mondo. Homoj de Berlino - kaj homoj de la mondo - la skalo de nia defio estas granda. La vojo antaŭen estos longa. Sed mi venas antaŭ vin por diri, ke ni estas la heredantoj de klopodoj por libereco. Ni estas popolo de apenaŭ kredebla espero. Kun okulo al la estonteco, kun persisto en niaj koroj, ni memoru ĉi tiun historion, kaj respondu nian destinon, kaj denove refaru la mondon. Dankon, Berlino. Dio benu vin!