Kiam vi miras de ekstera vidpunkto nian voĉdonan procezon kaj la debatojn de nia politikaj debatoj, vi ne-usonanoj devas scii ke ni usonanoj vivas en tre malsimila ĉirkaŭaĵo informaĵa ol la plejparto de la mondo.

Specifike, vi devas scii ke la Usona novaĵ-medioj estas tre insulaj kaj propagandemaj. La informoj, kiujn recevas ni per la televido kaj radio estas ofte ne-faktaj kaj eĉ intence kreantaj falsan mondperspektivon de la homoj loĝantaj en Usono. Nepre inter la plej famaj eksemploj de la mensogema novaĵaro usona estas la kanalo FOX, kiu forte laboras por kapti la mensojn de la homoj kaj krei falsan perspektivon. Aktuale ili prilaboras konvenki al miaj samlandanoj ne voĉdoni por Obama, "klarigante" kial li estus tre malbona prezidanto - inter alie, ĉar li estas socialista radikala, volas ŝteli la voĉdonon (precize tio, kion volas fari la opozicio!) kaj havas ligilojn kun teruristoj!

Mia popolo estas tre facile konfuzigita, ĉar la novaĵaro estas tiel praktikada en ruzi kaj mistifiki nin. Mi ne pretendas senkulpigi al mia popolo, sed mi kredas ke ĉiuj eksterlandanoj devas scii: Dank' al forta laboro ĉe la imperiistoj/riĉuloj de Usono, ni vere loĝas en malsama mondo ol vi.