Bonaŭgura Sonĝo

  Ĉio en la mondo estis ankoraŭ vualita de obskura mallumo, tamen la edzo jam vekiĝis delonge kaj neniel povis reendormiĝi. Ne plu povante elteni sian silentadon, li ekvokis sian edzinon kun puŝo: "Vekiĝu, vekiĝu do." La edzino sin turnis kaj malklare grumblis: "Estas ankoraŭ frue. Kion vi kriaĉas? Mi dormemas morte. Lasu min dormi kviete." Sed la edzo ne volis cedi. Li ŝovis la manon sub ŝian litkovrilon kaj ekpinĉis ŝin je la brako dum tiu ĉi volis endormiĝi denove: "Vekiĝu, vekiĝu, mi petas."
  "Kio okazas?" La edzino ekkoleriĝis, pene malferminte la gluemajn palpebrojn, "Ĉu oni venas por dekapigi vin? Vi ne volas dormi, kaj ankaŭ ne lasas la aliajn dormi kviete. Vere damninde!" Furioziĝinte, ŝi pafis insultadon al li kvazaŭ maŝinpafilo.
  "Ne koleru, ne koleru! Mi ĵus faris sonĝon tre strangan." La edzo pardonpetis kun humila tono.
  "Ĉu vi sonĝis, ke diabloj venas por manĝi vian koron?" La edzino rompis liajn vortojn blasfeme, "Diru morgaŭ. Lasu min plu dormi momenton."
  "Ne. Mi volas rakonti al vi ĝuste nun. Mi ne povas atendi ĝis morgaŭ." Insistis obstine la edzo.
  "Kion vi sonĝis?" Konsciante la obstinecon de sia edzo, la virino vole ne vole cedis.
  "Mi sonĝis, ke pluvegas kaj okazas granda inundo. Ĉie estas akvo. Pro tio oni devas retiriĝi sur tegmentoj aŭ sinkroĉi sur altaj arboj. Subite, Trezorulo, nia filo, falis en la akvon de la tegmento, kie ni staras. Povante trovi nenian metodon por savi lin, ni nur gape rigardis lin barakti vane en la akvo kun korŝira vekrio de malesperiĝo. Baldaŭ lin englutis la akvo. Dum nia dolora lamentado, io flosis al ni. Ĝuste kiam ĝi flosis preter nia tegmento, mi kaptis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas nigra ĉerko. Scivole, ni tiris ĝin el la akvo kaj malfermis la kovrilon. Ni ekvidis eksteratende, ke nia filo kuŝas morta en a ĉerko. Mia koro rompiĝis kaj mi ne plu povis deteni min de ekplorego. Je tio mi vekiĝis. Vekiĝinte, mi neniel povis eltiri min de la imago, ke la sonĝo estas tre bonaŭgura. Vi scias ke laŭ la libroj pri sonĝoj, ĉiu el la akvo, ĉerko kaj mortinto aŭguras riĉaĵon, tamen mi vidis ilin tri unufoje. Ĉu vi havas kontraŭan opinion?"
  "Jes. Ankaŭ mi konsentas kun vi." Nun la edzino multe pli mildiĝis. Ŝi estis granda kredanto je sonĝaŭguroj. Eble ankaŭ ŝi ekscitiĝis de la bonaŭgura sonĝo farita de la edzo.
  "Jes, granda riĉaĵo trafos nin!" La edzo ĝoje krietis, "Eble nia antaŭnokta decido portos al ni riĉaĵon. Ĉu vi ankoraŭ dubas pri nia decido?
  "Humm... Ne, ne plu. Ni agu laŭ via decido. Sed mi havas proponon. Ĉu ne nia filo dronis en via sonĝo? Eble li ja estas la honorulo por la riĉaĵo. Do ni lasu lin elekti la loteriajn biletojn. Ĉu vi konsentas?" Proponis la edzino.
  "Jes, ankaŭ mi tiel opinias." Konsentis la edzo, "Ne aliaj, nur tia decido. Morgaŭ ja estos dimanĉo. Nia filo ne vizitos lernejon. Tio estos oportuno por li iri. Sed ĉu vi certas, ke li povos tion fari?" ekdubis la edzo.
  "Kial ne? Li ja proksimiĝos al dudek jaroj, kaj lernas en la lasta jaro de la supera mezlernejo. Ĉu li ne kapablas tion fari? Estu trankvila!" La edzo diris decideme kaj senhezite, "Kaj krome, plej bone mi iru kun li. Vi sola restu en la hejmo oferi incencbastonojn por la Mamono, ĉu bone? La sonĝon faris vi, do vi restu hejme por adorkliniĝi antaŭ Li. Tiel Li certe volontos beni nin!"
  "Jes, mi agu laŭ via decido." Post momenta pripenso, la edzo konsentis.
  "Nu ni denove endormiĝu. Ni laboradas tuttage kaj vere bezonas bonan ripozon." Dirante, la edzino sin turnis for de la edzo kaj baldaŭ ekronketis nehasteme. Sed tamen, la edzo refoje eksuferis de la sendormeco. Diversaj pensfadenoj entrudiĝis en lian cerbon, kaj li neniel kapablis reteni sin de tumultaj penseroj. Subite, venis al li bona ideo, ke li eknombru por kvietigi sian menson. "Unu, du, tri... cent, cent unu... mil... dekmil..." Bedaŭrinde tio ne helpis. Li jam nombris ĝis dek mil, tamen en lia cerbo ankoraŭ sonis zumado. Povante fari nenion kontraŭ tio, li do devis forrezigni la antaŭan esperon kaj lasis cedeme la pasintan travivaĵon speguliĝi antaŭ liaj okuloj.
  Li estis denaska kamparano honesta kaj neklerita. Kvankam li sin kaĝigis en la kampoj preskaŭ tutajn jarojn, tamen lia enspezo nur sufiĉis por vivteni la tri buŝojn kaj subteni sian filon lerni en lernejo. Dank' al la politika malfermiĝo kaj permeso, ke oni povu sin riĉigi per ĉia laŭleĝa metodo, multaj kamparanoj riĉiĝis ĉi lastajn jarojn. Sorĉate de tio, li prunteprenis 1500 jŭanojn el banko kaj fondis porkejon, sed pro manko de tekniko, neatendita plago trafis lian porkejon kaj ĉiuj porkidoj mortis dum duonmonato. Pro tio, li suferis perdon de mil jŭanoj. Tio estis granda fatalaĵo al li. Kiel li redonu la ŝuldon en la banko? Por likvidi sian ŝuldon, li devis trovi alian rimedon por enspezi monon. Li aŭdis, ke varoj en urbo estas multe pli malkara ol en lia hejmloko, kaj multaj homoj profitis de tia komerco. Do li decidis ankaŭ sin okupi pri tio en libertempo post prizorgado de siaj kampoj. Kun la restaj 500 juanoj en poŝo ĉe sia brusto, li veturis sola al la urbo por pruvi sian fortunon. Atinginte la cellokon, li tuj pravigis la informon, kaj eksentis memfidon pri la ĉifoja adventuro. Timante, ke oni postulon imposton de lin, li ne aŭdacas aĉeti en bazaro. Li aĉetis pakon da vestoj ĉe staplo en nehela angulo de iu strato kaj ŝtele glitis hejmen. Sed atinginte hejmen, li trovis kun indigno kaj malĝojo, ke en la pako la veraj vestoj ankoraŭ ne atingis trionon de liaj aĉetitaĵoj. La ceteraj estis nur eluzitaj tolpecoj. Englutinte sian koleron, li povis fari nenion ol forvendi tion je tre malalta prezo. Pro tio, li perdis preskaŭ ĉiun restan sumon. Tio korsuferigis lin tiel, ke li kuŝis duonmonaton sen dormi kaj manĝi bone.
  Antaŭ nelonge, li prunte kolektis 1500 juanojn kun granda malfacilo el siaj parencoj kaj amikoj por redoni la bankon. Ĝuste tiam, oni anoncis, ke por stimuli la mondeponemon de homoj, la Gubernia Banko decidis vendi loteriajn biletojn kun valoro de tridek juanoj. La mono por la biletoj estas deponitaj senintereze en la banko dum tri jaroj. Tamen se iu estas bonsorta, tiu povus eltiri por si koloran televidon, biciklon, lavmaŝinon kaj aliajn valorajn aparatojn. La iom malpli bonsortaj povus eltiri litkovrilon, veston, mantukon, lesivon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Maljunulo en lia vilaĝo nur aĉetis du biletojn, sed hazarde eltiris koloran televidon kun valoro de iom malpli ol 2000 juanojn. Tio vekis grandan sensacion en lia vilaĝo kaj la ĉirkaŭaj. Oni svarmis al la bazarloko por provi sian fortunon, kaj ne malmultaj sin profitigis. Vidante tion, ankaŭ li ektamburetis en la koro. Li ekvolis riski alifoje kaj pripensis pri tio dum kelkaj tagoj. Ju pli li pensis, des pli li sentis sian konkludon prava, ke li ja povos akiri varojn kun valoro de almenaŭ 1500 juanoj se li aĉetos la biletojn per la tuto de 1500 juanoj. Forvendinte la eltiritajn varojn, li povus kaj likvidi la ŝuldon kaj havos deponitan sumon en la banko. La preciza kalkulo revigligis lin. Li babilis al sia edzino pri tio multfoje, sed tiu ĉi timemulino ĉiam kontraŭstaris. Nur en la antaŭa nokto ŝia obstineco ekŝanĉeliĝis, kaj ŝi finfine heziteme konsentis. Laŭ lia decido ili iros al la bazarloko por ĝui sian fortunon en la sekva tago. Post tiu ĉi sonĝo, lia decido pli kaj pli plezurigis lin. Li ege sopiradis al la tagiĝo.
  Finfine mateniĝis. Tuj post kiam la koko kantis triafoje li haste ellitigis sian edzinon kaj tiu ĉi pretigis matenmanĝon kun dormemaj okuloj. Post rapida manĝo, ili tri unue sinturnis al la statuo de Mamono, oferis incensojn kaj flavajn paperojn brulige kaj kultojn genue antaŭ ol ili apartiĝis. Adiaŭinte siajn edzinon kaj filon, li revenis al Mamono kaj pie genuiĝis antaŭ Li. Kultante, oferante novajn incensbastonojn, kaj preĝante kun granda pieco, li dronas en granda feliĉo kaj revo. Eĉ al li ŝajnis, ke la ora ingoto en la mano de Mamono estus destinita por lia posedo.
  Kiam la suno proksimiĝis al la ĉiela zenito, li ne plu povis teni sin trankvila en la preĝado kaj kultado. Bruliginte novajn incensbastonojn en la incensujo, li hastis eksteren kaj tie rigardis al la malproksimo laŭ la ĉefa ŝoseo.
  Post iom da tempo, li trovis en sia vidkampo la filon alvenanta stumblante. En lia dorso estis io simila al paketo. Vidante tion, li ne sindeteneble ekzaltiĝis kaj supozis, ke la filo revenis por voki lin dum la edzino gardas la grandajn objektojn ne facile porteblajn. Li tuj revenis kaj hasteme sin pretigis por eliri kun ĉarumo.
  Transpaŝinte la sojlon, la filo ĵetis la paketon sur la teron kaj ankaŭ falsidiĝis senforte kaj senvorte. Haste malliginte la paketon, la patro trovis nenion krom iom da mantukoj kaj lesivo. Li ĵetis hastan demandon al la filo, "Kion ni eltiris krom ĉi tio?" Post longtempa hezitado, la filo respondis ankoraŭ anhelante: "Nur tiom... Tuj iru al la hospitalo... Mia panjo svenis... Mi dorse portis ŝin al la hospitalo kaj revenis... por... por la enhospitaliĝa kotizo..."
  Aŭdinte tion, la patro stuporiĝis kvazaŭ trafita de tondrego. Liaj oreloj ekzumis, kaj nigraj punktoj aperadis antaŭ liaj okuloj. Li senforte glitis suben kvazaŭ starante sur mola kotono. Pinĉante sian manplaton, li ekdemandis al la filo konfuzite, ĉu tio estas sonĝo...