Plej Grava Afero

Post mia unua kaj lasta rendevuo proponita de mia amikino, neeltenebla malĝojo ekokupis min. Enĉambriĝinte post mia hejmenreveno, mi mute ĵetis min en la liton ignorante la ameman saluton de mia kara patrino. Ĉe la renkontiĝo kun mia amikino, ŝi senpere esprimis sian korinklinon al mi. Mi do kontraŭvole fordankis ŝin pretekstante, ke nun mi ankoraŭ ne volas ĝeni mian kapon pri tia afero. Mi deziras nek edziĝi nek amatiĝi en la nuna tempo. Pri la detala kaŭzo mi tenis mian buŝon ferma malgraŭ ŝia obstina peto. Mi sugestis, ke ni estu ne geamantoj, sed nur ordinaraj geamikoj. Mi ankaŭ esprimis mian proponon, ke ŝi sin turnu al iu alia kaj kun tiu fondu feliĉan familion. Tiel kondutis mi tute kontraŭ mia volo. Verdire, ni jam geamikiĝis multajn jarojn ekde kiam mi instruis anglan lingvon. En la konstanta kontakto kaj interhelpo ŝi jam konkeris mian koron. Tamen mi ne povis ami ŝin, timante, ke ŝi suferos post nia eventuala geedziĝo. Pro la neeldireble malbeninda situacio mi ankoraŭ ne devas revi pri la edziĝo. Antaŭ tiu ĉi renkontiĝo ĉion malagrablan kaŝis la ŝajno, ke mi estas tia, kiaj estas la ordinaraj, tamen tiu neatendita forŝiro de la falsa ŝajno puŝis min multe pli profunden en la malĝoja abismo.
Ĝuste kiam mi kuŝante priploris mian malican sorton, mia patrino tenere vokis min. Venis amiko, ŝuldato de mia patro, por forpreni cent kilogramojn da greno. Mia patro ŝuldis de li cent juanojn kaj donacos tion kiel dankaĵon. Pri ĉio ĉi tia mi ne plu surpriziĝis, ĉar ofte tiel kondutis plej parte de liaj estimataj ŝuldatoj. Mi do indiferente pesis la grenon kaj metis la grensakojn sur lian ĉarumon. Ĉe lia afabla adiaŭo, mi revenis en mian ĉambron senvorte.
Post tio, mi deove okupis mian kuŝejon. Mi ne sciis, post kiom longe, min vekis ekfrapo de pordfolio kontraŭ la muro. Mia patro revenis kaj piede malfermis la pordon. "Ho, vi revenis. Jen varma akvo por lavi al vi la vizaĝon." Milda voĉo de mia patrino. "Kaj hodiaŭ venis Maljuna Li. Li forprenis la grenon."
"Jes, mi jam sciis," fridaj vortoj elflugis tra la lipoj de mia patro. "Ankaŭ mi promesis al Maljuna Wu (Ŭ), ke ni vendos al li la plej grandan arbon en nia korto kontraŭ kvindek juanoj. Eble li venos por dehaki ĝin en la sekva semajno."
"Kiom? Kvindej juanoj? Lastmonate oni volis aĉeti ĝin kontraŭ cent sesdek juanoj, sed vi rifuzis opiniante, ke lia oferata sumo estas ankoraŭ tro malalta. Ĉu vi forgesis?"
"Ne. Tion mi memoras. Sed vi scias, ke ni ŝuldas tricent juanojn al li. Li estas tre bonkora, dirante, ke ni ne hastu por redoni ĝin. Ni ja devas danki lin." Anstataŭ redoni, mia patro sciis nur danki, danki kaj dankaĉi!
Post momento, mia patrino ekparolis, "Hodiaŭ venis vendisto de vinagro. Ne havante monon, mi do ŝanĝis kvin kilogramojn da vinagro per du kilogramoj da maizgrajno."
"Kio? Ĉu vi eklernis malŝpari vidante, ke al ni jam ne plu mankas la greno ĉijare? Sen vinagro oni ankaŭ povas manĝi!" Eble la informo de mia patrino ŝokis lin, ke li ekblekis.
"Kio? Kiel ŝparema vi estas! Ni ŝparas, ŝparadas de jaroj. Kiom ni havigis al ni per ŝparado? Neniom krom ŝuldon kaj dankon senĉesajn!" Rebutis mia patrino. Strange, ŝi fariĝis kuraĝa ekde kiam oni ja ne sciis.
"Haj--" anstataŭ sia kutima furioziĝo, mia patro elspiris longan suspiron kvazaŭ trapikita balono.
Mi kuŝis senmove kun pretendo, ke mi endormiĝis. Sed mi neniel povis elteni kaj malhelpi la aŭdon de miaj oreloj. Kiel bone estus, se mi surdiĝus nenio-aŭdeble! Mi ja bone komprenis, kial li vespiris. Kvazaŭ nemovebla montego, la neniam likvidebla ŝuldo peze premis lin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn en nia familio. Foje, dum li estis iom pli bonhumora, mi aludis al li ŝerce: "Laŭ mia memoro, vi ekŝuldis en mia infanaĝo." Sed tamen, li respondis konfese, "Ne, malprave. Mi ekŝuldis ekde mia propra infanaĝo." Kvankam ĉiuj miaj familianoj laboradis diligente kaj elspezis ŝpareme, tamen ĝis nun ni ankaŭ ne sukcesis nin elliberigi el niaj ŝuldoj. En la mondo ĉiuj estas tro bonkoraj kontraŭ la monprunta peto de mia patro. Mi supozis, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke estas multe pli profitdone prunti monon al mia patro ol deponi ĝin en bankoj.
Dum miaj penseroj vagadis sencele kaj nehaltigeble, kontraŭ mia volo, murmurado de mia patro kaj klakado de abako rompis la mortan silenton. "...kaj du cent... kaj tricent..." Diable! Kiam li fermos sian buŝaĉon! "... kaj... kaj... kvinmil kvarcent dudek! Sume kvinmil kvarcent kaj dudek juanojn ni ankoraŭ ŝuldas. Ankoraŭ tiel multe!" Vespiris mia patro.
Momenton poste, susurado anstataŭigis lian veadon. Evidente li metis la kontlibron kaj abakon en ilian antaŭan lokon.
Forpasis longa tempo antaŭ ol li ekfrapetis je mia kruro. "Filĉjo, ĉu vi dormas?" Post mia neado, li daŭrigis, "Mi aŭdis, ke vi rendevuis kun knabino. Ĉu vere?" Damninde, kiel li informiĝis pri tio!" Mi pensis en mi.
"Kiel vi informiĝis pri tio?" mi demandis.
"Kiel? Tian ĝojindan aferon vi povas kaŝi de mi?" Li ĝojplene respondis, "Filĉjo, verdire, tio tre plezurigis min. Kaj mi ankaŭ volas scii, kia estas ŝia sinteno. Se ŝi konsentas edziniĝi al nia familio, ne maltrankviliĝu pri la elspezo. Via Onklo Li, mia amiko, jam promesis prunti al mi du mil juanojn por via edziĝo. La alia mankantan sumon mi povas prunti de aliaj. Tion mi ja diris al vi multfoje delonge. Eĉ se ŝi ne konsentas, tio ne gravas. Maljuna Zhao diris, ke lia solfilino ankoraŭ atendas post via senprudenta rifuzo. Se vi konsentas, li promesis postuli malpli ol la aliaj. Mi opinias, ke lia filino ankaŭ estas taŭga. En niaj ĉirkaŭaj vilaĝoj, ĉu vi povas trovi la pli diligentan kaj pli plaĉan? Ĉu vi forgesas la onidiron 'Virino senklera, virino virta?' Kio estas via opinio pri tio?... Diru, kial vi ne malfermas vian buŝon? Vi ankoraŭ maltrankviliĝas pri nia ŝuldo kaj la elspezo? Ne necesas. Ne zorgu pri tio. Mi ĵuras al vi, ke mi povos redoni ĉiujn ŝuldojn en miaj lastaj jaroj. Nun kvankam mi aĝas iom pli ol sesdek jarojn, mi estas sana kaj forta, kaj mi povos almenaŭ labori daŭre dek jarojn. Mi certe ne postrestos la ŝuldon al vi. Kaj vi tute ne bezonas maltrankviliĝi pri la monsumo...Vi jam aĝas 28 jarojn, kaj vi scias klare, por viro dum sia tuta vivo la plej gravaj aferoj estas preni edzinon kaj konstrui domon. Se vi edziĝus, la domo ja estas nenio. Vi devs fondi vian familieton por ne malhonori niajn prapatrojn. Tio vere mordas nian koron, ke vi plurfoje fordankis la proponojn de svastinoj kaj eĉ de la knabinoj si mem pro via stultaj obstineco kaj zorgo pri nia ŝuldo. Tio vere mordis mian koron. Filĉjo, ĉu vi scias kion mi deziras nun? Mi vere envias tiujn, kiuj povas luli sian nepeton en la sino. Mi vere deziras vidi propraokule mian idetaron antaŭ ol mi eterne fermos miajn okulojn. Filĉjo, mia kara, estu obeema. Promesu do, ke vi plenumu la gravan aferon. Se vi jesas, mi kontentiĝos eĉ se mi oferos mian maljunan vivon. Bona filĉjo, diru jeson!"
Ne plu povante elteni la enuigan petadon, mi subite eksidis kaj respondis krude kun firma decido, "Paĉjo, mi promesu al vi, ke mi certe plenumos la plej gravan aferon. Ne plu zorgu pri tio!" Diable, eĉ mi mem konfuziĝis pri la signifo de mia "plej grava afero".
"Ho! bona filĉjo, obeema filĉjo! Mi vere ĝojas, ke vi konsentas finfine. Via antaŭa obstino vere donis al mi grandan malĝojon. Sed, bone, bone, bonege! Hahaha..."sekaj ridsonoj elŝprucis el la sendenta kaverno de lia ŝrumpa vizaĝo. Ha, li ankaŭ scipovis ridi! Kvankam pli orelpika ol orelplaĉa, tamen tio ja estis la unuafojo en mia memoro, ke li faras ridon!

Publikigita en ESPERANTA ĜARDENO, 1992