Ormonera Kolringo
--El miaj kutiozaj sonĝoj

Por partopreni la balon okazontan ĉe mia amikino, mi elprenis miajn plej bonajn vestaĵojn kaj min vestis. Kiam ĉio estis preta, mi rimarkis kun bedaŭro, ke ankoraŭ mankas al mi kolringo. Mi ja bezonas kolringon, ĉar tio estas nemankebla ornamaĵo por bela kaj moderna junulino kia mi. Tamen mi ne posedas tion pro mia malriĉeco. Ĉu prunti de iu alia? Tamen tio egalas nenion alian ol montri mian povrecon. Kion fari do? Mi ekcerbumis. Subite, venis al mi ideo bona, saĝa kaj eksterordinara! Mi havas unu oran moneron hereditan de mia avino. Kial mi ne faru kolringon el ĝi? Mi tuj ekagis. Mi prenis la ununuran oran moneron kaj ligis gin per ruĝa silka ŝnureto. Poste, mi ligis ĝin ĉirkaŭ mian kolon. Starante antaŭ spegulo, mi rigardadis min atente de antaŭe, malantaŭe kaj flanke, estante tre kontenta pri mia ĵus farita kolringo.
Bele vestita kaj bone ornamita, mi eliris al la balejo. Sed, io okazis... Ĉiuj preterpasantoj haltis kaj riverencis al mi, kvazaŭ al reĝino aŭ iu alia gravulino. Mi ne sciis, kial mi vekis ilian estimon, tamen ĉiuokaze mi staris kaj tenis min rekta kun afektita digno de nobelulino, dum ili riverencis kaj riverencadis kun granda estimo. Sed ĝuste kiam mi dronis en la neniam spertita fiereco, mi ekvidis, ke ankaŭ altaj etaĝdomoj ambaŭflanke de la strato sin ekinklinigas al mi. Mi ektimiĝis, ĉar mi konsciis, ke se la altaj konstruaĵoj falas kontraŭ min, tio estas la fino de mia juna vivo. Mi ekkuris por eskapi de la granda fatalaĵo-- la morto. Mi kuris, kuregis spiregante, per mia tuta forto, por eviti la morton, la fatalan pereon. Sed la konstruaĵoj antaŭ mi ankaŭ sin inklinis je mia preterkuro. Ŝajnis al mi, ke mi estas destinita al la fino. Mi des pli teruriĝis kaj pli rapide kuregis kun ero da espero, ke mi eskapu de la morto. Mi kuris, kuregis senhalte, freneze...
Finfine mi atingis sekuran lokon, kie neniu konstruaĵo sin klinis. Mi decidis ripozi momenton antaŭ ol ekiri al la balejo. Mi faris longan kaj komfortan elspiron kaj sidiĝis por ripozi, sed ĝuste tiam, mi subite rimarkis, ke mi perdis la oran moneron. Evidente mi faligis ĝin senrimarke dum mia kurego, tamen mi neniom sciis, kie mi perdis ĝin. Mi ĉagreniĝis, ĉar tio estas mia nura valoraĵo. Mi do senprokraste stariĝis kaj retropaŝis sur la stratojn pasitajn de mi. Ĉifoje, oni ne plu riverencis al mi, kaj ankaŭ mi ne plu zorgis pri tio, sed nur pri mia perdita kolringo. Mi serĉis kaj serĉadis zorgeme. Ho! mi denove vidis la kliniĝantajn konstruajojn kaj riverencantajn homojn! Tamen ili ne riverencis al mi, sed al iu alia. Scivole mi alpaŝis kaj subite ekvidis mian kolringon kuŝanta pace en la centro de la homamasa cirklo por ĝui fierplene ilian estimon. Mi ja vere volus aliri por ĝin preni, sed mi ne kuraĝis riski mian vivon. Starante tie, mi subite sentis, ke ankaŭ mia kapo leviĝis kaj malleviĝis per si mem al mia ora monero...

En 1990 mi publikigis ĝin en LA MONATO.