En la Koridoro

Miaj plandoj ardas, kvazaŭ mi starus sur ruĝe varmigita fertabulo; miaj kruroj varmetas kaj iom tremetas; la sango varme impetas en mia korpo. Mi sentas min malplena kaj malpeza kvazaŭ aero. Ha, kiel komforta, kiel ĝuiga tio estas! Laŭ mia sperto mi scias, ke ĉirkaŭ du horoj jam forpasis de post kiam mi min ŝlosis ekstere kaj ekstaris kontemple en la koridoro antaŭ mia ĉambro de la hotelo.
Je la kvara frumatene mi ellitiĝis laŭkutime kaj decidis iom promeni en la koridoro antaŭ ol eklegi mian Esperantan romanon "Montara Vilaĝo". Sed kiam mi revenis al la ĉambro, mi trovis surprizite, ke mi ne povas eniri, ĉar la pordo de mia ĉambro estas slosita. Evidente mi tion faris senkonscie ĉe la elĉambriĝo. "Ve --" rigardante la numeron 509, mi faris longan suspiron. Se mi ne okupus sola la ĉambron, mia samĉambrano povus malŝlosi la pordon por mi. Sed nun? Mi turnis mian rigardon al la deĵorĉambro. Tie regis mallumo. Ŝajnis, ke la deĵoranto dronas en dolĉa sonĝo. Ĉu mi veku la deĵoranton por peti helpon? Mi pensis. Prefere ne. Estante en tia bruego, dolĉa dormo ja estas tre valora al ĉiuj. Kaj krome, se la deĵoranto estas knabino, ĉu mi ne dronigos min en pli grandan embarasiĝon? Ne. Ne veku la deĵoranton sed atendu ekstere ĝis la tagigo. Feliĉe oni ne ŝlosis la pordon de la vestiblo. Se jes, mi certe mortus de sufokiĝo en tiu malgranda kesto. Mi jam ĉesis kontempladi de longe, kial mi ne min ekzercu per staranta kontemplado profite de tiu ĉi okazo? Bone, mi tuj eku...
Post ĉirkaŭ duhora starado, lante movetante ĉiujn miajn membrojn, mi ekrigardis al la numero 509. Ŝajnis al mi, ke tiu damninda nuumero 509 sarkasme mokridus min per tri grimace malfermegitaj buŝoj. Mi do turnis mian malŝatan rigardon al la fenestro ĉe la fino de la koridoro. Tra la fenestrovitroj la rozkolora firmamento saltis en miajn okulojn. La argenta stelaro en la ĉielo kunfandiĝis kun la kolora lamparo sur la tero kaj prezentis ĉarman bildon, kiun mi neniam spertis krom en filmoj kaj libroj, sed tamen, nun ĉio perdis sian kutiman belecon por mi. Por forpeli la enuecon, mi denove ekpromenis tien kaj reen jen sur la koridoro, jen sur la ŝtuparo. Sed post nelonge, mi subite konsciis, ke tiel agante, mi estus facile suspektata pri ia fiintenco. Sed kion fari? Ĉu mi staru senmove antaŭ la vestibto de mia ĉambro? Tiam mi rimarkis du seĝojn antaŭ la deĵorĉambro kaj senprokraste prenis unu por side komfortigi min. Sed tamen, la senfara sidado ja estis des pli enuiga kaj malinteresa. Se mi elportus la romanon! Mi ekcerbumis metodon por forpeli la neelporteblan enuecon. Ĉu mi...? Jes, kial mi ne elpensu ion por verki Esperante? Jen bona ideo, saga ideo! Mi ekplezuriĝis. Sed pri kio? ... Ĉu ne pri la sinzorgemo, kiu ĉagrenas min je la nuna tempo? Bone, tiel decidite!
Sidante sur la seĝo, mi ekplenumis mian "grandan aferon". Tio ja ne estas malfacila por mi, ĉar mia patrino naskis min tre senzorgema, kaj tute ne mankas al mi la materialoj por verki. Sed, ĉiuj tiaj okazaĵoj portis al mi kaj ĝeniĝon kaj amuzon...
Mi ekbaniĝis en plezuro, ke mi finfine trovis metodon por distri min de la enuiga atendado. Mi estis instruanta anglan lingvon en iu mezlernejo. Vintre mi kutime demetis miajn okulvitrojn sur la manĝtablo por ke la okulvitroj kovritaj de vaporo ne baru mian rigardon, ĉar tiam en la manĝejo ofte plenis densa nubo de vaporo. Foje, post la manĝo, mi ekpalpis miajn okulvitrojn sur la tablo kiel antaŭe kaj trovis, ke ili ne plu estas en la antaŭa loko. Mi do ekserĉis ilin silente ĉie en la kuirejo. Sed nenie mi povis retrovi ilin. Maltrankviliĝinte, mi demandis la kunmanĝantajn kolegojn, kiu vidis miajn okulvitrojn. Demandite, iu levis sian kapon kaj ekkriis mirigite: "Ĉu ili ne sidas sur via nazo?" "Kio?" Ankaŭ mi surpriziĝis. Ekpalpinte, mi trovis, ke ill ja sidas kviete sur mia nazo! Mi ne demetis ilin tiufoje! Ĉiuj ĉestantoj eksplodis de ridego dum mia vizaĝo ruĝiĝis de embarasiĝo. Mi vere povus kaŝi min en terfendo, se ĝi troviĝus... Post tio, miaj kolegoj ofte ŝercis kun mi dirante: "Ne perdu viajn okulvitrojn!"
Vekiĝinte el miaj rememoroj, mi denove falis en la ĉagrenan situacion. La malbeninda bruo sur la tegmento ankoraŭ daŭras senĉese kaj netolereble. Mi iru supren por vidi, kion oni faraĉas! Jen oni glatigas la plankon de la supra etaĝo eĉ dum la profunda nokto! Kiam mi reokupis mian sidlokon, mi rimarkis, ke la ĉielo iom pli heliĝis, ŝajnis, ke baldaŭ tagiĝos. Sed mi ne sciis la precizan tempon, ĉar mi forlasis mian brakhorloĝon sur la lito. Mi do ekrememoris pri aliaj okazaĵoj...
Antaŭ nelonge, mi skribis du leterojn samtempe al miaj plumamikoj Wei kaj Wang aparte. Mi sendis foteton de mi kune kun la letero al Wei, por ke li rekonu min pli facile ĉe nia eventuala renkontiĝo. Post ĉirkaŭ duonmonato, mi ricevis leteron de Wang. Sed strange, en la letero estas nenio alia ol demandoj: "Kiu estas tiu en la foteto? Ĉu estas vi? Ĉu vi mensogas virecon dum nia plurjara korespondado?" Tio forte surprizis min. Mi neniel povis diveni, kio okazas al li. Pensante pri tio, mi subite rimarkis foteton en la koverto. Elpreninte gin, mi trovis eksteratende, ke ĝi estas de mia estinta kolegino Liu. Antaŭ du monatoj, kiam mi vizitis la lernejon, kie mi instruis kune kun ŝi, mi petis de ŝi la foteton por ŝia amato, mia samvilaĝa amiko. Sed mi tute forgesis transdoni gin. Kiel terura mia memoro estas! Kaj kiam mi volis meti mian foteton en la koverton al Wei, mi erare enkovertigis la foteton de Liu. Jen kial mia amiko Wang tiel kondutis. Mi ekmaltrankviliĝis, ĉar mi sciis bone, ke li enamiĝis kun sia kolegino en la sama lernejo, kaj ŝi ofte legas mian leteron antaŭ ol li. Mi neniel povis deteni min de supozo, kio okazis al ili post kiam lia amatino, ĵaluzema knabino, legis mian leteron kaj vidis tiun knabinan foteton. Certe ŝi prenis min kiel sian malamikinon rabantan sian amaton kaj ekkoleris kontraŭ Wang, miskulpigante lin pri la falsa amo. Certe estis tiel, se ne, kial Wang kondutis tiel malĝentile en la letero? Mia koro ekbrulis de maltrankvilo kaj bedaŭro. Mi senprokraste sendis al ili leteron por ekspliki la aferon kaj peti de ili pardonon. Por montri mian veran virecon, mi speciale sendis al ili ankaŭ koloran tutkorpan foton de mi. Nun, kiel iras ilia afero? Mi estas scivola. Eble Wang sciigos min pri tio en sia baldaŭa letero. Sed ĉu li vere skribos al mi? Ĉu li volontas daŭre korespondi kun tia eksterordinara senzorgemulo? Mi ne aŭdacis pensi plue pri tio. Anstataŭe, venos al mi supozo, kio okazus al Wei se mi ne erarus pri la koverto...
Bruo de pordmalfermiĝo vekis min el la rememoroj. Nun la ĉielo jam griziĝis, kaj oni ekellitiĝas. Finfine tagigis! Dankon al ĉielo! Eble la pordego de la hotelo jam malfermiĝis. Mi promenu momenton ekstere sur la strato antaŭ ol iri al la deĵoranto, por ke li malŝlosu por mi la ĉambran pordon...

    Publikigita en LA MONDO en 1990, redaktita alifoje antaŭ la surretiĝo.