Al mia paĉjo

Adiaŭinte Etan Li, mi haste ekbiciklis eksteren al mia paĉjo, kiu ĉeestas kunvenon ĉe la komunuma registaro malproksima je kvin kilometroj.
Eta Li ĵus transdonis al mi paperslipon de Qinrong, mia estinta kunlernantino en la najbara vilaĝo. Ŝi petis skribe, ke mi rendevuu ŝin morgaŭ tagmeze ĉe la arbego inter niaj vilaĝoj se mi konsentas. Eta Li demandis, ĉu al mi plaĉas Qinrong, kaj ĉu mi amas ŝin. Mi ne sciis kiel respondi. Verdire, el miaj estintaj kunlernantinoj mi ŝatas nur Qinrong, kiu estas tiel bela, bonkora kaj inteligenta, ke ŝi revigas ĉiujn junulojn. Kiel aliaj junuloj, mi ofte revas, ke mi fondus feliĉan familion kun ŝi kaj mi eĉ ofte sonĝis pri tio dum dormo. Tamen mi ne scias, ĉu mi rajtas ami ŝin. Tion ja decidos mia paĉjo. Kaj krome, se mia paĉjo permesos al mi iri al la rendevuo, li devos akompani min, ĉar li permesas al mi iri nenien sola. Antaŭ nelonge oni invitis min al la geedziĝa festeno de mia estinta kunlernanto. Mia patro timis, ke mi perdus la vojon, kaj li akompanis min al la celloko. Kiam oni demandis, kia parenco de la novedzo li estas, li respondis embarasite, ke li estas la patro de estinta kunlernanto de la novedzo.
Eta Li ja atendas la respondon, ĉu mi iros al la rendevuo. Do mi devas hasti al mia paĉjo laŭeble plej frue, spite al lia malpermeso, ke mi ne iradu sola. Tio estas urĝa afero al mi, kaj mi ne povas atendi ĝis lia reveno.
Mi estas solfilo de mia kara paĉjo. Li tenas min multe pli kara ol sia propra vivo. Ekde mia naskiĝo li przorgas min anstataŭ mia patrino, kiu forpasis ĉe mia naskiĝo. Li donis siajn tutajn koron kaj amon al mi. Verdire, mi estas aminda, ĉar mi estas knabo tre bona kaj obeema. Sen permeso de mia paĉjo, mi nenion diras kaj faras, nur krom tio, ke mi estas en la lernejo. Foje en la kurso mia instruistino faris al mi demandon. Mi respondis: "Mi scas bone pri ĝia ĝusta respondo, tamen mi ne estas certa, ĉu mia paĉjo permesas min respondi. Ĉu mi rajtas iri hejmen por peti la permeson de mia paĉjo?" Alifoje, kiam mi havis lecionon, mi urĝe bezonis eliri por pisi, tamen mi ne sciis, ĉu mia paĉjo permesas min peti forpermeson de la instruistino. Mi povis fari nenion ol forte deteni min kun kunpremitaj dentoj, kaj ĝis fine mi kontraŭvole malsekigis la pantalonojn. Post tio, mia paĉjo diris, ke mi rajtas agi laŭbezone en la lernejo sen peti lian permeson, sed en aliaj okazoj mi devas peti lian kunsenton antaŭ ol ekagi. Eĉ se li ne estas ĉe mi, mi devas atendi ĝis lia reveno. Nenion mi rajtas fari sen lia konsento.
Ĉifoje knabino invitis min al rendevuo. Tio ja estas la unua fojo por mi kaj mi havas nenian ideon, ĉu mia paĉjo permesas min iri al la rendevuo kun knabino kaj amikiĝi kun ŝi. Mi devas demandi lin pri tio. Ho, mia paĉjo, mia kara paĉjo, mia dolĉa paĉjo! Kial vi ne sciigis min antaŭe, ĉu mi rajtas tion fari! Mia granda paĉjo, kial vi ne ordonis iun el la gvidantaro de nia vilaĝo kunveni anstataŭ vi ĉifoje? Ili ĉiuj obeas al vi. Se vi tion farus, kiel mi bezonus bicikladi tiel longan vojon al vi!
...Ho Ve!... Mi petas vian pardonon, ke mi trafis vin pro mia malatento... Ĉu vi vundiĝis, avo? ...Ne? Bone! dankon al ĉielo, ke vi fartas bone. Sed... Bonvolu atendi ĉi tie pacience, ke mi helpos vin stariĝi post kiam mi akiros la permeson de mia paĉjo. Mi baldaŭ revenos... Ĝis la revido!

La verketon mi publikigis en LA MONDO je 1989, kaj remodifis antaŭ nelonge.