Ŝtona Konfeso
—El miaj kuriozaj sonĝoj

Kiam mi instruis en iu montara mezlernejo, anstataŭ reveni hejmen iudimanĉe, mi iris sola en la profundan montaron kaj ekgrimpis la plej altan monton. La monto estas multe pli alta ol mi supozis, kaj mi ekŝvitis ĉe ĝia talio. Kiam mi atingis la montpinton, mi jam baniĝis de ŝvito. Tiam mi estis tiel laca, ke mi ne povis ĝui la belan panoramon starante tie, sed kuŝiĝis sur herbaron ĉe granda ebena roko por ĝui la komfortan ripozon. Supre la ĉielo lazuris senlime kaj senfunde, blankaj nuboj malrapide naĝis en ĝi kvazaŭ velŝipoj kaj belaj birdoj rondflugis en la aero kvazaŭ marbirdoj; sube la sorĉa papilioj flirtis, kaj la koloraj floretoj ornamis la verdaĵon kaj eligis plaĉan parfumon, sin svingante en la brizo. Mi kuŝis tie senmove, guante la belan bildon super mia kapo; ĝuante la aroman parfumon; ĝuante la dolĉan komfortecon; ĝuante la pasian kareson de brizo; ĝuante ...
Subite ekaŭdiĝis vespiro. Mi sidiĝis kaj serĉis la suspiranton, sed en mia vidkampo estis neniu alia . Tuj kiam mi rekuŝiĝis, venis alia suspirsono longa sed ne laŭta. Estas aliulo krom mi sur la monto, Vere! Mi stariĝis salte kaj demandis pretervole:
"Kiu? Kiu vespiras?" "Mi," venis voĉo mallaŭta sed trista.
Rigardante ĉirkaŭen, mi ankoraŭ povis trovi neniun. Mi ekmiregis.
"Kiu? Kie vi estas? Kial mi ne povas vidi vin?" Mi pafis miajn demandojn sinsekve.
"Ne miru. Jen parolas mi, ŝtonbloko ĝuste antaŭ vi."
"Kio? Ŝtonbloko? Neimageble!" Mi ekkriis des pli mirigite, "Ĉu ŝtonbloko povas paroli?! Eĉ se vi povas, mi ja ne komprenas vin, ĉar mi komprenas nenian lingvon krom la ĉinan kaj Esperanton, kiuj estas nur homaj lingvoj."
"Jen kial vi komprenas min. Mi parolas en naturlingvo, kiu tre similas al via Esperanto." La ŝtonbloko respondis afable kaj ĝentile.
"Naturlingvo? Pri tio mi neniam aŭdis."
"Eble. Ĝi estas la komuna lingvo de nia naturo, same kiel via Esperanto en la homa mondo. Eble via majstro kreis Esperanton laŭ nia naturlingvo."
"Interese! Do ankaŭ en la naturo troviĝas Esperanto!"
"Jes, vi pravas. Ni ja estas samideanoj."
"Jes, mi konsentas. Sed ... Ĉu estas vi, kiu suspiradis?"
"Jes, estas mi," la ŝtono faris alian longan elspiron.
"Kial vi suspiradas?" mi demandis scivole.
"Mi tristas kaj ĉagreniĝas de soleco kaj kora sufero," respondis la ŝtonbloko.
"Kial?"
"Lasu min rakonti al vi. Mi vere ĝojas, ke mi renkontas vin, la unuan, kiu volontas interparoli kun mi. Ĉu vi volontas fari al mi eventualan favoron?"
"Jes, se necesas. Tio ja estas mia granda honoro."
"Dankon. Vi estas vere bonkora kaj fervora. Nun mi rakontu al vi pri mia historieto ...
"Mi estas bagatela ŝtonbloko, naskita kune kun miaj aliaj gefratoj de nia patrino antaŭ tre tre longe. Kiom longe, mi jam ne memoras klare. Eble centoj da jaroj, eble miloj da jaroj de via homa mondo. Tuj post mia naskiĝo, mi ekkuŝis senmove, silente kaj pacience kiel miaj gefratoj kaj aliaj. Sed iom post iom mi enuiĝis kaj eksuferis de la senfara kuŝado, ĉar mi estas denaske viglema. Mi ĉagreniĝis tiel, ke mia animo neniel povis konsoliĝi de ĉarmaj floroj, fiirtemaj papilioj kaj sonĝe sorĉa herbaro. Antaŭ nelonge, mi ekaŭdis, ke en nia naturo sintrovas Naturlingvo, per kiu oni povas interparoli libere kun ĉiaj naturlingvistoj en la tuta naturo. Do mi eklernis tiun noblan kaj sanktan lingvon por forpeli la senfaran enuon, spite al la deadmono kaj malhelpo far' de miaj gefratoj kaj amikoj. Mi lernis, lernadis sinforgese ĝis kiam mi entute havigis al mi tiun ĉi lingvon. Ĉiuj el nia ŝtonaro mokas kaj molestas min pro mia "frenezeco", ĉar laŭ ilia opinio, ni ŝtonoj ja povas nek kuri kiel bestoj, nek fiugi kiel birdoj kaj neniam povas vojaĝi en la naturo dum nia tuta vivo kiel la vento, la suno kaj aliaj. Ni nur devas kaj povas kuŝi ĉi tie pacience, senzorge kaj kviete por ĝui la fabelan vivon en tiu ĉi feolando. Tial ni neniam bezonos alian lingvon krom la ŝtonan, kaj tiu ĉi Naturlingvo ja estas nur sensencaĵo kaj absurdaĵo por ni ŝtonaro. Mia koro disrompiĝis de oniaj miskompreno, mokado kaj molestado. Nenian konsolon mi povas trovi de miaj ĉirkaŭkuŝantoj."
"Ĉu ne de via panjo?"
"Mia panjo? Ve—. Ŝi jam delonge forpasis, por naski nin. Ĉe ni ŝtonaro la patrinoj ne povas vivi kun siaj infanoj. Nia naskiĝo ja signifas la morton de niaj patrinoj. Ĉe ni ja estas tute malsame ol ĉe vi homaro, kiu povas sidi ameme en la patrina sino kaj ĝui la patrinajn kareson, kison kaj konsolon. Mi vere envias vin pro tio ... Ne plu parolu pri tio. Tio nur pliigas mian malĝojon. Por forpeli la ĉagrenon, trovi la vivplezuron kaj praktiki mian Naturlingvon, mi kiel eble plej ofte interparolis kun la suno, la vento kaj aliaj samideanoj. Sed tamen, tio portis al mi pli da ĉagreno ol plezuro. Pere de Naturlingvo, mi informiĝis, ke ni ŝtonaro ja ne estas tiel senutila kiel oni opiniis. Ni ja povas ludi grandan rolon en konstruado de via homa mondo. Se ni ne revu pri la gravurita artaĵo, ni ja estas taŭga por konstrui domojn, pontojn, pavimi la ŝoseojn kaj esti utiligita en aliaj okazoj. Tio vekis mian novan deziron. Mi ja ne volas tiel banale pasigi mian vivon kuŝante senfare kiel la aliaj. Ankaŭ mi volas fari ion por esti ne tiel senutila! Sed kiu el nia ŝtonaro komprenus min kaj helpus min? Ili ja ĉiam prenas ĉiujn miajn korajn dezirojn kiel deiraĵojn kaj per tio mokas kaj molestas min. Estas malbeninde, ke mi naskiĝis en tia malproksima montaro, kie homo malofte venas. Kaj estus pli bone, se mi ne estus sinklerigita per tiu ĉi Naturlingvo! Sed nun? La suno foje diris, ke oni certe elektus min kiel bonan materialon por arta gravuraĵo se mi ne estus tiel malproksima de la homa mondo. Pri tio mi eĉ ne aŭdacas sonĝi, tamen mi estas certa, ke mi ne estas sentaŭga materialo por via konstruado. Se mi estus proksima al via homa mondo! Ne povante moviĝi per mi mem, kiel mi povus esti en mia dezirata loko? Birdeto tre kompatas min, sed ŝi ne kapablas helpi al mi, kvankam ŝi volegas, ĉar mi ne estas tiel malgranda kiel grajno, kiun ŝi povas porti per sia beko. Vento ankaŭ diris, ke se mi estus tiel malpeza kiel sablero, li certe povus preni min en sian sinon kaj porti min al via homa mondo. Ankaŭ la ...Ve al vi! Kiel mi volus proksimiĝi al vi por esti utiligita! Sed kiu povus helpi min realigi mian longjaran koran deziron? Nur vi, ĉiopova kaj potenca homo! Sed antaŭ ol vi, neniu el via homaro volis interparoli kun mi, ĉar ili opiniis, ke mi estas stulta ŝtonbloko. Kiel mi deziras liberigi min mem el tiu ĉi damninda situacio kaj pruvi mian utilecon. Eble vi opinias, ke mi estas tro aroganta, kaprica kaj sonĝema, tamen mi ne koleras pri tio, ĉar mi jam elportis la pli grandan korafliktiĝon. Mi nur volas esti ne tiel sentaŭga kaj senutila! Estimata samideano, permesu min tiel nomi vin, ĉu vi volontas kompreni min, la tristegan? Se vi volontus helpi al mi, mi neniam plendos pri la penado kaj neelportebleco de mia laboro. Eĉ se vi uzus min en konstruado de via necesejo, mi ja volontus esti disponita de vi laŭ via plaĉo. Mia estimata, ĉu vi komprenas mian koron? Ĉu vi volontus etendi viajn bonfarajn kaj fervorajn manojn por fari al mi favoron? Mi deziregas, ke jes! Helpu min, mi petegas..."
Plorpetante, la ŝtonbloko subite etendis siajn brakojn kaj tiris min je la basko. Vidante tion, mi sentis grandajn bedaŭron pri li kaj kunsenton kun li, ĉar en la homa mondo ankaŭ mi estas en la malbeninda situacio kiel li. Mi etendis miajn brakojn por preni liajn manojn ...
"Ho ve!" kun ekkrio mi vekiĝis de subita doloro je mia fingro. Mi frapis mian fingron kontraŭ la ŝtonbloko!
Stariĝinte, mi ekvidis la grandan ebenan ŝtonblokon staranta antaŭ mi en la herbaro. Fiksante mian rigardon al ĝi, mi ekmeditis....
Tiun ĉi rakonton mi publikigis en la kvaran numeron de LA MONDO, 1990, kaj mi faris alian tralegon kaj poluradon refoje antaŭ nelonge.