Geomacio estas malpli efika ol bonkoro



  Iam en mia hejmregiono estis fama geomaciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto.



  Foje, post sia laboro, li suferis de laco kaj soifo sub la fajra suno dum sia vojaĝo reveni hejmen. Li vidis domon ĉe la vojo kaj tuj eniris por peti akvon. Enirinte li vidis maljunulinon sidante foriganta branon el senŝeligita milio per grenventumilo. Salutinte ŝin, la geomaciisto vidis puton, do li tuj prenis sitelon da freŝa akvo kaj ektrinkegis. Nenion dirante, la maljunulino subite metis manplenon da brano en la sitenon. Tio ege furiozigis la trinkanton, sed li povis fari nenion alian ol deteni sian koreron kaj trinketi la akvon blovante la branon sur la akvo. Trinkinte kontente, li elpensis metodon por sin venĝi kontraŭ la "malica" maljunulino. Li jam rimarkis tre malbenan lokon, kiu povas detruigi la familion, se oni konstruos tombejon tie. Li deziris, ke pereu la tuta familio de la maljunulino, do li afekteme proponis al la maljunulino, "Mi estas geomaciisto. Mi trovis, ke ne proksime de via domo estas loko tre fortuna por esti tombejo. Se vi translokigos la tombejon de via familio al tie, vi prosperiĝos neimageble. Mi tiel proponas nur por rekompenci vian bonkoron regali min per akvo." La maljunulino opiniis tion vera, kaj vere faris la lokon kiel tombejon de sia familio tuj post la foriro de la geomaciisto.


  Forpasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj la geomaciisto denove iris en montaron trapasinte la regionon de la maljunulino. Rememorinte la okazaĵon antaŭ dek jaroj, li speciale iris al la malbena tombejo por vidi, ĉu ankoraŭ restis iu en la familio de la maljunulino. Proksimiĝinte, li trovis eksteratende, ke anstataŭ malbena loko, ĝi fariĝis tre fortuna, kiu garantiis al la posedanto de la tombejo prosperon kaj gloron. Li surpriziĝis de tio, ĉar li estis sperta geomaciisto kaj neniam malsukcesis distingi lokon bonan aŭ malbonan. Li iris en la domon de la estinta maljunulino kun granda dubo. Enirinte li trovis la saman maljunulinon, kiu estis pli sana kvankam pli aĝa. Vidinte lin, la maljunulino tuj rekonis lin kaj dankis lin por la favora loko. Ŝi diris, ke post kiam ŝi translokigis la tombejon laŭ lian proponon, vere prosperiĝis ŝia familio. Ŝiaj du filoj trapasis la palacan ekzamenon kaj fariĝis kortegaj oficistoj. Ili vivis riĉe kaj feliĉe. Tio mirigis la geomaciiston, do li demandis, pro kio la maljunulino metis branon en la akvon kiam li mildigis sian soifegon. La maljunulino respondis, "Tiutage estis varmege, kaj vi estis en ŝvitego. Se vi englutegis freŝan malvarman akvon ĵus elputiĝintan, vin trafos malsano malfacile kuracebla. Per brano mi malhelpis vin de la trinkego por ke vi evitu la suferegon."


  Aŭdinte tion, la geomaciisto respekte riverencis al ŝi kaj esprimis sian elkoran dankon, "Dankon por la leciono al mi. Geomacio estas malpli efika ol bonkoro!"