Budhisma Tradukado

  Mi menciis en la unua ĉapitro, ke veninte ĉinion, Kaŝapa-matanga kaj Dharma-rakŝa enĉinigis sutron "LA 42 ĈAPITROJ" unue laŭ la peto de la Reĝo Mingdi. Post ili pli multaj budhismaj majstroj kaj tradukistoj venis al ĉinio kaj tradukis multajn sutrojn el sanskrito. En tiu periodo la plej famaj tradukistoj estis An Ŝigao, Zhiĉjan, Zhu foŝu, Zhiyao kaj Youzhu. An Ŝigao estis reĝido el perso. Post lia monaĥiĝo, li havis bonan atingon de meditado kaj erudicion pri Abidharmoj kaj Sutroj. Li vojaĝis en diversaj landoj por prediki budhismon. En la komenca regperiodo de reĝo Huandi en Han dinastio, li atingis Luoyang urbon. Post nelonge li ellernis ĉinan lingvon kaj ektradukis sutrojn el sanskrito. En dudek jaroj li tradukis multajn sutrojn ĉefe hinajanajn. Zhiĉjan estis monaĥo el Yuezhi regno, kiu estis en la nuna Xinjiang. Li atingis Luoyan urbon en la fina regperiodo de Huandi (132~167) en Handinastio. Li tradukis multajn sutrojn mahajanajn. Zhu Folan atingis Luouyan urbon kun sutro, kaj poste li ĉinigis ĝin. Poste en la regperiodo de reĝoj Lindi kaj Xiandi en Handinastio, aliaj monaĥoj kaj upsakoj venis al ĉinio el oriento, kaj faris grandskalan tradukadon.

  En la fina periodo de Han dinastio, budhismo pli kaj pli prosperiĝis krom la tradukado de budhismaj verkoj. La reĝo Huandi estis pia al budhismo, kaj li adoris budhan statuon molditan el oro. Sed tiam la budhismo furoris nur en la palaco, kaj ne multaj popolanoj praktikis ĝin. Poste, dum la regperiodo de Reĝo Xiandi (147-167), oni konstruis monaĥejojn kaj okazigis budhismajn ceremoniojn, kies partoprenantoj atingis 5000. Budhismon ekpraktikis la ordinaraj homoj kaj la tradukado de sutroj daŭris.