Enkondukiĝo de Budhismo en Ĉinio

  Karaj samidenoj, mi ĝojas ke mi revenas al vi post kelkaj okupitaj tagoj de Ulambana Festo, pri kiu mi skribos estonte.

  Laŭ propono de japana samideano, ekde nun mi rakontos al vi pri ĉina budhismo konsistanta el tri tradicioj Pali-lingva, Han-lingva kaj tibet-lingva.

  Eĉ antaŭ la enkondukiĝo de budhismo en ĉinio jam estis notoj pri la Budho Ŝakjamunio kaj lia instruo. Tio montras, ke oni jam kontaktis kun alilandaj budhanoj kaj informiĝis pri budhismo.

  En la jaro 64 La Imperiestro Mindi en Han dinastio faris strangan sonĝon iunokte. Li vidis en la sonĝo, ke ora homo alta je 16 futoj kaj kun brila lumringo ĉirkaŭ la kapo flugis ĉirkaŭ la palaco kaj poste malaperis en la okcidento. Elitiĝinte li tuj alvenigis siajn kurteganojn kaj petis eksplikon pri sia stranga sonĝo. Fu Yi, la konsilanto raportis, ke en okcidenta lando estis feo nomata budho, kies instruo enkondukiĝos en ĉinion en mil jaroj post lia morto laŭ la antikva noto de Ĉinio, kaj ke la ora homo en la sonĝo de la reĝo eble estis neniu alia ol la budho, kaj tio montris, ke estas konvena periodo por budhismo enkondukiĝi en ĉinion.

  La reĝo ĝojis kaj tuj elsendis 18 korteganojn Ĉai Yin kaj aliajn al la okcidento por bonvenigi la instruon de la Budho. En Hindio la senditoj renkontis hindajn bonzojn Kaŝapa-matanga kaj Dharma-rakŝa , kaj invitis ilin al ĉinio kun pentraĵo de Ŝakjamunio kaj Sutro "LA 42 ĈAPITROJ" portataj de blanka ĉievalo. Oni bonvenigis la majstrojn kaj budhismaĵojn en gastejo por eksterlandaj senditoj kiu situas en Luoyang, Henan provinco. Poste la gastejo alinomiĝis kiel Baimasi (Templo Blanka Ĉevalo) por memorigi la blankan ĉevalon, kiu portis la pentraĵon kaj sutron el Hindio al Ĉinio. La reĝo konstatis, ke la ora homo en la sonĝo estis neniu alia ol la Budho Ŝakjamunio en la pentraĵo. Post nelonge, la honoraj gastoj Kaŝapa-matanga kaj Dharma-rakŝa eltradukis la sutron, kiu estis la unua budhisma sutro en ĉinio. Feliĉe japana samideano esperantigis la sutron LA 42 ĈAPITROJ, kiun ni povas legi en la retejo de BLE (Budhana Ligo Esperantista): esperanto.us/Budhanaj/42Ĉapitroj.html