9. Fortuno kaj Sorto



9-1 Demando: Kion instruis la Budho pri sorĉo kaj sortodiveno?

Respondo: La budho opiniis, ke estas senutilaj superstiĉoj la  praktikadoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn, kaj li malkaŝe malpermesas siajn disĉiplojn praktiki tiajn aferojn. Li nomas ĉiujn tiujn aferojn 'malhonoraj artoj'.

"Kvankam iuj religianoj, vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, sin vivtenis per tiaj malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj mandiveni, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki la diojn de fortuno, trovi fortunan lokon por konstruaĵon, la monaĥo Gotamo malpermesas fari tiajn malhonorajn artojn kaj erarajn vivmanierojn."

DI 9-12


9-2 Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?

Respondo: pro avido, timo kaj senscio. Tuj tiam oni komprenas la Budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas la honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kondutoj.


9-3 Demando: Sed iuj fortunaj talismanoj funkcias, ĉu ne?

Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas vendante fortunajn talismanojn. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperecon, kaj li garantias, ke vi povos tiri gajnajn numerojn. Sed se lia aserto estas vera, kial li ne estas multmilionulo? Se lia fortuna talismano funkcias, kial li ne gajnas loterion semajnon post semajno? Li havas nur fortunon, ke oni estas sufiĉe malsaĝa por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.



9-4 Demando: Ĉu estas tia afero kiel sorto?

Demando: La vortaro difinas sorton (luck) kiel 'kredo, ke la okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ lia destino fortuna aŭ misfortuna.' La budho tute neigis tiun ĉi kredon. Ĉio okazas kun specialaj kaŭzo aŭ kaŭzoj kaj certe estas iom da rilatoj inter la kaŭzo kaj la efekto. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Oni nepre kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas malforta sufiĉe por estiĝo de mikroboj. Estas difinitiva rilato inter la kaŭzo (mikroboj kaj malfortiĝinta korpo) kaj la efekto (malsano) ĉar ni scias, ke mikroboj atakas la organismon kaj estigas la malsanon. Sed eltroviĝas nenia rilato inter surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi kaj riĉiĝo aŭ trapaso de la ekzamenoj. Budhosmo instruas, ke ĉio ajn okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro la fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesiĝantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion -- kutime pli da mono aŭ riĉaĵo. La budho instruas nin, ke estas pli grave disvolvi niajn korojn kaj mensojn. Li diras:

Estante profunde edukita kaj spertigita
Estante bone trejnita kaj uzante bonajn vortojn;
tio estas la plej bona fortuno.

Vivteni gepatrojn, ami edzinon kaj infanojn, kaj havi simplan vivmanieron;
tio estas la plej bona fortuno.

Estante malavara, justa, helpanta alies parencojn kaj estante sen kulpa en liaj kondutoj;
tio estas la plej bona fortuno.

Sin deteni de malbono kaj forta alkoholaĵo, kaj ĉiam esti firmvola en virto;
tio estas la plej bona fortuno.

Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Dharmo;
tio estas la plej bona fortuno.

Sn 261-265