8. Vegetaristmo

8-1 Demando: Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne?

Respondo: Ne necese. La budho ne estis vegetarano. Li ne instruis siajn disĉiplojn esti vegetaranoj, kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj.


8-2 Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi malrekte respondecas pri la morto de bestoj. Ĉu tio ne rompas la kvin disciplinojn?

Respondo: Estas vero, ke vi malrekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed la vero estas sama, kiam vi manĝas vegetalojn. La farmantoj devas ŝprucigi al siaj plantaĵoj insekticidon kaj venenon por ke la vegetaloj sentrue venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi la ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi, kaj milojn da aliaj produktaĵoj. Estas neeble vivi en iuj metodoj sen maldirekta respondeco pri la morto de iuj aliaj vivestaĵoj, kaj tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi sekvas la unuan disciplinon, vi strebos por eviti direktan respondecon pri mortigo de vivestaĵoj.


8-3 Demando: Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.

Respondo: Tio ne estas vero. Mahajanaj budhismo en Ĉinio akcentas esti vegetarano sed ambaŭ monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.


8-4 Demando: Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.

Respondo: Se estis homo, kiu estis rigora vegetarano sed  egonisma, senhonta kaj malica, kaj alia homo kiu ne estis vegetarano, sed prizorgema al aliaj, honesta, malavara kaj bonkora, kiun el tiuj du homoj estis pli bona budhano?


8-5 Demando: La persono kiu estis honesta kaj bonkora.

Respondo: Pro kio?


8-6 Demando: Ĉar tia homo evidente havas bonan koron.

Respondo: Prave. Manĝanto de viando povas havi puran koron, kaj same, manĝanto ne de viando povas havi malpuran koron.
En la instruoj de budho, la grava afero estas la kvalito de via koro, sed ne la havaĵo de via dieto. Multaj budhanoj estas atentema por neniam manĝi viandon, sed ili ne zorgas esti egoisma, malhonesta, kruela kaj ĵaluza. Ili ŝanĝis sian pladon, kiu estas facila por fari, dum ignoris ŝanĝi siajn korojn , kiu estas malfacila afero por fari. Do memoru, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en budhismo, ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.